La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Serenaj matenoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Marioneta personaro


2018

Anina Stecay

Serena krimromano


novembro 2018, №11
Mi ankoraŭ estas nova esperantistino kaj ne ĝisfunde konas nian literaturon. Tamen, eĉ nova leganto de Esperanto rapide rimarkas la nomon de Julian Modest, ĉar li senĉese publikigas novajn verkojn. Scivoleme rigardante la liston de liaj verkoj, mi miris ne nur pri la kvanto, sed ankaŭ pri la daŭro de la produktado – pli ol tridek jaroj – kaj la diverseco – verkoj el ĉiuj ĝenroj.

Mi demandas min, al kio utilas recenzo. Miaopinie, ĝi devas sciigi, kia estu la legontaro de la pritrakta libro. Neniu libro povas plaĉi al ĉiuj. Ekzistas libroj, verkitaj kun granda lerteco en eksperimenta maniero per kompleksa vortotrezoro. Tiaj libroj plezurigas la plej spertajn legantojn pri la lingvo, t.e. la elito de nia movado. Ne tiaj estas la libroj de Julian Modest. Neniel li dediĉas sian verkadon al elito, sed male al la plimulto. En tio li pravas. Multaj el ni, en la movado, ne ege spertas, tutsimple ĉar maloftas la okazoj praktiki la lingvon. Mankas tempo por legi longajn verkojn. Malagrablas, kiam dum la legado necesas ĉiam konsulti la vortaron, cerbumadi pri ĉiu frazo, strebi memori komplikajn skemojn kaj okazintaĵojn. Se vi ofte alfrontas tion, ne hezitu legi la librojn de Julian Modest. Tio ne signifas ke lia verkado estas malaltnivela. Tute male. Kiel konscias ĉiu kreanto, la simpleco estas celo malfacilege atingebla.

Serenaj matenoj estas la lasta krimromano de Julian Modest. Ĝi estas mallonga, 86 paĝa, bone presita, per facile legeblaj literoj. La kovrilo estas bela kaj la titolo videblas sur ĝia dorso (se la eldonisto forgesus tion, la libro iel malaperus, kiam ĝi staros inter aliaj libroj sur breto). Ankaŭ la cifereca versio bone legeblas dank' al la laboro de la eldonisto.

La rakonto okazas dum agrabla suna aprilo, en la nuna epoko. La ago estas en ĉemara kvieta urbeto. Verŝajne ĝi kuŝas en Bulgario, la lando de la aŭtoro, proksime de la haveno Burgas (Burgo en la romano). La balkana karaktero senteblas en la nomoj de la roluloj kaj en kelkaj kutimoj, ekzemple nomi virojn "onklo" kaj virinojn "onklino".

Temas pri malapero de junulino. Dum la tuta libro, la policistoj malkovras novajn aspektojn en ŝia personeco. La leganto akompanas paŝon post paŝo la detektivojn, kiam ili esploras la diversajn hipotezojn pri ŝia malapero. Survoje la verkisto lerte kreas aŭ forigas suspektojn kaj dubojn en nia menso.

La roluloj ne prezentas surprizigajn karakterojn, sed iliaj sentoj estas priskribitaj per delikataj detaloj, laŭ la kutima maniero de Julian Modest. Plurfoje li kortuŝe pentras la nostalgion de gepatroj, kiuj sentas ke ilia infano jaron post jaro malproksimiĝas kaj fremdiĝas. Kiam komenciĝas la kvara tago post la malapero de la junulino, ŝia patrino esprimas sian doloron "Ankoraŭ unu serena mateno, sed en mia animo malhelas kiel en tombo".

La stilo estas simpla kaj la rakonto glate fluas laŭlonge de la mallongaj ĉapitroj. La eventoj estas detale priskribitaj kaj facile kompreneblas. Multas la dialogoj, kun viglaj kaj mallongaj frazoj en ĉiutaga lingvaĵo. Male al tiom da krimromanoj, tiu ĉi libro ne enhavas maldecajn vortojn, nek sangoplenajn priskribojn de kadavroj aŭ de perfortaĵoj.

La fino de la rakonto kontentigas la scivolemon de la leganto kaj plene solvas la misteron, kiel taŭgas en tradicia krimromano.

Konklude, la libro donos al la leganto senstreĉan plezuron. Serenaj matenoj estas ia strangaĵo, serena krimromano.

Laure Patas d’Illiers

Krimliteraturo kreskas ĝenre


297, februaro 2019

Unu vilaĝo, unu apuda urbeto, mistera alvenanto, klaĉema maljunulino, du geedzoj (ambaŭ tre okupitaj kuracistoj), junulino malaperinta, ŝia kamaradino, klasĉefo, komisaro, lia helpanto, busveturado: jen la esencaj ingrediencoj de krimromano, kies intrigo kaj klopodo solvi la enigmon iel memorigas pri Maigret kaj pri lia enketmetodo: intervjui, paroli, alproksimiĝi al la familio de la malperinta junulino, al ŝia medio. Nu, ordinaraĵoj ĉe polica esplorado.

Julian Modest, kies noveloj ofte gastis en nia revuo, estas ĉiam tre atenta pri detaloj, kiujn li priskribas skrupule, preskaŭ pedante: la ĉirkaŭa naturo, la vestaĵoj, la mienoj. Estas tuŝita la kutima problemo de nekomunikado inter gefiloj kaj gepatroj, kiuj, pridemandate, neniam kapablas helpi la enketantojn... ĉi tiu estas jam la tria mallonga krimromano de nia aŭtoro eldonita en 2018, apud, Murdo en la parko (eld. Libero) kaj Averto pri murdo (eld. Espero), tiel ke inter novelaroj kaj mallongaj romanoj li jam atingis pli ol dekkvinon. Liaj romanoj neniam atingas cent paĝojn, ja la enigmoj konkretiĝas kaj solviĝas rapide, kaj oni legas dum malpli ol horo, trenate de la streĉo starigita jam en la unuaj linioj kaj tenata ĝis la lasta, vere la lasta; tial ankaŭ Serenaj matenoj estas tre konstrua kontribuo al la kimromana ĝenro.

La nuna verko estas rekomendinda ankaŭ al freŝaj kursfinintoj pro manko de tro rafinitaj vortoj: tamen enestas, almenaŭ en la bita versio kiu estis sendita por recenzo, la specifa stilero preskaŭ konstante forlasi la subjekton ĉe subordigita propozicio, kiam ĝi egalas al la subjekto de la ĉefpropozicio. Tion la gramatiko ne permesas, aŭ, minimume, ne konsilas; de tempo al tempo ĉe tiu aŭ alia aŭtoro ĝi jen kaj jen aperas kiel konscia apartaĵo; la unuajn fojojn ĝi agacas la okulon, en la postaj paĝoj ĝi fariĝas kutimo ne plu tiom ĝena.

Carlo Minnaja

Buntkolora kaj alloga krimromano

Publikigita ĉe
Bulgara Esperantisto 2018

BUNTKOLORA KAJ ALLOGA KRIMROMANO

Recenzo

 

Julian Modest: “Serenaj matenoj” – krimromano, originale verkita en Esperanto. Eld.: Libera, Belgio, 2018.

Julian Modest estas Esperanto-verkisto, konata ne nur en Bulgario. Per sia multnombra verkaro en bulgara lingvo kaj en Esperanto li formis klaran, tre agrablan kaj serĉatan fizionomion de aŭtoro kun propraj stilkonstruo kaj vorta trezoro. Pluraj liaj artikoloj kaj rakontoj troveblas en naciaj kaj internaciaj Esperanto-revuoj kiel “Fonto”, “Monato”, “Literatura Foiro”, “Zagreba Esperantisto”, “Bulgara Esperantisto” kaj aliaj. Produktaĵoj de liaj majstreco kaj talento estas ŝatataj romanoj, esearoj, novelaroj, dramoj, kiuj nutras la Esperanto-legantaron en eŭropa, amerika kaj azia partoj de la larĝega Esperantujo.

La protagonistoj, la belegaj literaturaj bildoj de ĉirkaŭa naturo, la bunteriĉa lingvo de la aŭtoro havigas abundan ĝuon, ĝojon aŭ emocian triston kaj teneran vibradon en la koroj de la legantoj. Ni rememoru la rakonton “Vulpa Restoracio” el la libro “Mara Stelo”, kie la ĉarma intrigo kaj fajna lingvomajstreco de Julian Modest provokas larmojn de la kortuŝita leganto.

Nun mi kuraĝas aŭguri, ke la Esperanto-kulturo gravediĝis per la krimromano originale verkita en Esperanto de nia estimata amiko kaj samideano Julian Modest. Bonŝanca ĝojo por mi estis konatiĝi kun la manuskripto de la naskiĝonta krimromano “Serenaj Matenoj”.

Konsciante la komplikecon atendi sukceson de krimbranĉa literatura verko, kie la verkisto ne nur devas elekti temon, tempon, lokon (scenejon de la okazintaĵoj), personaron kaj kompreneble riĉan sendube flekseblan kaj samtempe precizan lingvon, tamen scii kaj kapabli enmiksi kaj akcenti la rilatojn kaj la ligojn, kaŝi, esplori, pridemandi, kombini, utiligi ĝustaloke emociojn kaj viglecon, la aŭtoro kiel teksisto-magiisto enplektis buntkoloran tapiŝon belegan ne nur por la okuloj de la produktanto, sed certe kaj sendube ankaŭ por la legantoj.

La loko, kie okazas la krimaj agoj de “Serenaj Matenoj”, estas la suda Nigramara regiono de Bulgario. La aŭtoro tre bone konas la regionon, kiu estas lia naskiĝprovinco kun karaj urbetoj, vilaĝoj kaj naturfenomenoj. Ĉi-situo nepre helpas al la aŭtoro.

Julian Modest emas inspire priskribi la naturajn belecojn, la transpaŝon de la vintro al printempo kun aromoj kaj koloroj, la grizajn nubojn, la bluiĝantan ĉielon kaj kompreneble la serenan bonhumoron de la homoj. Kontraste al tiu ĉi revigliĝo de la ĉirkaŭa vivo, alflugas novaĵo pri malapero de la filino de la urba kuracisto – lernantino en la lasta gimnazia klaso. Ŝiaj beleco kaj literatura talento estas larĝe sciataj inter geamikoj kaj instruistoj. Ŝiaj gepatroj serĉas profesian helpon de la polico.

La komencaj paĝoj de la romano entute ne donas signojn pri radikaj ŝanĝoj de la intrigo. La aŭtoro Julian Modest per ĉarma maniero nerimarkeble kaj tre flue efektivigas brilante sukcese la ĉiaman deziron de ĉiu aŭtoro – ĝuigi, kontentigi la leganton kaj li aŭ ŝi ne formetos la libron antaŭ ĝia tuta tralego. Mi garantias plezuron kaj neimageblan kontentigon al la legantoj. Facila, flua, ĉarma lingvo, plezuro de la buntaj esprimoj eĉ en la momentoj de enplekto de esploranalizaj elementoj, kiuj tamen plifortigas kontentojn de la ĉarmita leganto. Agrablan legadon, kara leganto.

Petar Todorov

Serene kaj inerte

Serenaj matenoj estas unu el tri krimromanetoj de Julian Modest aperintaj en 2018. Kompare kun la samjara Murdo en la parko ĝi estas pli zorge verkita, precipe se temas pri la scenigo de medioj kaj la prezento de personoj. Aperas iom da relative psikologie trafaj ekzemploj de homaj interrilatoj, precipe inter gejunuloj kaj iliaj gepatroj. Ankaŭ la dialogoj inter diversaj personoj estas sufiĉe kredindaj.

Ĉi-libre la aŭtoro revenis al sia neskiĝregiono ĉe la Nigra Maro, kio ŝajne inspiris lin pozitive. Plurloke aperas naturpriskriboj sufiĉe belaj, kvankam iufoje iom banalaj. El tiaj priskriboj oni ĉerpis la librotitolon. “Agrable estis promeni ĉi tie en la serenaj matenoj, la arboj floris, la koloroj de la buntaj floroj karesis la okulojn, la maro similis al silka tolo.”

La krimintrigo de la rakonto estas simpla. Temas pri la serĉado de malaperinta dekokjarulino. Sed kiel en aliaj krimromanetoj de Modest, mi dumlege ofte malpaciencas pro la inerto, mallerteco kaj eĉ stulteco de la enketantaj policistoj. La komisaroj de la diversaj romanetoj, Sinapov, Silikov kaj ĉi-verke Safirov, preferas filozofie cerbumi anstataŭ tuj esplori evidentajn spurojn kaj indikojn. La policaj pridemandadoj estas mallongaj, mallertaj, kaj neniam iras profunden.

La stilo de Julian Modest estas simpla kaj klara. Li tre zorge klarigas aferojn, kiujn la legantoj sendube jam komprenis, kaj ne nur unufoje, sed plurfoje, ripete. En ĉapitro 15 en la dua duono de la verko li ial rekomencas klarigi kaj resumi ĉion kvazaŭ de la komenco, proksimume kiel en nova epizodo de televidserio. Ne facilas kompreni kial. Kaj kiam finfine aperas indiko pri kiu kulpas pri la krimo (persono ĝis tiam ne menciita), mi sentas incitiĝon pro tio ke la polico plu inertas kaj simple atendas ke la kulpulo mem denuncu sin en la policejo.

Entute la komisaro Safirov neniam vere malkaŝas ion. Ial li ekskludas homojn de suspekto: X “estis iom eksplodema, minacis Klara-n, sed Safirov jam certis, ke li ne kulpas”. Kaj Y “nur kelkfoje renkontiĝis kun Klara kaj same ne povis esti suspektinda”. Bone, sed kial? Tion la aŭtoro ne klarigas, kvankam li ŝatas klarigadi evidentaĵojn. La vero bedaŭrinde estas ke X kaj Y ne suspektindas, ĉar la aŭtoro jam scias, kiu kulpas. Sed Safirov ja ne povas scii tion, damne!

Do, kvankam pli sukcesa el aliaj vidpunktoj, la verko ne tre konvinkas kiel krimrakonto.

Oni rekonas konatajn Modestajn ingrediencojn, kiel la nekutimaj okulkoloroj de homoj – ĉi-verke mielkoloraj, cejankoloraj kaj helverdaj. La ĉiama ĉokoladkolora kostumo ĉi-foje estas nur jako (kun kaŝtankolora jupo).

La lingvaĵo estas kutime Modesta, do antaŭ ĉio simpla. Jen kaj jen aperas frazo strangeta aŭ fuŝeta. “Li [...] ŝajnigis sin, ke atendas la buson al la kvartalo de la fiŝkaptistoj.” “Kio signifas tion?” “[...] perforte forkaptis Klara-n, fermis kaj ŝlosis ŝin ie.” Amuzis min “li ekstaris de la falanta arbo sur kiu li sidis”. Interesis min la vorto “nekroskopio”, kiun mi antaŭe ne renkontis. Ĝi ŝajnis al mi ia pasiva formo de nekrofilio, sed fakte temis nur pri nekropsio. Espereble per tio mi ne malkaŝis tro multe pri la fino de ĉi tiu krimromaneto.

Sten Johansson

Serenaj matenoj de Julian Modest


Novembro 2019

  Serenaj matenoj estas krimromano de la bulgara esperanto-verkisto Julian   Modest.La libro rakontas pri la subita malapero de Klara, bela kaj talenta knabino,   lernantino en la lasta gimnazia klaso, kaj pri la polica komisaro Kalojan Safirov, kiu   devas serĉi ŝin. La romano, kies stilo kaj lingvaĵo estas klaraj, taŭgas por   esperantistoj komencantoj kiel mi. Dum la 60a Esperanto-Sumoo mi legis la tutan   libron kaj mi konsilas ĝin al ĉiuj.

Ĝamba (Italio)

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.