Kutime fakuloj pri lingvoj (lingvistoj, filologoj) malestime rilatas al Esperanto
kaj ĝenerale al planlingvoj; malgranda kvanto da profesiaj interlingvistoj ne multon
ŝanĝas tiurilate. Tio, cetere, influas la socion: kiam oni aŭdas de eminentuloj esprimojn
kiel „Esperanto ne estas lingvo”, aŭ „sensignifa laboratoria eksperimento”, formiĝas fona malfavora rilato al la problemo ĝenerale. Tial, apero el la „plumo” de fama lingvisto de libro, kiu ne faras distingon inter lingvoj „naturaj” kaj „artefaritaj”, sed konsideras la formiĝon de evoluigitaj lingvoj kiel rezulton de lingva planado,
estas senkonteste grava afero. Tia estas la libro de la fama germana japanologo kaj
sociolingvisto Florian Coulmas,
Gardantoj de lingvo: dudek voĉoj tra la historio. La traduko de la angla originalo al Esperanto farita de Jan Sandel estas, sendube,
grava kontribuo al nia internacilingva kulturo, donante grandan materialon por esplorado,
citado, meditado kaj evoluigo de planlingvistikaj ideoj.
La libro rakontas en kronologia ordo pri la kreintoj kaj normigintoj de diversaj literaturaj
lingvoj, ilia adaptado al certaj bezonoj de la uzantoj ktp. La 20 protagonistoj elektitaj
de la aŭtoro estas teologoj, poetoj, filologoj, reĝoj, ĉefministroj, ŝtatprezidantoj
– sed ili ĉiuj interesiĝis pro diversaj kialoj pri la plibonigo de lingvoj (ne nepre
siaj denaskaj!) kaj multon sukcesis tiukampe. Ni saltas de epoko al epoko, de kulturo
al kulturo, de kontinento al kontinento, kaj vidas, kiel tiuj tute diversaj homoj
okupiĝis pri lingvoplanado, kaj kiel ili (fojfoje ne tuj) atingis siajn celojn. Inter
ili troviĝas ankaŭ nia Majstro Zamenhof, kiu estas konsiderata kiel unu el la egalrajtaj
fakuloj sur tiu tereno!
La cetero de la artikolo estas konsultebla en la
sekcio por abonantoj.