La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La malgranda sorĉistino

  • Author: Otfried Preussler
  • Kind: for children
  • Availability: Sold out
  • Price: ±€16.38
  • Year of publication: 1994
  • Format: libro kudre bindita
  • Description: Infanlibro pri tradiciaj kutimoj en Germanaj vilaĝoj.
  • Pages: 129
  • Height: 210 mm
  • ISBN: 9616075004
  • Notes: Ilustrita
  • Review:
    • De Maciangano: La malgranda sorĉistino
    • De Mateno (Japanio) 3: La Malgranda Sorĉistino
    • La Malgranda Sorĉistino: Mi legis la libron La Malgranda Sorĉistino, ĝis 42a paĝo.
      En iu nokto malgraŭ malpermeso ŝi, la Malgranda Sorĉistino, rajdis sur la blokmonto. Ŝia enŝteliĝo estis trovita. La granda sorĉistino ŝin kaptis kaj punis.
      Post la afero ŝi decidis, ke ŝi fariĝu bona sorĉistino kaj studu ĉiutage sorĉilibron. Poste ŝi povis fari ĉiujn gravajn sorĉ-artaĵojn. Ŝi havis korvon, kiu kapablis paroli. Tiu ĉi korvo, Abrakso, helpis ŝin por fariĝi bona sorĉistino.
      Nun mi havas grandan intereson pri iliaj interparoloj kaj ŝia bonfaro. (Mateno (Japanio) 1 - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2018)
    • Mi legis la libron, La malgranda sorĉistino, de la paĝo 42 ĝis la 78.
      La malgranda sorĉistino per sia sorĉo en la semajnobazaro helpis la knabinon, kiu vendis paperflorojn. Kaj ŝi helpis la ĉevalojn turmentitajn de la bierĉaristo. En alia tago, en la pafistofesto ŝi helpis la bovon Korbinano. Kaj vintre en la proksima vilaĝo ŝi helpis la maronvendiston. Ŝi praktikis bonfaron per sia sorĉo. Mi povis interese legi ĝin. (Mateno (Japanio) 2 - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2019)
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La malgranda sorĉistino


Marto 2015
Hmm, Malfacila afero kiam temas pri sekvo de aforismoj kiujn la verkisto mem difinis tiel: "kiu kapablas prezentila sencon en unu frazo ne verkas romano sed aforismon"...Do, la libro estas dispartigita en tri partoj. La unua kunportas 17 ĉapitrojn diverslongajn kaj la unua ĉapitro estas humure titolita "Dek ideoj por ne studi esperanton"! La dua parto estas suplemento al PIV kaj la tria parto estas ekzemploj de aliaj aforismoj fare de 55 famaj esperantistoj el kiuj la Majstro mem: L.L Zamenhof. Tre oftas la humuro sed ne ĉiam do tiu libro estas agrabla legado kiun ni povas ĉesi kiam ni volas kaj repreni kiam ni envias...

Maciangano

La Malgranda Sorĉistino


Marto 2019
Kiam ŝi povis sorĉi perfekte en la ekzameno de la sorĉo antaŭ sorĉistina konsilistaro, la ĉefsorĉistino kriis, "Vi pruvis al ni ke vi povas sorĉi. Mi do permesas al vi, kundanci estonte dum la Valpurga Nokto."
Sed nur ŝia onklino Rumpumplo kontraŭdiris kaj laŭtlegis, kion la Malgranda Sorĉistino faris dum tiu ĉi jaro: Kiel ŝi helpis al la lignovirinoj kaj kiel ŝi kuracis la malican forstiston. Kaj ŝi rakontis la rakontojn pri la florknabino, pri la bierĉaristo, pri la neĝviro, pri la ovŝtelantoj kaj la ŝindfariston. Poste la ĉefsorĉistino kolere diris, "Vi estis malbona sorĉistino, ĉar vi senĉese sorĉis bonon!" Ĉiuj sorĉistinoj estus batintaj la Malgrandan Sorĉistinon, ĝis kiam ŝi fariĝus kurba kaj lama.
Sur la Blokmonto meznokte en la Valpurga Nokto, ŝi kolektis la balailojn kaj la sorĉlibrojn de la grandaj sorĉistinoj per sia sorĉdiraĵoj. Kaj ŝi bruligis la ĉiujn kolektaĵojn. Ŝi venĝis sin kontraŭ ĉiuj sorĉistinoj. Mi tre interesiĝis pri la lasta venĝo de Malgranda Sorĉistino.

Mateno (Japanio) 3

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.