En iu epoko mi legis multajn sciencfikciajn romanojn... kaj laciĝis prie. Mi des pli iom angore eklegis la romanon de Harry Harrison, sed rapide mi sekvis la rekomendon de la aŭtoro mem (mane skribitan en Esperanto): Legu! Ĝoju!
Fluganta telero surteriĝis en Novjorko. Interne de la ŝipo la soldatoj trovas du kreaĵojn mortintajn, trian ili mortigis post atako, kaj en alia ĉambro ili trovas alian kreaĵon ĉenitan al muro, kiu alparolas ilin... ruse! Kaj tiu kreaĵo, kiu parolas ankaŭ angle, kun forta akĉento, sin nomas oinno kaj asertas ke la mortintoj estas blettroj, aĉuloj kiuj volas neniigi oinnojn kaj invadi la teron. Rapide la kolonelo Robert Hejvord renkontas Nadjan Andrianovan: “Ŝi komencis kiel tradukisto de Komitato pri Ŝtata Sekureco – KŜS. Ŝi daŭre lernis lingvojn. Nun ŝi parolas minimume en dek kvin lingvoj. Ŝi studis analizon kaj nun estas ĉefo de la usona fako de esplorservo en Vaŝingtono.” Rapide do ŝi lernas la lingvon de Hes’ bu, la oinno. “Ĝi estas same faciligita kaj aranĝita kiel Esperanto. Post kiam la principoj estas komprenitaj, do restas nur lernado de la vortaro.”
La unua bombo falis sur Denveron. “Ĉiuj ili estas mortaj. Duono da miliono, pli, ĉiuj mortis. Sola bombo.” “Ankoraŭ du urboj estis trafitaj per radiaj bomboj, Metz (Messo) norde de Francio kaj Tomsk en USSR.” Ĉar la blettroj havas bazejon sur la luno, niaj du herooj decidas iri tien por vere scii kion deziras tiuj estaĵoj. Kaj ili ekscios, ke la aĉuloj estas la oinnoj. Do kiun kredi?
Tion vi scios “legante kaj ĝojante”! Ĉu la romano estas “pacifisma” kiel asertas la tradukinto? Malfacilas respondi. Ja ni komprenas Nadjan kiam ŝi diras: “Ĉu vi konscias, kiel ĉio povus esti bone, se ni uzus tiun feliĉan okazon, almenaŭ unufoje en sanga homa historio atingi venkon per paco, sed ne per milito? Etendi manon de frateco al Galaksio! Ne sangan manon de morto!”... kaj same ni komprenas la kolonelon Hejvord: “Li ne havis dubojn. Li devis esti ĉi tie. Li ĝuste sciis, kio okazis. Jes, certe, tio estis venko.”