Multokaza mirrakonto kun prozo flua, senerara kiu povas ĉiun kontentigi.
Preskaŭ tro riĉa estas la verko: nenur du amerikaj aviadistoj malkovras trans dezertego, ĉirkaŭatan de ne transireblaj montaroj, la fabelan landon de Raspazo kaj ekkonas ĝian amindan loĝantaron sed plie kun du Raspazanoj ili reiras al Ameriko kaj Eŭropo fremdaj landoj por ili. Kun tiu historio kuniĝas du aŭ tri amintrigoj kaj ne mankas katastrofoj, insidoj seniluziiĝoj kaj martiroj. Kun speciala intereso oni vojaĝas spirite al Fantaziujo. La aŭtoro rimarkinde pruvis sian inventeman imagon kaj sian lertecon en la verkado en nia lingvo.