|
La viro el la pasinteco
|
|
Novelaro kiu rekonstruas sian aŭtoron | n-ro 34, feb 2019 |
Oportunaj legaĵoj por ĉiuj | Publikigita ĉe Novaĵoj Tamtamas 2019 |
La enestaj noveloj estas variaj. Do mi volas citi kelkajn el ili, kaj komenti respektive pri la enhavo.
"La viro el la pasinteco", la titolpaĝa verko, simbolas emeritecon. La ĉefrolulo havas glorajn karierojn. Sed li perdis ilin unu post la alia, kaj post divorco retiriĝis el la mondo kaj vivis trankvile en la monto kvazaŭ li vivus en pasinteco. Ja tio estas unu el elekteblaj vojoj kaj ne estas malfeliĉo.
"Ilona" estas rakonto perdi ĉion kaj vagi en Budapeŝto. Ĝi montras al mi karan rememoron pri mia vizito al Budapeŝto kaj ankaŭ pri mia sperto perdiĝi en la urbo Seulo, kie ĝentila junulino helpis min. La enhavo estas tragedia, sed la tono estas romantika kaj ĝoja.
" L a i l u z i i s t o " a s p e k t a s a l m i k v a z a ŭ mallongigita romano. Knabo estis sorĉita de cirka spektaĵo kaj mem membriĝis al la trupo. Ĝi nature vojaĝas turnee, kaj li mem lernas kaj spertas variajn prezentaĵojn. Ne mankas ankaŭ frapfinaĵo, ke de li sorĉita infano petis ne realigeblan revon.
Tiamaniere daŭras epizodoj. Ĉarma kaj ĝuinda libro.
En la 3a de marto ni havis la 110an legokunsidon por "La viro el la pasinteco" de Julian Modest. Partoprenis kvar personoj.
Tragikomedioj ankaŭ nialande | Publikigita ĉe Novaĵoj Tamtamas 2019 |
Jen aparte pri kelkaj noveloj.
En “La viro el la pasinteco”, gepatroj divorcis, kaj filo plenaĝa serĉas la patron en montara vilaĝo en Rodopo. Ne la rakontfadeno, sed la sceno alvokis al mi memoron pri mia iama vojaĝo al Bulgario, precize dirite al la esperanta staĝejo en Pisanica en Rodopo, kien mi kaj mia edzino vizitis per buso el Smoljan. Cetere, je nia vizito, Bulgario estis komunisma ŝtato, sed tiu ĉi novelo aŭ aliaj okazas en libermerkata socio, kiel nun estas. Fakte, ĉiuj noveloj en la libro datis el la jaroj inter 2012 kaj 2014. “La Iluziisto” estas la plej impresita novelo en tiu ĉi libro. Iluziisto eks-cirka, divorcinta, montras sian iluziistan arton, aperigi ion ŝajne perditan, en montara stacidomo, kiam trajno ial devis resti longe tie. Tiam knabo petas lin aperigi sian panjon foririntan, kredante ke la iluziisto vere kapablas aperigi la panjon. Eta rimarkigo: se oni transskribus la novelon kiel japanan aferon; la ĉefrolulo juna forlasas lernejon jam en “septembro”, sed en la japana novelo, tio devus okazi jam en “aprilo”: Septembro estas la komenca monato de lernojaro bulgara, kio estas aprilo en Japanio.