Hmm, Malfacila afero kiam temas pri sekvo de aforismoj kiujn la verkisto mem difinis tiel: "kiu kapablas prezentila sencon en unu frazo ne verkas romano sed aforismon"...Do, la libro estas dispartigita en tri partoj.
La unua kunportas 17 ĉapitrojn diverslongajn kaj la unua ĉapitro estas humure titolita "Dek ideoj por ne studi esperanton"! La dua parto estas suplemento al PIV kaj la tria parto estas ekzemploj de aliaj aforismoj fare de 55 famaj esperantistoj el kiuj la Majstro mem: L.L Zamenhof. Tre oftas la humuro sed ne ĉiam do tiu libro estas agrabla legado kiun ni povas ĉesi kiam ni volas kaj repreni kiam ni envias...
Kiam ŝi povis sorĉi perfekte en la ekzameno de la sorĉo antaŭ sorĉistina konsilistaro, la ĉefsorĉistino kriis, "Vi pruvis al ni ke vi povas sorĉi. Mi do permesas al vi, kundanci estonte dum la Valpurga Nokto."
Sed nur ŝia onklino Rumpumplo kontraŭdiris kaj laŭtlegis, kion la Malgranda Sorĉistino faris dum tiu ĉi jaro: Kiel ŝi helpis al la lignovirinoj kaj kiel ŝi kuracis la malican forstiston. Kaj ŝi rakontis la rakontojn pri la florknabino, pri la bierĉaristo, pri la neĝviro, pri la ovŝtelantoj kaj la ŝindfariston. Poste la ĉefsorĉistino kolere diris, "Vi estis malbona sorĉistino, ĉar vi senĉese sorĉis bonon!" Ĉiuj sorĉistinoj estus batintaj la Malgrandan Sorĉistinon, ĝis kiam ŝi fariĝus kurba kaj lama.
Sur la Blokmonto meznokte en la Valpurga Nokto, ŝi kolektis la balailojn kaj la sorĉlibrojn de la grandaj sorĉistinoj per sia sorĉdiraĵoj. Kaj ŝi bruligis la ĉiujn kolektaĵojn. Ŝi venĝis sin kontraŭ ĉiuj sorĉistinoj. Mi tre interesiĝis pri la lasta venĝo de Malgranda Sorĉistino.