Insulanoj de Hemsö estas la plej populara proza verko
de August Strindberg, burleska kaj bunta rakonto pri la vivo de
kelkaj insulanoj. Oni ofte priskribas ĝin kiel
"sentendencan", kontraste al aliaj verkoj de
Strindberg. Tio estas troigo. Ĝia ĉefa temo rilatoj amaj
kaj geedzaj inter homoj malsamklasaj estas ofta kaj grava
temo en lia verkaro, kun
Fraŭlino Julie (1888) kiel
konata ekzemplo, kaj ankaŭ en lia vivo tio estis ripetiĝanta
temo.
Ĉefa intrigo: Oni dungas Carlsson kiel novan ĉefserviston en
terkultura kaj fiŝista bieno en la sveda insularo. Li estas
efika persono, kiu ordigas ĉion, amikiĝas kun la mastrino, la
vidvino Flod, sed malamikiĝas kun ŝia filo. Li amindumas
kelkajn junulinojn sed edzinigas la vidvinon, kaj post multaj
burleskaĵoj sekvas tre drama fino.
Insulanoj de Hemsö grandparte baziĝas sur ĝenerala
malŝato al strebuloj kaj parvenuoj. Strindberg sukcesis kombini
la popolan suspektemon kontraŭ tiu, kiu volas grimpi el sia
klaso, kun la superula malestimo al tiu, kiu ne restas tajloro
ĉe sia laboro. La verkoj de Strindberg esprimas malsamajn
ideojn, mondkonceptojn, ofte ekstremajn. En ĉi romano li
certagrade provis ideojn socidarvinismajn. La homoj en ĝi
strebas nur pli-malpli sukcese al personaj
avantaĝoj. En la figuro Carlsson oni eble povas vidi skizon de
niĉea "superhomo", kion li pli klare provis en sekvaj
verkoj. Tamen Carlsson aperas ridinda, dum la pli malfruaj
ekzemploj estas plejparte tragikaj.
En kelkaj scenoj la aŭtoro eble pentris per tro dika peniko,
sed lia vigla tekniko pardonigas lin. Ĉiuj ĉefaj figuroj estas
nuancitaj, plurdimensiaj, malgraŭ la burleska tono. En la plej
centraj kaj memorindaj scenoj li sendube verkis per sia propra
sango, kaj oni facile retrovas liajn vundajn lokojn.
Neniu alia pentris la pejzaĝon de tiu mara regiono kun tia
trafeco kaj elokvento kiel Strindberg en Insulanoj de Hemsö.
Estas mirinde imagi, ke ĉi tiujn precizajn scenojn li verkis ĉe
Bodenlago, inter Alpoj!
Insulanoj de Hemsö havas tre riĉan vortaron. Temas
ĉefe pri vortoj por konkretaj detaloj en la insulana vivo, kiuj
tamen aperas en du roloj parte proprasence, por krei
kredindan medion, sed parte ankaŭ metafore. La aŭtoro uzis
ĉiujn lokajn kaj fakajn specialaĵojn por krei apartan etoson de
medio samtempe ĉiutageca kaj ekzota. La stilo estas popola,
intence triviala, kun dialektaĵoj kaj misdiraĵoj pro manko de
eduko aŭ lingvoscio. Oni povas amuzi sin kalkulante ekzemple
erotikajn aludojn evidentajn aŭ kamuflitajn. Multaj el ili estis
cenzuritaj en la unua eldono, sed jam en la unua paĝo Strindberg
fieris pri unu, kiun la redaktoro ne komprenis!
August Strindberg estis unu el la plej konataj svedaj verkistoj kaj lia romano ”Hemsöborna” eble lia plej fama romano, almenaŭ kvarfoje filmigita. Ĝi estas samtempe komedio kaj tragedio, ĉar Strindberg prezentas prezentas personojn kun iliaj malfortaĵoj en fidinda maniero. La malfortaĵoj tamen kondukas al multaj tragediaĵoj. En la centro estas Carlsson, ”eta kompakta vermlandano”, kiu ekservas ĉe la vidvino Flod, sur Hemsö, por plibonigi la terkulturadon, dum la filo Gusten ĉefe interisiĝas pri ĉasado. Post iom da tempo Carlsson kaj la vidvino geedziĝas, sed la rakonto ne finiĝas per tio. Ludas gravajn rolojn la komikaj pastro kaj germana profesoro kaj aliaj. La kerno de la romano estas rilatoj – amaj, amikaj kaj aliaj – inter homoj malsamklasaj, temo, kiun konis Strindberg el sia privata vivo. La rakonton mem mi ne plu recenzos, ĉar tion faris multaj literaturhistoriistoj. Mia tasko estos recenzi la tradukon de Sten Johansson. (Parenteze mi povas rakonti ke dum la 1980-aj jaroj mi estis membro de la Esperanto-Societo de Upsala. Ĝia tiama prezidanto Yngve Nilsson tradukis la saman libron en Esperanton. Li donis al ĝi la nomon La Insulanoj. Dum la klubaj kunvenoj li ofte petis de la ceteraj membroj konsilojn pri la tradukado de diversaj esprimoj. Tio estis tre interesa por ni membroj, kaj donis al ni plurajn eblecojn pripensi ke oni fakte ne traduku al lingvaĵo tro proksima al la originalo. La traduko de Yngve Nilsson verŝajne perdiĝis post lia morto.)
Mi tuj povas konkludi ke Johansson sukcesis traduki la libron en bonan Esperanton. Li evitis tradukojn tro similajn al la sveda. Jam en la unua paĝo ni trovas ke ”spelfågel” fariĝis petolulo (ne ludbirdo); ”höganäskrus” iĝis ceramika kruco (ne höganäs-kruco) kaj ”gråsalva” iĝis hidrarga ungvento (ne griza ungvento)”. Traduko pli proksima al la sveda originalo, estus traduko en malpli bonan Esperanton. La tradukinto ankaŭ lerte anstataŭigis svedajn dialektajn esprimojn aŭ misdiritajn vortojn per svedakcenta Esperanto, ekz.: ”certe, komenci, kvazaŭ” iĝis serte, komensi, kvazaŭ. Li limigis tiun ĉi metodon al kelkaj vortoj por ne trolacigi la esperantistajn legantojn. Same Johansson imitis germanan esperantoakcenton, kiam parolas germana profesoro germanakcentan svedan lingvon.
La sola dubinda traduko, kiun mi trovis, estas ke la vorto ”kammare” tradukiĝis per kamero. Ne helpas ke la tradukinto klarigis ke ĝi ne signifas ”senfenestra ejo” laŭ la PIV-a signifo. Kial do ne serĉi alian tradukon, ekz.: ĉambro, (subtegmenta) ĉambreto, dormoĉambro, ĉelo, mansardo.
Interese estas ankaŭ kompari la tradukon kun tiu de Elisabet Ohlsson en Sveda antologio, vol 1.
La traduko estas bonega. Ĝi havas la saman stilon kiel la originalo. Mi same multe ridetas pri la traduko kiel pri la originalo. Mi forte rekomendas la libron kaj al svedoj kaj al nesvedoj. Interesa fenomeno estas ke tradukojn el nacia lingvo en Esperanton, ofte legas pli multe da homoj el la lando, el kies literaturo venas la libro, ol alilandanoj. Eble ĉar ili volas ĝui la libron, kiun ili jam legis, en alia formo. Tamen estus ege bedaŭrinde se ĉefe svedoj legus tiun ĉi tradukon. Tial, aĉetu ĝin, legu ĝin kaj poste donacu vian ekzempleron al alilanda amiko.