La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Vortkonsisto, vortfarado, vortanalizo, vortordo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Klara superrigardo pri areo malklara

Supozeble nur nemultaj esperantistoj konscias, kiam ili formas vortojn, ke tiom da komplikaj reguloj rolas latente sub la surfaco! Kiu suspektus, ekzemple, ke la ordinara finaĵo "-a" povas esprimi pli ol dek malsimilajn rilatojn? Tuj altrudas sin komparo kun Sinjoro Jourdain [Ĵurden'] el la komedio de la franco Molière, kiu malkovris kun granda miro, ke, parolante, li formas vokalojn kaj konsonantojn.

Ekde la unua paĝo la aŭtoro emfazas, ke oni distingu inter la praktika kaj la teoria gramatikoj: la unua estas nemalhavebla gvidilo por uzi la lingvon, dum la dua proponas sciencan analizon de ties strukturo. La leganto, avertite, ke la verko apartenas al tiu dua aspekto de la gramatiko, aŭtomate pensas pri PAG ("Plena Analiza Gramatiko"), legas scivole, por kompari la ĉapitrojn pri la koncernaj temoj, kaj alvenas al la konstato, ke André Cherpillod inventaris kun severaj precizeco kaj koncizeco multajn esprimeblojn de la Esperantaj vortelementoj; principojn, kiuj regas la vortfaradon kaj la tiel nomatan liberan vortordon.

Persone mi aparte ŝatas la tre klaran demonstradon de la gramatika karaktero de la radikoj per ne malpli ol ok pruvoj, ilustritaj de trafaj kaj abundaj ekzemploj; klarigon de strangaĵoj en zamenhofaj vortkonstruoj per influo de lingvoj konataj de Zamenhof.

Ne kongrue kun mia propra prefero, la aŭtoro adoptas, fronte al ne malmultaj eraraj kunmetaĵoj, sankciitaj de la tradicio kaj de (por iuj sankta) "bona lingvouzo", la sintenon akcepti tiujn ĉi kiel neŝanĝeblajn faktojn. Feliĉe, li kelkfoje avertas la leganton, ke tiaj formoj ne estas imitindaj.

La lasta ĉapitro temas pri la vortordo. Ĉi tie la aŭtoro forlasas la terenon de la teoria gramatiko kaj montras per trafaj ekzemploj, en kiuj okazoj la vortordo ne estas libera, sed, kontraŭe, determinas la sencon de la frazo.

Ĉiu esperantisto, kiu deziras pli detale ekscii pri la strukturo de la vortfarado kaj samtempe ekhavi klaran superrigardon pri ĝi, certe trovos ĉi tie bonvenan gvidilon.

Emile Van Damme

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.