La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La viro el la pasinteco

  • Autor: Julian Modest
  • Art: Originalliteratur, Roman
  • Verfügbarkeit: Auf Lager
  • Preis: €9.00
  • Erscheinungsjahr: 2017
  • Beschreibung: 23 noveloj verkitaj en la periodo inter 2012-2014, el kiuj pluraj jam aperis en Monato.
  • Seiten: 107
  • Breite: 145 mm
  • Höhe: 210 mm
  • ISBN: 978-953-58418-8-3
  • Bemerkungen: Dua eldono.
  • Rezension:
    • De Fernando Pita: Novelaro kiu rekonstruas sian aŭtoron
    • De Mizro Iwaya: Oportunaj legaĵoj por ĉiuj
    • De Sibayama Zyun'iti: Tragikomedioj ankaŭ nialande
    • Tiu libro estas karuselo, kie sinsekve aperas la vivoj de multaj personoj. Ĉiu novelo - estas pli ol dudek - rakontas en kelkaj paĝoj la vivo de iu homo. Ofte malĝojas, ĉiam kortuŝas. Ĉu la ŝlosilo de la feliĉo troveblas en memoroj de la pasinteco? En revoj for de la disreviĝanta realeco? En simpla infaneca kredo je sia koro? Jen simpla libro, mallonga, en klara lingvo, facile legebla. Tamen ĝi estas riĉa kaj profunda, ĝuste kiel la homa koro. (Kolĉiko (Francio) - Internacia Esperanto-Sumoo Julo 2018)
  • Bewertung: Meine Bewertung hinzufügen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Novelaro kiu rekonstruas sian aŭtoron


n-ro 34, feb 2019

Fernando Pita

Oportunaj legaĵoj por ĉiuj

Publikigita ĉe
Novaĵoj Tamtamas 2019
La aŭtoro jam publikigis kelkajn titolojn. Preskaŭ ĉiam lia libro havas ĉirkaŭ 100 paĝojn kaj estas dividita en pli ol 20 noveletojn. Do ni vidas ke lia verko estas tre oportuna por ni ĉiuj: de komencantoj ĝis veteranoj. Mi scias ke korea samideano Lee Junkee tradukis ĝin en la korean kaj publikigis ĝin kun esperanta originalo. Ĝi certe utilos kiel lernolibro de Esperanto. Por mi, nekorea esperantisto, ĝi utilas por lerni korean lingvon inverse.

La enestaj noveloj estas variaj. Do mi volas citi kelkajn el ili, kaj komenti respektive pri la enhavo.

"La viro el la pasinteco", la titolpaĝa verko, simbolas emeritecon. La ĉefrolulo havas glorajn karierojn. Sed li perdis ilin unu post la alia, kaj post divorco retiriĝis el la mondo kaj vivis trankvile en la monto kvazaŭ li vivus en pasinteco. Ja tio estas unu el elekteblaj vojoj kaj ne estas malfeliĉo.

"Ilona" estas rakonto perdi ĉion kaj vagi en Budapeŝto. Ĝi montras al mi karan rememoron pri mia vizito al Budapeŝto kaj ankaŭ pri mia sperto perdiĝi en la urbo Seulo, kie ĝentila junulino helpis min. La enhavo estas tragedia, sed la tono estas romantika kaj ĝoja.

" L a i l u z i i s t o " a s p e k t a s a l m i k v a z a ŭ mallongigita romano. Knabo estis sorĉita de cirka spektaĵo kaj mem membriĝis al la trupo. Ĝi nature vojaĝas turnee, kaj li mem lernas kaj spertas variajn prezentaĵojn. Ne mankas ankaŭ frapfinaĵo, ke de li sorĉita infano petis ne realigeblan revon.

Tiamaniere daŭras epizodoj. Ĉarma kaj ĝuinda libro.

En la 3a de marto ni havis la 110an legokunsidon por "La viro el la pasinteco" de Julian Modest. Partoprenis kvar personoj.

Mizro Iwaya

Tragikomedioj ankaŭ nialande

Publikigita ĉe
Novaĵoj Tamtamas 2019
Temas pri libro kun 23 noveloj en 101 paĝoj, de bulgara aŭtoro Julian Modest. Unu el la noveloj scenas en Budapeŝto en Hungario, sed temas pri bulgara junulo. Fakte la aŭtoro pasigis plurajn jarojn tie kaj edziĝis al hungarino, laŭ la postskriba komento. Sed preskaŭ ĉiu novelo scenas ie en Bulgario, ĉu urbe ĉu kampare. La lego-impreso estas, ke preskaŭ ĉiu epizodo povas okazi nialande en Japanio, se la lokonomoj kaj personnomoj estus japanigitaj; ekzemple Mina estus japane Mina kaj Nora estus japane Noriko. En multaj epizodoj aperas situacio de ‘divorco’; ĉu la ĉefrolul(in)o eksedz(in)iĝis, ĉu ties gepatroj apartiĝis, ĉu ties fil(in)o eksedz(in)- iĝis. Tial la tono de la libro ne estas hela, sed griza, sed la ĉefrolul(in)o en rezignacio akceptas vivon tian. Tiel, la tragikomediaj epizodoj estas proksimaj al ni.

Jen aparte pri kelkaj noveloj.

En “La viro el la pasinteco”, gepatroj divorcis, kaj filo plenaĝa serĉas la patron en montara vilaĝo en Rodopo. Ne la rakontfadeno, sed la sceno alvokis al mi memoron pri mia iama vojaĝo al Bulgario, precize dirite al la esperanta staĝejo en Pisanica en Rodopo, kien mi kaj mia edzino vizitis per buso el Smoljan. Cetere, je nia vizito, Bulgario estis komunisma ŝtato, sed tiu ĉi novelo aŭ aliaj okazas en libermerkata socio, kiel nun estas. Fakte, ĉiuj noveloj en la libro datis el la jaroj inter 2012 kaj 2014. “La Iluziisto” estas la plej impresita novelo en tiu ĉi libro. Iluziisto eks-cirka, divorcinta, montras sian iluziistan arton, aperigi ion ŝajne perditan, en montara stacidomo, kiam trajno ial devis resti longe tie. Tiam knabo petas lin aperigi sian panjon foririntan, kredante ke la iluziisto vere kapablas aperigi la panjon. Eta rimarkigo: se oni transskribus la novelon kiel japanan aferon; la ĉefrolulo juna forlasas lernejon jam en “septembro”, sed en la japana novelo, tio devus okazi jam en “aprilo”: Septembro estas la komenca monato de lernojaro bulgara, kio estas aprilo en Japanio.

Sibayama Zyun'iti

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.