La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

De tajgo al minaretoj

  • Auteur: Jadwiga Gibczyńska
  • Soort: ander boek
  • Beschikbaar: In voorraad
  • Prijs: €3.00
  • Jaar van uitgave: 2000
  • Vorm: libro
  • Beschrijving: Monodramo laŭ taglibreto de Ada Fighiera-Sikorska.
  • Pagina's: 18
  • Hoogte: 210 mm
  • ISBN: 9290170700
  • Recensie:
    • De Rejna de Jong: Taglibro sur scenejo
    • La maldika libreto estas prilaborita far profesia aktorino laŭ la taglibro de 11-jaraĝa Ada Sikorska-Fighiera kun la sama titolo, eldonita en 1991 de Esperantotur. Temas pri travivaĵoj ŝiaj dum dua mondmilito; de pola hejmurbo deportita al rusa Siberio kaj poste la fuĝo tra Persio. Jadwiga Gibczyńska transformis al monodramo, kiun ŝi prezentis dum la UK en Adelajda en 1997, kaj estas eldonita de UEA en 2000. ((Mirtelo) Korine - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2015)
  • Beoordeling: Mijn beoordeling toevoegen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Taglibro sur scenejo


2000

Jadwiga Gibczyńska ekhavis la bonan ideon verki monodramon laŭ la ĉi-supre menciita libreto. La militaj travivaĵoj de Ada Sikorska-Fighiera ja estas ne nur interesaj, sed samtempe ili rememorigas tre meritplenan samideaninon.

Komence la aktorino alparolas la publikon kaj montras la taglibreton de Ada. Poste ŝi prezentas sin kiel la onklinon Helena Terlecka, al kiu Ada kiel 11-jarulino skribis leterojn el siaj ekzillokoj. Helena aŭ "onjo Lunja" -- la karesnomo de Ada por ŝi -- rakontas pri la najbara Sikorski-familio, pri la deportado de la patro, la generalo Sikorski, de kiu ili post 1940 ne plu ricevis leterojn.

Venis la tago kiam ankaŭ Ada kun la patrino, la avino kaj fratineto ekziliĝis.

Jadwiga nun legas fragmentojn el la leteroj de Ada, kiuj formas la ĉefaĵon de la monodramo. Tamen inter ili la "onklino" komentarias, eksplikas.

Tiel estiĝas sufiĉe da vario por teni la atenton de sendube entuziasma publiko.

Rejna de Jong

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.