Perdi iujn vortojn pri la verko mem
estus superflue: sendube tiu knabineto kun la karot-koloraj haroj kaj longaj ŝtrumpoj estas la plej fama figuro
de fama sveda aŭtorino Astrid Lindgren. Do sufiĉas juĝi pri la lingvaĵo de l’
Esperanto-versio. Mi ne trovis verajn
makulojn. Tamen ĝenas min unu
afero, kiun mi ne komprenas: kial la
tradukinto elektis la formon
Ŝtrumpotonga kaj ne
Longŝtrumpa? Laŭ mia
kompreno, la nun elektita formo
sugestas, ke Pipi estas knabineto
ekzakte tiom alta kiom ŝtrumpo estas
longa, sed efektive ŝian nomon ŝi ja
havas pro la fakto, ke ŝi portas longajn
ŝtrumpojn. Eble ja la tradukinto nur
volis aldoni al la multaj kuriozaĵoj de la
rakonto plian strangaĵon - kiu ja scias,
ĉe Pipi?