Jen inda komplemento, kvankam
amplekse multe pli modesta, por la
monumenta (900-paĝa!) konsultlibro
pri Likenoj de Okcidenta Eŭropo el
1985, fare de la samaj aŭtoroj kaj
same altfake verkita.
Tiam ĉi temas pri gvidilo por ĉiu kiu
interesiĝas pri fungoj. Ne de la „ordinaraj” fungoj, nek eĉ de la manĝeblajpor kiuj ni jam posedas la tute taŭgan
popularsciencan verketon de Mario
Simondetti Kiel distingi la fungojn?
(eid. L. Gabrielli, 1986) - sed de fungoj
vivantaj kun aŭ sur algoj, ĉu parazite
(saprofite) aŭ kontribue (simbioze).
Ankoraŭ plia limigo: nur tiaj fungoj kiaj
sukcesis iel konservi sian identecon
kaj ne tute mergiĝis kun la gastiganto
por formi likenon. Sekve tre specialisma verkaĵo kaj ega raraĵo en Esperantujo.
Mallonga enkonduko kun trafaj desegnaĵoj ebligas rekoni la karakterizajn
trajtojn de la ĉefaj klasifikadaj (taksonomiaj) grupoj: mukofungoj, askofungoj, bazidiofungoj, piknidiofungoj,
hifofungoj.
Sekvas ĝin laŭ sama ordoplena
aranĝo, unue determinado de la unuopaj genroj, kaj poste de ties specioj,
ĉio ĉi laŭ la jam normigita kutimo en
botaniko, uzi decimalan sistemon citeran por nombri speciajn trajtojn morfologiajn, kaj literan por genraj kaj pli
superaj grupigoj.
Vidi la aperon de tiel specialigita
verkaĵo igas min des pli senti la
vakuon en Esperanto de ĝenerala
gvidlibro pri morfologiaj trajtoj kaj ties
nomado, ĉu en botaniko, ĉu en zoologio, ĉu en ambaŭ fakoj kune. Laŭ nuna
procedo ni ja irigas la fadenon antaŭ la
kudrilo. Kiu do iam provos ĉi-kaze
esperantigi ekzemple la eminentan
verkon germanlingvan
Die Benennung der Organismen und Organe
fare de F.C. Werner (eid. Niemeyer
Verlag, Halle, 1970)?
Pri la uzata terminologio mi ne detaligos. Oni renkontas jen purajn latinaĵojn, jen (senstrukturajn) pivaĵojn.
Klara demonstro ke nia kara lingvo
daŭre restas nek lakto nek selakto
rilate sciencoteknikan vortotrezoron.
Tiu ĉi aserto sendube impresos kiel
herezaĵo al pliparto el la legantoj, kiuj
tute kutimiĝis legi kaj aŭdi nur laŭdojn
pli la eblecoj de Esperanto „kapabla
esprimi absolute ĉion”. En praktiko la
vero estas iom alia. Zamenhof ja
komencis per Esperanto por konversacio, kaj poste ellaboris tiun ĝis
Esperanto por beletro, lasante fajnigadon de tiuj ambaŭ niveloj al la adeptaro. Sed en nia teknologia epoko
necesegas ankoraŭ tria nivelo: Esperanto por sciencistoj. Bedaŭrinde ne
estas nia mizera 15a Regulo kiu
sukcesos «travideble” digesti kaj enordigi la mult-centmilajn terminojn de tiu
ampleksa kaj kompleksa tendaro.
Almenaŭ ne se ni vere volas rivali la
anglan lingvon, kiu tie regas suverene ...