La unua eldono de tiu ĉi libro aperis kiel unu el la lastaj
eldonaĵoj de la eldonejo „Enzyklopädie Leipzig” en Germana
Demokratia Respubliko. La reeldonon prizorgis Herbert Mayer,
direktoro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, en la
eldonejo IEM kiel la 16an numeron de la serio „Instruado”.
La libro estas taŭga por germanlingvanoj: kaj por
Esperanto-lernantoj, kaj por instruistoj. Pli ol 5000 frazoj
sur 170 paĝoj estas pli ol oni nepre bezonas por ĉiutaga
konversacio: ĉu vi konas la vortojn motacilo kaj
markoto? Kompare al la unua eldono de la jaro 1990 mankas
nun la ne plu aktualaj komunismo-rilataj eroj. En la fino
troveblas gramatiketo, proverboj kaj aktualaj
literatur-indikoj.
Ekstere la libro aspektas bela kiel ĉiuj eldonaĵoj de la
eldonejo IEM. Kvankam ĝi estas tro granda por lokiĝi en la
poŝon, ĝi tamen estas rekomendinda por vojaĝoj aŭ por poluri
kaj fluigi sian lingvokonon.