La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj

  • Authors: G. Clauzade, P. Diederich kaj C. Roux
  • Kind: science
  • Availability: Not in stock
  • Price: ±€14.46
  • Year of publication: 1989
  • Description: Scienca ilustrita determinlibro pri certaj likenoj. La libro estis originale Esperante verkata kaj estas laboraĵo de la Akademio Internacia de Sciencoj de San-Marino. La verko estas alte aprezata de la sciencistaro, eĉ ne-Esperanta.
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ega raraĵo en Esperantujo

Jen inda komplemento, kvankam amplekse multe pli modesta, por la monumenta (900-paĝa!) konsultlibro pri Likenoj de Okcidenta Eŭropo el 1985, fare de la samaj aŭtoroj kaj same altfake verkita. Tiam ĉi temas pri gvidilo por ĉiu kiu interesiĝas pri fungoj. Ne de la „ordinaraj” fungoj, nek eĉ de la manĝeblajpor kiuj ni jam posedas la tute taŭgan popularsciencan verketon de Mario Simondetti Kiel distingi la fungojn? (eid. L. Gabrielli, 1986) - sed de fungoj vivantaj kun aŭ sur algoj, ĉu parazite (saprofite) aŭ kontribue (simbioze). Ankoraŭ plia limigo: nur tiaj fungoj kiaj sukcesis iel konservi sian identecon kaj ne tute mergiĝis kun la gastiganto por formi likenon. Sekve tre specialisma verkaĵo kaj ega raraĵo en Esperantujo. Mallonga enkonduko kun trafaj desegnaĵoj ebligas rekoni la karakterizajn trajtojn de la ĉefaj klasifikadaj (taksonomiaj) grupoj: mukofungoj, askofungoj, bazidiofungoj, piknidiofungoj, hifofungoj. Sekvas ĝin laŭ sama ordoplena aranĝo, unue determinado de la unuopaj genroj, kaj poste de ties specioj, ĉio ĉi laŭ la jam normigita kutimo en botaniko, uzi decimalan sistemon citeran por nombri speciajn trajtojn morfologiajn, kaj literan por genraj kaj pli superaj grupigoj. Vidi la aperon de tiel specialigita verkaĵo igas min des pli senti la vakuon en Esperanto de ĝenerala gvidlibro pri morfologiaj trajtoj kaj ties nomado, ĉu en botaniko, ĉu en zoologio, ĉu en ambaŭ fakoj kune. Laŭ nuna procedo ni ja irigas la fadenon antaŭ la kudrilo. Kiu do iam provos ĉi-kaze esperantigi ekzemple la eminentan verkon germanlingvan Die Benennung der Organismen und Organe fare de F.C. Werner (eid. Niemeyer Verlag, Halle, 1970)? Pri la uzata terminologio mi ne detaligos. Oni renkontas jen purajn latinaĵojn, jen (senstrukturajn) pivaĵojn. Klara demonstro ke nia kara lingvo daŭre restas nek lakto nek selakto rilate sciencoteknikan vortotrezoron. Tiu ĉi aserto sendube impresos kiel herezaĵo al pliparto el la legantoj, kiuj tute kutimiĝis legi kaj aŭdi nur laŭdojn pli la eblecoj de Esperanto „kapabla esprimi absolute ĉion”. En praktiko la vero estas iom alia. Zamenhof ja komencis per Esperanto por konversacio, kaj poste ellaboris tiun ĝis Esperanto por beletro, lasante fajnigadon de tiuj ambaŭ niveloj al la adeptaro. Sed en nia teknologia epoko necesegas ankoraŭ tria nivelo: Esperanto por sciencistoj. Bedaŭrinde ne estas nia mizera 15a Regulo kiu sukcesos «travideble” digesti kaj enordigi la mult-centmilajn terminojn de tiu ampleksa kaj kompleksa tendaro. Almenaŭ ne se ni vere volas rivali la anglan lingvon, kiu tie regas suverene ...

Manuel Halvelik

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.