La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Dek tagoj de kapitano Postnikov

  • Author: Mikaelo Bronŝtejn
  • Collaborator: Reĝ. M. Jovanoviĉ; Ludas: S. Pilipoviĉ, L. Gasparoviĉ, M. Vrhovac
  • Kind: DVD, theatre
  • Availability: In stock
  • Price: €13.70
  • Year of publication: 2009
  • Format: DVD
  • Other formats/editions: new book ±€26.10
  • Description: Dramo laŭ la samtitola romano.
  • Runtime: 14 min
  • Review:
    • De Nikolao Gudskov: Reveno de heroo
    • De Valentin Melnikov: Iom da bono de Bruna Ŝtono
    • De Ĵak LePuil: Dek tagoj de kapitano Postnikov
    • De Sten Johansson: Impona kungluaĵo senglua
    • De Burdo (Pollando): Dek tagoj de kapitano Postnikov de Mikaelo Bronŝtejn
    • De Domagoj Vidović: Dek tagoj de kapitano Postnikov
    • De Donald Broadribb: Dek tagoj de kapitano Postnikov
    • De Boris Kolker (Usono)
    • De Anneke Schouten-Buijs: Dek tagoj de kapitano Postnikov
    • De Marie-France Conde Rey: Neperfortita historio
    • De Direktoro: Dek tagoj de kapitano Postnikov
    • De Telemo (Francio): Dek tagoj de kapitano Postnikov
    • Mi delonge ne legas tiel nomatajn "historiajn romanojn", ĉar opinias, ke ĉion en ili diratan elpensas la aŭtoroj. Tamen leginte la novan historian romanon de Mikaelo Bronŝtejn, mi havas la impreson, ke li, doninte multajn dokumentojn kaj citaĵojn el la gazetaro ruslingva kaj esperanta - krom la konversacioj de la konataj historiaj E-personoj - sukcesis kredinde prezenti la tiutempan politikan-socian atmosferon en Rusio kaj en la esperantista medio. Leginda libro! (Vladimir Samodaj (Rusio))
    • Jen la brava, juna, ĉarmega oficiro Postnikov, kiu, en la tempo de niaj pioniroj, gvidis la rusan E-movadon. Eniru en lian vivon, liajn revojn, liajn renkontojn, dum la krozado al Ameriko por la Washingtona Universala Kongreso. Dank' al kunmetado de tre diversaj dokumentoj, spektu la maturiĝon de nia Historio. Vidu kiel kunagas la noblaj streboj kaj la bazaj impulsoj. Aŭskultu la saĝajn parolojn de Zamenhof, kiujn post jarcento ni ankoraŭ ne funde enlumigis. Kaj se foje la rakonto amare gustas, tamen je la fino ni kapablos danki tiujn tiom sincerajn praesperantistojn. (Marie France Conde-Rey (Francio))
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Reveno de heroo


2004

Unikeco de la libro

La nova libro de Mikaelo Bronŝtejn estas originale verkita historia romano. Oni povas demandi: „Kia do unikeco? Historiaj romanoj en la esperantlingva literaturo ne malmultas, ankaŭ la originalaj – sufiĉas rememori Pro Iŝtar kaj La ŝtona urbo.” Sed la romano estas verkita surbaze de realaj faktoj el la vivo de reale ekzistinta persono. Oni oponas: „Ankaŭ tiaj romanoj ekzistas, ekzemple, Sed nur fragmento.” Tamen la romano traktas historion de la Esperanto-movado mem! Ankaŭ pri tio oni povus diri, ke ekzistas rakontoj kaj teatraĵoj el la vivo de realaj esperantistoj, kaj eĉ romanoj estis – rememoru nur pri Oni ne pafas en Jamburg de la sama Bronŝtejn. Jes, certe. Sed se temas pri vera historia romano, bazita sur realaj faktoj, traktanta realajn personojn, do tia ĝis nun ne ekzistis. Temas ja pri vera romano – ampleksa beletra verko kun pluraj interplektiĝantaj enhavfadenoj, sed ne simple granda novelo pli ol 100-paĝa (laŭ la formala kriterio de William Auld). Kaj la historian fidindecon de la priskribitaj eventoj pruvas abunde metitaj en la teksto aŭtentikaj dokumentoj – laŭ la maniero de La ruĝa rado fare de A. Solĵenicin – kiuj aŭ servas kiel ilustraĵoj de la beletre priskribitaj aferoj, aŭ simple helpas pli profunde senti la odoron de la epoko.

Kaj la epoko priskribita en la romano estas vere interesa – la jaroj 1909-1911, kiam Rusio estis tute alia, kaj la juna movado de esperantistoj estis alia. Ankoraŭ vivis la Majstro, ĵus okazis la Ido-krizo, en 1910 foriris el Jasnaja Poljana kaj mortis Lev Tolstoj kaj en 1911 pereis pro terorista atenco la ĉefministro-ekzekutisto Pjotr Stolypin. Estis ĝuste la mezo inter la unua kaj dua rusaj revolucioj, regis antaŭsentoj pri proksimiĝanta mondmilito kaj revoj pri la tutmonda paco kaj justeco. Interesa tempo en si mem!

Sed la romano estas ne nur beletra priskribo de la tempo, sed ankaŭ la vera romano-esploro. La ĉefa heroo de la romano estas Aleksandr Aleksejeviĉ Postnikov (1880-1925), la figuro, mencii kiun, des pli pozitive, estis preskaŭ tabua afero por esperantistoj dum multaj jardekoj. Eĉ Ulrich Lins en La danĝera lingvo tre magre mencias la kazon de Postnikov kaj, referencante al A. Saĥarov, nomas lin „dubinda persono”. Nur en la 1990aj jaroj aperis pli objektivaj negrandaj artikoloj pri li fare de Bernard Golden kaj Igorj Simonov, kiuj estis, tamen, ne sufiĉe profundaj, kaj poste grava biografia esploro de Anatolo Sidorov (en iom mallongigita formo publikigita en la prezentata libro kiel postparolo). Per scienca esploro de la faktoj la romano de Mikaelo Bronŝtejn profundigas la komprenon de la signifo de tiu por nia movado elstara persono kaj revenigas lin kaj liajn agadojn al nia historio, sen kio ĝi – la historio – sendube, estas mankoplena.

Pri la enhavo

La bazon de la enhavo konsistigas dek tagoj, dum kiuj pluraj esperantistoj navigis en aŭgusto de 1910 de Bremeno ĝis Vaŝingtono al la 6a UK (tiutempe nomiĝinta ne Universala, sed Internacia Kongreso). Sur la ŝipo Georges Washington kunveturis kaj Aleksandr Postnikov, kaj Ludoviko Zamenhof, do, la aŭtoro ne senbaze eksupozis, ke tiuj du homoj ne povis ne konversacii multe kaj profunde dum tiu vojaĝo. Do, iliaj konversacioj, en kiuj fojfoje partoprenas ankaŭ aliaj famaj kaj ne tre famaj esperantistoj, konsistigas la kernon de la romano (kaj ankaŭ difinis ĝian titolon). La temaro estas vasta kaj koncernis kaj devenon de la Majstro, kaj evoluon de la lingvo, inkluzive problemojn de reformoj kaj Ido-krizon, kaj problemon de denaskaj esperantistoj, kaj hilelismon-homaranismon, ktp, ktp. Notindas, ke la elekto de la temoj fare de la aŭtoro estas sufiĉe fidindaj – jes ja, tiuj homoj povis kaj eĉ devis paroli ĝuste pri tio (kaj la eldiritaj opinioj estas ofte apogitaj je aŭtentikaj iliaj vortoj el leteroj kaj artikoloj), kaj samtempe donas bonan bazon por meditado ankaŭ al nuntempaj esperantistoj. La sola historia malĝustaĵo, kiun permesis al si la aŭtoro, estas partopreno en kelkaj tiuj konversacioj de generalo Sébert, kiu reale partoprenis pro malsano nek la navigon, nek la kongreson. Tamen li ja intencis, tial la aŭtora liberaĵo ne estas troa. Do, tiuj konversacioj estas la idea, aŭ, se oni preferas, esperantozofia kadro de la romano.

Sed dumnavigaj konversacioj estas nur la malpli granda parto de la enhavo, kiuj kadrigas ĉiun ĉapitron. Pli ampleksas la parto, troviĝanta interne de la ĉapitroj, kiu priskribas dujaran periodon de la vivo de Postnikov kaj de la rusa Esperanto-movado, kaj kovranta dujaran periodon inter septembro 1909 kaj oktobro 1911. Sur tiuj paĝoj ni trovas priskribon de preparlaboroj de la 1a Tutruslanda Kongreso kun ĉiuj intrigoj ĝin akompanintaj, ĉeestas la kongreson, vidas vivon de esperantistaj societoj en Moskvo kaj Peterburgo, trovas amhistoriojn de tiutempaj esperantistoj ... Ni sekvas la funkciadon de la tiama sekreta polico „oĥranka”, konatiĝas kun certaj bruaj procesoj de tiu tempo ... Fine, ni vidas la kapitanon Postnikov en sia plej glora – kaj plej tragika – vivperiodo. Kaj tiuj bildoj el nia historio, tiuj portretoj de la homoj, ĉu ili estas tre aŭ ne tre precizaj, de nun fariĝas la historia fakto same, kiel la herooj de 1812 vole-nevole perceptiĝas nur tra okulvitroj de la romano de Lev Tolstoj.

Ĉiuj eventoj de la romano okazas sur la ŝipo, en Moskvo kaj Peterburgo, sed la aŭtoro sukcesis enŝovi ankaŭ epizodon kun priskribo de sia loĝurbo Tiĥvin antaŭ jarcento ...

Menciindas ankaŭ la stilo de la romano. La vortuzo, ĝenerale la parola stilo, dum cent jaroj ŝanĝiĝis. Kaj la aŭtoro penas imiti tion: la homoj diras volu anstataŭ bonvolu, ĥinoj anstataŭ ĉinoj, aldonita anstataŭ sindona, ktp. Bronŝtejn penas eviti la vortojn, kiuj tiutempe ne ekzistis, kvankam en la aŭtora teksto mem, ne en dialogoj, tiaj vortoj ja troveblas. Estas tre interesa lia maniero por krei parolajn karakterizojn de la roluloj. Por kelkaj el ili eblas pli-malpli bone transdoni la parolon pro ekzisto de iliaj presitaj tekstoj. Sed ne ĉiam. Do, li atribuis al certaj homoj (eĉ reale ekzistintaj) karakterizajn trajtojn de konataj al li esperantistoj. Do, kiam mi legis parolojn (kaj priskribon de la kondutmaniero) de Postnikov, Korzlinskij, Devjatnin, Ŝarapova ktp, mi kun rideto rekonadis miajn amikojn ... Eĉ en parolmaniero de Postnikov, kun kiu, evidente, la aŭtoro emas plejparte identigi sin mem, estas rekonebla parolmaniero ne nur de Bronŝtejn, sed ankaŭ de difinita alia persono.

Signifo de la heroo

Aleksandr Postnikov dum mallonga tempo faris admirinde multe. Li fondis la unuan landan asocion en la historio de Rusio – Ruslandan Esperanto-Ligon (REL) nombrintan 900 membrojn; li organizis en Peterburgo la unuan tutlandan kongreson de esperantistoj; pensante pri praktika aplikado de Esperanto, li lanĉis Universalan Ligon (UL), kiu devis ellaboradi rekomendojn por registaroj de la mondo, kiuj kontribuus pacan proksimiĝon inter diversaj regnoj ... Esenco de liaj ideoj, troviĝantaj en la bazo de UL, estis poste fakte realigita en Ligo de Nacioj, Unuiĝintaj Nacioj, Eŭropa Unio – tamen, ve!, ĉiuj tiuj organizaĵoj neglektis kaj neglektas la lingvon internacian ... Li penis akceli aplikadon de Esperanto en internaciaj komercaj rilatoj. Post lia aresto plejparto de liaj iniciatoj dissolviĝis, sed ne senspure, kaj poste denove realiĝis en kreo de SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio), en organizado de REK-oj (Rusiaj Esperantistaj Kongresoj), en multaj aliaj iniciatoj en Rusio kaj tutmonde.

Evidente, Postnikov estis la tipa karisma gvidanto de la Esperanto-movado, ne malpli ol la samtempaj movadaj aktivuloj Hector Hodler kaj Edmond Privat. Eble, eĉ pli. Kaj liaj rapidaj sukcesoj en organizaj aferoj ŝuldas unuavice al lia personeco. Des pli gravas, ke en Rusio tiutempe, malgraŭ abundo da talentaj kaj elstaraj esperantistoj, simila figuro en la movado ne aperis. Nur multe pli malfrue certagrade lin sukcesis anstataŭi Ernst Drezen. Tial, post lia aresto, kiu ja timigis la rusan esperantistaron, neniu kapablis preni la torĉon el liaj manoj kaj daŭrigi liajn iniciatojn.

Pli bone ol esperantistoj mem, la karismon de la personeco de Postnikov rimarkis la potenculoj, kiuj instinkte timis lin. Kaj ja tiu timo estis, kiel oni povas konkludi, traleginte la romanon de Bronŝtejn, la ĉefa kaŭzo de lia aresto kaj kruela kondamno. Esperanto-movado, malgraŭ revolucieco de siaj ideoj, ne timigas la aŭtoritatulojn, kaj nenie, krom en ekstreme totalismaj stalina Sovetio kaj nazia Germanio, la movado estis plene frakasita. Sed kiam aperas homo, kiu, pro elstaraj personaj trajtoj, kapablus levi la movadon al pli alta ŝtupo, kiu permesus realigi – almenaŭ parte – ties revolucian potencialon, tiam oni ekalarmas. Kaj neniigas la danĝeran ulon, dum tradiciaj eldonistoj, propagandistoj, instruistoj plu kontente kuiriĝas en la propra suko.

Cetere, la severa puno (duoble pli granda, ol ricevis viktimo de alia spiona proceso de tiu tempo, la barono Ungerm-Sternberg, kiun ankaŭ priskribas en la romano Bronŝtejn), montras la realan danĝeron, kiun vidis la ŝtata potenco en Postnikov. La tragika pereo de Postnikov (restinta eksterkadre de la romano) en 1925, montras, ke ankaŭ la novaj ŝtataj aŭtoritatuloj same bone ekvidis la ŝtatdanĝeran karismon de Postnikov: dum liaj „samkrimuloj” el la Ligo de Socialistoj-Universalistoj ricevis maksimume po tri jarojn de ekzilo, li estis kondamnita al mortpafo ...

La plej malĝoja konkludo, kiun oni faras, traleginte la romanon, estas tio, ke malsolidareco en nia movado ekzistis jam tiam kaj floris ... Elinter la eksterREL-aj ĉefoj de la movado suferis neniu, kaj neniu el ili levis sian voĉon por defendi la kapitanon aŭ, almenaŭ, por diri pri li bonajn vortojn. En tiutempaj fontoj ni vidas eĉ iun kaŝan ĝojon pri tio, ke tiu neoportuna aktivulo ne plu perturbas ilian trankvilan ekzistadon. La sola evidenta malagrablaĵo por ili estis neokazo de la dua Tutruslanda Kongreso en Moskvo en 1912, sed ankaŭ tio, plej verŝajne, estis pro nesufiĉa insisto de koncernuloj ... Eĉ REL-on, la plej sukcesan rezulton de la agado de Postnikov, neniu strebis konservi! Sed se la tuta esperantistaro unuiĝus por defendo de Postnikov, ĉio povus rezulti alie.

Estas tre interese, ke la aŭtoro komparas la personecojn de Postnikov kaj Zamenhof, trovante inter ili multon komunan. Jes, tiu inteligenta pacema judo el fora provinco kaj brila oficiro-nobelo kaj militveterano el la ĉefurbo estas ambaŭ aventuristoj! Kaj ĝuste la aventurismo de ambaŭ permesis al ili atingi tion, kion ili ja atingis, kaj kio sen aventurismo ne eblus tute. Se oni ne kredas – oni trovu la pruvojn de la aŭtoro, legante la romanon. Eĉ pli, la utopiaj ideoj de Zamenhof (pri hilelismo-homaranismo) kaj de Postnikov (pri kreo de la Universala Ligo) similas: ili estas simple aliroj al la samo de diversaj flankoj. Pri tio oni povas diskuti, sed nun ne plu eblos tiun opinion de Bronŝtejn neglekti!

Rusa aktualeco

La romano estas esperantlingva, pri historiaj eventoj antaŭ preskaŭ 100 jaroj – ĉio tio estas vero. Sed la aŭtoro loĝas en konkreta lando, en konkretaj soci-politikaj kondiĉoj, kaj la elekton de la temo, traktadon de la eventoj ktp. ne povas ne influi la aktuala situacio. Kaj ĉio tio faras la romanon aktuala por la nuna leganto en Rusio. Ĝenerale, la romano lasas impreson pri profunda sistema simileco de la rusa socio inter la du revolucioj kaj la nuna: sub kamuflaĵo de „demokratiaj” institucioj kaŝas sin esence polica ŝtato.

Postnikov estis aktiva socia aganto, kaj estis kondamnita rezulte de falsa akuzo pri spionado. Sed ĝuste tiaj falsitaj akuzoj, demonstraj procesoj kontraŭ „spionoj” estas nuna kruela realaĵo en Rusio. Kapitanoj (!) Nikitin kaj Pasjko, profesoroj Danilov, Sojfer kaj Babkin, diplomatoj Moisejev kaj Sutjagin ... Aroga konduto de sekreta polico, longa turmentado en prizonoj de kuraĝaj (kaj ne tro) ĵurnalistoj, sciencistoj, diplomatoj, ties kvazaŭa spionado favore al Ĉinio, Japanio, Usono, Koreio, kaj eĉ Norvegio, Zimbabvo kaj Armenio devas montri al la koncernaj sociaj grupoj, ke ili ja troviĝas sub konstanta sendorma observado de la ŝtata maŝino, kaj ne sentu sin trankvile liberaj. Jen estas la celo de tiuj procesoj, kiuj pro esenco de la akuzoj aspektus komike, se ne estus tiom tragikaj. Ni ne scias ĉiujn detalojn, kiuj lanĉis la elekton de ĉiu konkreta persono fare de la sekreta polico kaj prokuraturo. Ni povas nur supozi. Tio eblas plej perfekte per la rimedoj de beletro.

Sed moderna situacio tro komplikas eĉ por beletra esploro de la mekanismo, per kiu la polica ŝtato, surmetinta maskon de la demokratia, elektas certan viktimon por humiligi la tutan socian grupon, al kiu tiu apartenas. Do, pli konvenas la romano historia, kie temas pri la socio simila al la nuna, sed tamen alia. Kaj la tempa distanco permesas pli trankvile kompreni ankaŭ tion, kio okazas nun. Tial la kazo de Postnikov estas interesa ne nur por esperantistoj, sed ankaŭ por la tuta rusa socio, kaj la rusan version de la romano eblus proponi por la neesperantista publiko.

Des pli kontraŭ esperantistoj lastatempe ne okazis akuzoj pri spionado. Verŝajne, pro tio, ke movado nia estas landskale sensignifa, kaj ne elvokas (dume) ĉu instinktan, ĉu konscian maltrankvilon ĉe la reg-uloj. La kazo de PORTOS ja apartenas al la falsitaj procesoj, sed estas ligita ne al ilia febla esperantisteco, sed al aliaj sociaj ideoj. Tamen, se subite okazos, ke estas arestita aktiva esperantisto X, kaj estas akuzata pri spionado favore al Nov-Zelando aŭ Gronlando, ni fieru: oni nin rimarkis! Sed por konservi la forton de la movado tiuokaze estos nur unusola rimedo: komuna solidareco, mobilizo de ĉiuj sociaj fortoj por defendo de la akuzato. Ĉar, se ni rilatos al la akuzato tiel, kiel Saĥarov kaj Ko al Postnikov, ni ja plu havos, jes, la movadon, sed apenaŭ kapablan pretendi atingi la noblajn celojn de la esperantismo.

Ankaŭ alilingvajn (ne nur rusajn) legantojn la romano povus interesi pro iuj historiaj kaj nuntempaj paraleloj. Krome, nacilingvigo de la romano povas esti, minimume pro atentokapta intrigo, bona demonstro al la publiko de la viveco de nia lingvo kaj movado.

Akcesoraj valoroj

La libro havas aliajn valorojn, kiujn ĉiujn listigi en recenzo (eĉ ne tro mallonga) apenaŭ eblas. Mi notu ankoraŭ du neprajn. Bronŝtejn unuavice estas poeto, kaj nur poste fariĝis prozisto. Do, li ne povis elteni la tenton ornami la libron per propraj poemoj. Tial, aperis tri liaj originalaj poemoj, iom stilizitaj al la poemoj de tiu tempo, kaj alskribitaj al tiama reala esperantisto kaj rolulo de la romano Vsevolod Lojko. Li rajtis tion fari, ĉar laŭ ĉiuj rememoroj Lojko estis poeto, sed nuntempe ne eblis trovi iujn spurojn de liaj poemoj ... Do, fiktivaj poemoj de reala Lojko (supozeble, pli bonaj ol la perditaj realaj), apud la realaj poemoj de Vasilij Devjatnin, permesas pli profunde eksenti la odoron de tiu epoko.

La dua menciinda ornamaĵo de la libro estas internaj ilustraĵoj de Anastasia Baŝlikova, iom naivaj, sed ankaŭ kontribuantaj por kreo de konvena antaŭcentjara etoso de la libro. Tre bonas, ke en la centro de la libro estas reproduktitaj kelkaj fotoj de reale vivintaj esperantistoj, rolantaj en la libro – oni povas preskaŭ ĉiujn tuj bone imagi. Nur forestas bona persona portreto de Postnikov – sed kion fari, ne konserviĝis ...

Kaj, fine, la kovrilbildo de la libro estas bela kaj alloga. Do, ankaŭ tiuflanke la libro estas gratulinda.

Iom pri la mankoj

Parolante pri tiom elstara libro, oni ne volonte parolas pri ties mankoj. Tamen, por estimi objektivecon kaj por averti la legontojn, kiuj ja povos poste ofendiĝi pro ne averto de la recenzinto, mi notos kelkajn.

La unua grupo de la mankoj estas la tipografiaj. Koncerne preserarojn, ili feliĉe, malmultas. La plej rimarkindaj estas eraroj de la kodado de la ĉapelitaj literoj: jen anstataŭ „ŝ” aperas „w” kaj anstataŭ „ŭ” – „y”, jen male. Tiuj lokoj sufiĉe ĝenas la leganton.

La dua, kaj pli grava manko, estas la piednotoj. Ilin legi estas nepre necese, ĉar tie plejparte troviĝas tradukoj el neesperantaj esprimoj, da kiuj abundas la teksto, sed legi ilin preskaŭ ne eblas: ili estas presitaj per nanaj 6-punktaj literoj. Mi devis uzi 4-potencan lupeon ...

Fine, tre grandan kritikon meritas la bindmaniero de la libro. Ĝi apenaŭ eltenas eĉ unufojan tralegon, la libro rapide disfalas je folioj. Tio memorigas la iamajn eldonaĵojn de HEA el 1980aj jaroj, tre bonaj enhave, sed ne kapablaj longe ekzisti en nedisfalinta stato ...

Ankaŭ en la teksto mem estas eraretoj kaj anakronismoj, aperintaj, kiam la aŭtoro por plibeligi ĝin, uzis nekontrolitajn historiajn faktojn.

Kio estus, se? ...

Oni diras: la historio ne havas kondicionalon. Tamen, ni fantaziu iom: kiel la aferoj evoluus, se ne estus arestita Postnikov? Kio estus, se la movado en Rusio disvolviĝus plu laŭ liaj planoj, sed ne fariĝus ordinara kaj rutina? Eblus du variantoj. Laŭ la unua, pesimisma, la baldaŭ komenciĝinta mondmilito tutegale forbalaus ĉion, kaj post la revolucio la aferon necesus relanĉi sur tute alia bazo, kiel ja okazis en realo. Kaj tiam ja ekrolis la tute nova generacio, kiu en la tempo de Postnikov estis ankoraŭ ne rimarkebla. Proksimume tiel ja okazis en la tutmonda movado: Hector Hodler mortis, Edmond Privat ne plu realigis tiom brile sian propagandan potencialon ... Ĉio en la 1920aj rekomenciĝis sur la nova bazo.

Sed ni imagu la alian, optimisman varianton. Ni imagu, ke Universala Ligo ekfunkciis ĉiam pli potence, ke la Esperanto-movado jam en 1911-14 fariĝis politike influa kaj rimarkebla (kaj ankaŭ gvidantoj de aliaj porpacaj movadoj estis iom pli aktivaj), kaj la unua mondmilito ne komenciĝis tute. Se ni konsideros almenaŭ malgrandan probablecon de tiu varianto de la eventoj, ni vidos, ke la aresto de Postnikov, kaj lia forigo el la rusa kaj internacia movado de esperantistoj havis signifon de la sortobato por la tuta mondo. Ja la potencialo de la Esperanto-movado en tiu tempo estis multe pli granda ol nun ...

Ĉu ne estus agrable imagi tiun mondon? Eble, Bronŝtejn iam verkos novan romanon pri tiu varianto en la ĝenro „alternativa historio”?

Signifo de la romano

Unue, temas pri bona historia romano-esploro, leginda por ĉiu esperantisto, kiu ne indiferentas pri nia historio kaj kulturo.

Due, la romano revenigas sur meritan lokon en nia historio la elstaran movadan organizanton, aktivulon, pensulon, retirante lin el duonforgeso kaj torento da kalumnioj. La nomo Aleksandr Postnikov estis preskaŭ tabuita dum jardekoj pro tio, ke li estis akuzita pri spionado (kaj oni timas havi ion komunan kun spionoj) kaj pro tio, ke la ĉefaj facile atingeblaj fontoj, kiel rememoroj de lia malamiko A. Saĥarov ks. traktis lin kaj liajn agadojn malfavore. Antaŭ kelka tempo mi proponis nomi unu salonon en kongresejo Postnikov, kio ne trovis komprenon inter aliaj organizintoj. Mi esperas, ke tio ne plu eblos.

Trie, la nuna esperantistaro povos ĉerpi grandan lecionon el la antaŭcentjara historio, kiu montras, ke necesas flegi kaj defendi siajn verajn heroojn por finfine proksimiĝi al niaj celoj, konkludos pri neceso de solidareco kaj ne ripetados ĉiam la plej abomenajn erarojn.

Nikolao Gudskov

Iom da bono de Bruna Ŝtono


2004. №11 (121)
Se konstante legi Rusian Esperanto-Gazeton kaj aliajn komunikilojn de REU, oni povas kredi, ke Mikaelo Bronŝtejn (= Bruna Ŝtono) estas la aŭtoro en nia lando. Ĉiuj ekzistantaj honortitoloj, multaj diskoj (ŝajne, ĉiuj aliaj rusaj kantaŭtoroj kune havas malpli)... Kritiki lin estas kvazaŭ fari ion terure maldecan. Kiam muzikisto Glebo Malcev provis objektive taksi lian kreadon (LOdE-115), tuj (LOdE-117) sekvis akra riproĉo de REU-funkciulo (ne muzikisto kaj ne literaturisto): ne tuŝu la majstron! Oni kvazaŭ ne rimarkas kriplajn misrimojn kaj gramatikajn erarojn, ekzemple – sisteman misuzon de "la" apud posedaj pronomoj, ktp. Dum sovetia tempo preskaŭ ĉion eblis pardoni pro spriteco de kantotekstoj. Pli novaj kantoj iĝis pezaj kaj banalaj. Sed la tempo pasas, "jaroj instigas al severa prozo", do post maldikaj Legendoj pri SEJM kaj Oni ne pafas en Jamburg – jen solida romano.

Dek tagojn de kapitano Postnikov oni certe, plurfoje mencios en diversaj eseoj kaj artikoloj pri Esperanta literaturo. Oni hastis nomi ĝin "unika fenomeno en nia literaturo" (B.Kolker), "vera historia romano, bazita sur realaj faktoj, traktanta realajn personojn, kia ĝis nun ne ekzistis" (N.Gudskov). Ĉu prave?

Jes, en la romano "...revivas konataj Movadaj figuroj, inkluzive Ludovikon Zamenhof. Ili agas, vigle dialogas kaj malkovras al ni malklaraĵojn en nia historio. La aŭtoro tre bone konas la epokon: la homojn, la morojn, la realaĵojn, la gazetaron de tiu periodo kaj lerte enplektas ilin en sian rakontadon. Li bone posedas tiaman lingvaĵon. Ĉio ĉi kreas efekton de ĉeesto. Se aldoni, ke la verko havas sufiĉe streĉan, eĉ detektivan, intrigon, rezultas bonkvalita kaj fascina romano" (el la dorskovrila rekomendo). Tamen konsideru, ke tiuj vortoj estas reklamo, ili celas instigi al aĉeto, do kelkoble troigas.

Estas paralele priskribitaj agado de ruslandaj Esperanto-aktivuloj en 1909-1911, kreo de Ruslanda Esperantista Ligo, okazigo de la unua tutlanda kongreso – kaj ŝipvojaĝo de eŭropaj esperantistoj al la UK en Usono (1910). La aŭtoro konfesas (kvankam nur en la postparolo), ke iuj personoj estas fikciaj tute aŭ parte (ekzemple, ne povis troviĝi tiutempe en la indikita loko). Surŝipe eminentaj esperantistoj plejparte saĝe konversacias pri gravaj temoj, kaj Postnikov aspektas la plej sagaca: se ĉio okazus laŭ li, ni delonge festus la finan venkon kaj la tuta homaro iĝus feliĉa. Enlande moskvaj kaj peterburgaj Esperanto-aktivuloj akre interkverelas, intrigas, ĉiu grupo opinias sin mem sole merita gvidi la landan movadon; paralele oni observas peripetiojn de amhistorio de (fikcia) komencantino. La romanfino estas feliĉa kaj absolute ne versimila, sukereca kaj taŭga por ĉipa melodramo. Sed ĝenerale la amhistorio ludas negravan rolon.

La intriga linio estas disŝirita. Eblas eĉ diri, ke la linio tute forestas – nuraj ŝirpecoj, iom plektitaj. Sed – paradokse – legi estas sufiĉe interese, multaj eventoj estas priskribitaj fidinde aŭ, almenaŭ, kredeble. Sendube, la aŭtoro multe kaj fruktodone laboris en bibliotekoj kaj arkivoj, kaj certe li estas kapabla verkisto. Malofte aperas libroj, detale priskribantaj tiaman vivon, kaj pri tiama Esperanto-movado nunaj esperantistoj scias preskaŭ nenion. Postnikov estis vere elstara aganto kaj interesa homo, maljuste forgesita post maljusta akuzo. Do vi nepre ekscios ion novan, ricevos impresojn kaj probable enpensiĝos.

Rolas multaj personoj, tamen el ili maksimume triono estas priskribita konvinke, kun vivaj karakteroj (plej brilas, laŭ mi, Anna Ŝarapova). La ceteraj estas preskaŭ nuraj nomoj kun postenoj. Malfacilas memorfiksi, kiu estas kiu – des pli ankaŭ datoj ne sekvas kronologian ordon. Dum la legado mi devis plurfoje foliumi jam legitajn paĝojn, por rememori rilatojn inter certaj personoj, ja pluraj epizodaj personoj, aperinte unufoje, denove reaperas nur post kelkdek paĝoj.

Plejparto de la eventoj okazas en Ruslando, kaj la aŭtoro ofte citas frazojn, diritajn ruslingve. Ĉiam sekvas piednota traduko, kiun rusa leganto certe eĉ ne rigardos – tamen ĉu tio ne ĝenos alilandan leganton, kiu ne konas la cirilan alfabeton?

La romanon konstante akompanas – por "vivigo" – pluraj citaĵoj el tiamaj gazetoj kaj libroj (eble ne ĉiuj aŭtentaj), kun paralela traduko. Certe, estas interese vidi la reklamon de buljonkubetoj Maggi, kompari tiaman altrangan politikiston Puriŝkeviĉ kun nuna Ĵirinovskij... kaj konstati, ke la vivo dum 90 jaroj ŝanĝiĝis malpli, ol oni povus supozi. Tamen, ŝajne, da citaĵoj estas iom tro.

La kvanto da kompost-eraroj estas terura. Plejparton evidente kaŭzis uzado de diversaj litertipoj kaj fuŝa transkodigo (en pluraj lokoj videblas ŝanĝo de litertipoj, neniel pravigebla logike). Evidente neniu legis la presprovaĵojn, ja la libron produktis nekonata presejo en periferia ruslanda urbo Tiĥvin, la loĝloko de Bronŝtejn. Kaj la plej brila eraro ornamas la kovril- kaj titolpaĝon: "Dek tacoj..." Bone, ke la unua litero de la vorto restis korekta!

Elfalantaj paĝoj, verŝajne, jam estas nepra tradicio de nialandaj Esperanto-libroj... La ruslanda prezo iom tro pezas kompare kun la ruslandaj salajroj kaj kun la librokvalito; pri alilandaj proporcioj mi ne scias.

Do, indas unufoje tralegi la romanon. Havi kaj relegi ĝin – apenaŭ indas.

Valentin Melnikov

Dek tagoj de kapitano Postnikov

Publikigita ĉe
La Kancerkliniko
Jen historia romano pri malmulte konata pioniro de la rusa E-movado. Kaj la kelkliniaj mencioj pri li en "Esperanto en Perspektivo" tute ne ebligas havi realan bildon de la tiamaj gravaj eventoj.

Iom malfacilas eniri ĉi romanon, pro miksado de dokumentoj kaj citaĵoj el la gazetaro ruslingva kaj esperanta kun la rakonto mem. Al tio aldoniĝas stranga kompostado kaj piedpaĝaj notoj apenaŭ legeblaj sen lupeo!

Sed superu tiujn malglataĵojn, kaj lasu vin kapti de la lertega rakonto de Bronŝtejn. Li mirinde sukcesas vivigi siajn heroojn, kaj ŝajnas tute realismaj scenoj, i.a. dum la krozado al Vaŝingtono por la Universala Kongreso. La konversaciojn inter Postnikov kaj Ludoviko Zamenhof ni ĉeestas. Ni flaras iliajn multnombrajn cigaredojn, ni trinkas ĉampanon kun ili kaj kun Klara Zamenhof. Ni ne dubas pri la diroj de Zamenhof: "... mi fieras, ke en la regno, kies civitano mi naskiĝis, nia afero progresas tiel bone, ke ĝi altiras multajn prudentajn, inteligentajn, klerajn kaj, ĉefe, - kunajn kaj aktivajn homojn, kiuj fariĝas fervoraj samideanoj. Unu el tiuj samideanoj, mi emfazu - unu el la plej aldonitaj (aĥ tiu ĉarma arkaismo!) kaj aktivaj - estas nun inter ni, kaj li havas nur tridek jarojn! Sed kiom da utilo li, Aleksandr Aleksejeviĉ Postnikov, jam donis al nia afero?!"

Jes, kiom da utilo Postnikov donis al nia afero kaj ĉefe al la rusa movado. Kaj kiom da batoj li ricevis ne nur de la aŭtoritatoj, sed ankaŭ de la karaj "samideanoj"! Tie vi eniras en veran detektivan romanon, kaj vi poste rigardas la "puĉon" de Hamburgo, kiel infanan kverelon! Fulmotondro, militiston oni kompatas, pro la aĉa konduto de poltronoj, kiuj pretas leki botojn de iu ajn por "protekti" Esperanton! Ja tio ripetiĝis plurfoje de tiu frua epoko, sed plu restas la emo vomi pro tiuj uloj.

Kaj se vi ne ŝatas legi romanon, tamen aĉetu tiun libron por la okpaĝa artikolo de Anatolo Sidorov: "A. A. Postnikov: vivo kaj agado de rusa oficiro." Kaj vi komprenos, kial Mikaelo Bronŝtejn ne povis ignori tiun neordinaran homon!"

Ĵak LePuil

Impona kungluaĵo senglua

Mikaelo Bronŝtejn plej konatas en la Esperanta mondo kiel kanzonisto, kiu satire kaj hereze traktas temojn sociajn, politikajn kaj Esperantajn, ekde la iama vivo en Sovetunio ĝis la hodiaŭaj movadaj konvulsioj. Preskaŭ same konata tamen estas lia proza verkado, inter kiu oni trovas Legendoj pri SEJM (1992), la romanon Oni ne pafas en Jamburg (1993) kaj nun Dek tagoj de kapitano Postnikov (2004).

Ne troviĝas multaj romanoj pri la Esperanta movado, precipe se ni ekskludas satiraĵojn kiel La postdomo de Ertl. Efektive, la sola vere bona ekzemplo ĝis nun estis la Jamburga romano de Bronŝtejn. En ĝi li montris, ke li scias krei bonan intrigon, tajli tre vivajn kaj konvinkajn rolantojn, kaj trafe priskribi specifajn movadajn temojn. Eĉ pli grava merito de tiu verko estas, ke ĝi kunligas Esperantajn aferojn kun la ĉirkaŭaj sociaj kondiĉoj - jen trajto preskaŭ unika en nia literaturo. Ankoraŭ unu menciinda apartaĵo estas, ke li aldonis ĉapitrajn "vinjetojn" en formo de veraj citaĵoj el periodaĵoj el la traktata tempo kaj medio, por ilustri sian temon kaj ankri la fikcian rakonton en la historian realon.

Mi mencias tiujn bonajn trajtojn de lia antaŭa romano pro tio, ke la samon oni trovas - en pli aŭ malpli alta grado - en la nun aktuala Dek tagoj de kapitano Postnikov. Ankaŭ ĉi tie aperas veraj citaĵoj el gazetoj kaj libroj, Esperantaj kaj aliaj, kaj ĉi-foje en ege pli granda kvanto ol en Oni ne pafas en Jamburg. Ankaŭ ĉi tie temas esence pri movadaj okazaĵoj en Rusio, kaj pri la rilato inter la ĉirkaŭa socio kaj la esperantistoj. Ankaŭ ĉi tie aperas bona intrigo kun amo kaj ĵaluzo, kvankam ĉi-verke ĝi okupas pli malgrandan parton de la verko. Kaj ankaŭ ĉi tie aperas du-tri bone tajlitaj personoj kreitaj de la aŭtoro.

En la nova verko tamen troviĝas alia ingredienco, kiu superregas, kaj parte ombras la aliajn: la prezentado de veraj personoj kaj veraj eventoj en la frua Esperantomovado, ĉefe de Rusio.

La romano okazas en 1910-11, kun multaj ekskursoj onten kaj inten en la historio, kaj la ĉefaj scenejoj troviĝas en Peterburgo, Moskvo kaj sur la ŝipo George Washington, portanta esperantistojn al la 6a UK en Washington, Usono. La plej grava protagonisto estas kapitano kaj nobelo Aleksandr Postnikov, vera figuro, korifeo de la rusa organizita Esperantomovado en 1910. Aliaj gravuloj estas L L Zamenhof, kies interparolojn kun Postnikov ni detale partoprenas, kaj kelkaj aliaj esperantistoj ĉefe en Peterburgo kaj Moskvo, kunlaborantoj kaj konkurantoj de Postnikov, plejparte veraj personoj. Krome aperas kelkaj altranguloj en la tiama Rusia ĉefurbo, amikoj kaj malamikoj de Postnikov, kaj fine kelkaj fikciaj ordinaraj homoj - esperantistoj aŭ ne, kies privataj ambicioj kaj problemoj implikiĝas en la grandajn eventojn.

La romano konsistas el grandega nombro da mallongaj eroj: rakontaj partoj, dialogoj, leteroj, gazeteltorndaĵoj, citaĵoj el libroj ktp. Ili ne aperas strikte kronologie, sed formas du-tri ĉefajn evoluliniojn kun oftaj saltoj al pasinta aŭ venonta tempo. Aperas amaso da personoj, kaj kiel en ĉiuj rusaj romanoj, ne-rusa leganto iom pluse konfuziĝas pro la rusa nomsistemo, pro kiu la nombro de personoj komence ŝajnas pli granda ol ĝi vere estas. Mi do bezonis sufiĉe multajn paĝojn por vere eniĝi en la romanan mondon kaj rakonton, sed kiam tio okazis, ĝi vere kaptis min. Estas evidente, ke Bronŝtejn refoje sukcesis krei atentokaptan kaj valoran romanon, kvankam ĉi-foje li malfaciligis al si la aferon pli ol antaŭe, per pli komplika konstruo de la impona kungluaĵo.

Estas malfacile juĝi, kiu estas la ĉefa fadeno de la verko. Unu estas la pure informa parto, kies pezocentron formas la surŝipaj dialogoj inter Postnikov kaj Zamenhof. En ĝi ni ekscias multon pri la vivo kaj ideoj de Zamenhof, kio legeblas ankaŭ aliloke, sed eble ne estas vaste konata. Bronŝtejn ne apartenas al tiuj esperantaj historiistoj, kiuj evitas tiklajn temojn, do ĉi tie ni legas pri junaĝa hebre-naciisma strebado de Zamenhof, pri liaj grandaj malfacilaĵoj vivteni sian familion kiel junedzo, pri liaj religi-pontaj ideoj kaj kompreneble pri lia ĉiama cigaredfumado malgraŭ malforta koro.

Dua fadeno estas la mirinda kaj fatala historio de Postnikov mem, kiu sendube estas same nekonata al la plej multaj legantoj kiel ĝi estis al mi. Vere interesa parto! Jen kaj jen mi havas la impreson, ke la aŭtoro okulumas al nunaj Rusiaj (kaj alilandaj) movaduloj, kvazaŭ flustrante: "Vi ne estas la unuaj, kiuj malfacile kunlaboras!"

Tria fadeno - aŭ eble tria kaj kvara - estas la fikciaj partoj, kie ni renkontas junan paron kun amaj kaj ekonomiaj problemoj, kiuj riskas kaŭzi perturbojn pli grandajn ol ili pensis, kaj krome ni konatiĝas kun la sistemo de sekretaj agentoj, kiuj raportas suspektindajn aferojn eĉ en la plej senkulpaj situacioj. Nu, eble mi devus ne nomi tiun fadenon fikcia... Cetere, al la fikcia fadeno apartenas ankaŭ (almenaŭ parte) la privata vivo de kapitano Postnikov, precipe la rilato al lia onta edzino (vera), Muza Zike.

Kiel akcesoran temon oni povas mencii mirigan murdaferon - ŝajne veran - kiu nerekte influas la vivon de Postnikov. Kaj eble pli grave, indas noti bonegajn kaj kredindajn interiorojn el la vivo antaŭ cent jaroj de Peterburganoj el diversaj klasoj.

El ĉiuj ĉi ingrediencoj Bronŝtejn sukcesis kuiri vere bongustan barĉon, eĉ kun la acideta aromo, kiun oni jam atendas de li. Kvankam la verko je eklego impresas iomete kaose (al kio kontribuas aĉa tipografio), iom post iom la leganto sorbiĝas de la eventoj kaj subiĝas al la reĝisora potenco de la aŭtoro, kaj kiam la bunta kungluaĵo finiĝas post 332 paĝoj, oni bedaŭras ke ne restas plia cento!

En verko kun tiom da diversaj eroj, nature gravas la ekvilibro, la proporcio inter tiuj eroj. Laŭ mia prijuĝo, la aŭtoro povus - precipe komence - doni plian pezon al la fikciaj partoj, por helpi al la leganto eniĝi en tiun intrigon kaj por pli riĉe ellabori tiujn personojn. Kompense, li povintus elsarki iom el la abundaj gazetaj noticoj, kvankam mi komprenas, ke ne facilas forstreki, kiam oni trovis tiom da trafaj kaj amuzaj eroj.

La verka kaj sceniga tekniko de Bronŝtejn estas bonega, kaj same bonas lia lingvaĵo. Fakte, ŝajnas al mi ke lia stilo ĉi-libre estas malpli ruseca, pli internacia, ol en la pli fruaj verkoj. Li vere uzas la reale vivantan lingvon, kiu aperas tre elasta kaj esprimpova en liaj manoj. Se tamen plendi pri detaloj, oni trovas dufoje la vorton ankoraŭ en la senco jam (p. 323, 328), kaj la rusismon "ŝi kun Petro estis vokitaj" (p. 241).

Kovrildorse Boris Kolker asertas, ke Bronŝtejn uzis "tiaman lingvaĵon", do esperanton el 1910. Laŭ mi, tio estas parte vera, tamen oni ne sentas tion tre multe dum la legado. Mi pensas ke la intensa sento de ĉeesto en la koncerna epoko ŝuldiĝas ne tiom al la lingvaĵo, kiom al eminenta talento de la aŭtoro rekrei tipajn scenojn, personajn karakterojn, homajn rilatojn, kaj konkretajn priskribojn, kiuj efike retroportas la leganton cent jarojn. Tamen aperas ja kelkaj "ŝiboletoj", kelkaj lingvaj arkaismoj, ĉefe la esprimon aldonita (= sindona), kiu eble ripetiĝas iom tro ofte. Sed mi ekzemple tute ne trovis aparte riĉan uzadon de sufiksoj, tipan de la fruaj jardekoj de Esperanto, ekz. en la formoj -adis kaj -emeco. Kaj eĉ plie, Bronŝtejn kelkfoje igas Zamenhof kaj liajn samtempulojn uzi vortojn, kiuj al mia orelo sonas anakronisme: minca (p. 6), fatraso (p. 68), magra (p. 155), kurta (p. 175), aborigeno (p. 192), vazistaso (p. 263), merdo (p. 285). Nu, ĉiuj ĉi aperas po unufoje en 332 paĝoj, do ili estas esceptoj pravigantaj la regulon. Kelkfoje Zamenhof kaj Postnikov parolas pri tialo (p. 214, 219) en la senco kialo - jen bonega vorto, sed ĉu ĝi estis uzata en 1910? Mi dubas, sed mi povas ja erari.

La aŭtoro jen kaj jen - kredeble intence - trudis apartajn esperantajn vortumojn al siaj rolantoj por karakterizi ilin. Tio evidentas pri la balbutado de komencanta esperantisto Skipidarnikov, sed eble intence aperas ankaŭ la iom rusecaj "miaj duboj restas kun mi" (p. 78) de A Saĥarov kaj "mi ne havis honoron esti konata kun sinjoro barono" (p. 203) de Muza Zike. Sed ĉu la franco Sébert vere elektus la esprimon "Interalie (...) vi diris pri la intergenta malamo." (p. 184)? Laŭ mia sperto, la verbo diri sen objekto estas tipa trajto de rusa aŭ orienteŭropa Esperanto, dum okcidenteŭropano tie uzus paroli.

Kiel mi jam aludis, la libro tipografie estas malsukcesa. La multspecaj eroj estas presitaj per eĉ pli multspecaj litertipoj – grase, malgrase, kursive, normale, maldense, dense, en multaj diversaj grandecoj ĝis iaj 0,8 mm altaj formikfekaĵoj, krome la alineoj ensaltas kaj elsaltas ĉe la maldekstra marĝeno sen videbla sistemo. En deko da lokoj aperas fuŝoj pro iam uzitaj malsamaj kodigoj, kiujn oni ne ĝustigis - Jacĝues p. 69, fraŭlino p. 75, mehĉanika barajĉo p. 121, wtatestro ne plaxos; wajne antay p. 122, ŝangĉoj p. 155, ktp). Feliĉe kaj gratulinde tamen, preskaŭ tute mankas "normalaj" preseraroj. Malgraŭ tio, mi ploremas pensante pri tio, ke Mikaelo Bronŝtejn dediĉis jaregojn kaj fortegojn al laboro kreante ĉi valoran verkon, krome iu (eble li mem) investis monon en la eldono, sed ŝajne neniu komprenas la simplan kaj bazan bezonon de korektlegado kaj tipografia purigado! Domaĝe!

Cetere, dum mi ĉiuokaze restas antaŭ la plendo-giĉeto: Ĉu iu bonvolus donaci al la presejo Peĉatnaja Studija en Tiĥvin sitelon da gluo?

Nu, eble estas tro granda postulo peti korektlegadon de la esperantistoj, kiuj estas plene okupitaj savi la mondon per sia fina venko. Se tamen iu el ili volus legi ion vere bonan survoje al tiu finstacio, mi povus plenkore rekomendi Dek tagoj de kapitano Postnikov. (Tamen ne legu ĝin en forta vento, ĉar la finaj paĝoj forbloviĝos...)

Sten Johansson

Dek tagoj de kapitano Postnikov de Mikaelo Bronŝtejn


Majo 2020
Tre leginda libro. Oni multe ekscias pri antaŭrevolucia (1917) esperanto-movado en tiama Rusio. La aŭtoro enplektis en la romanon multaj veraj dokumentoj de tiama epoko rilataj al Esperanto kaj rilataj al ĉiuj aliaj aferoj sociaj kaj politikaj. Krom tio multaj citaĵoj el gazetaro. Iu povus pensi, ke ja tio estas enua. Sed tute ne, tiuj dokumentoj kaj citaĵoj estas tiel sperte enplektitaj, ke kun scivolo oni ilin legas. Mi multe eksciis pri la esperanta movado en tiuj pioniraj jaroj en Rusio. La movado ne estis libera de tipe homaj sentoj/ecoj kiel envio, maliceco, kio kompreneble ne helpis al la movado. La titola kapitano Postnikov estis juna brava oficiro, kiu en tiu pionira tempo gvidis la rusan movadon. En tiu frua tempo interesiĝis pri Espernto multaj kleraj homoj. Sed eĉ inter tiuj kleraj homoj regis enviemo kaj konkurado. Unu grava centro de la movado estis Peterburgo, kie loĝis kaj agis Postnikov, la dua en Moskvo en kiu prezidis la movadon Saĥarov. Du konkurencantaj centroj - kiuj Postnikov celis ligi en unu komuna centro, sed ...malhelpi la homaj ambicioj.
Tre interese estas priskribita perŝipa vojaĝo de kapitano Postnikov al Vaŝingtono por la Universala kongreso en 1911. Kune kun li veturis ankaŭ Ludoviko Zamenhof kun la edzino. La vojaĝo daŭris 9 tagojn kaj estas priskribitaj multaj interparoloj de la kapitano kun Zamenhof. Multaj el opinioj kaj intencoj de Zamenhof oni scias el lia libro Mi estas homo, sed estas interesaj opinioj de Postnikov, kiu ne ĉiujn opiniojn, esperojn de Zamenhof vidis ĝustajn. Eble ne temas pri ĝustaj, sed pri realigeblaj, iom utopiaj. Jen la citaĵo el la libro:
Parolas L.Zamenhof: Sed ni parolas pri tempo malproksima de la nuna epoko. Eble nur post cent jaroj aperos la kerno de tiu denaska esperantistaro ...Kaj ... estas ja perspektivo por la kultura evoluo ankaŭ de tiuj personoj, kiuj eble ankoraŭ ne alproprigos Esperanton. Mi ŝatus kredi, ke venos en tiu bela tempo ankaŭ regantaro prudenta kaj tolerema - en ĉiu ŝtato, kiuj plu ekzistos tiutempe. Ĉu vi ne kredas?
Respondas Postnikov: Mi humile petas vian pardonon, Ludovik Markoviĉ, ke mi ne aliĝas al tiu kredemo. Ĉu prudenta regantaro venos? Eble jes ... Eble al tiu tempo grandaj terpecoj estos jam dividitaj per firmaj kontraktoj, do almenaŭ en tiu sfero de ŝtataj interrilatoj ekregos harmonio. Venos regantoj racie pensantaj. Pli ruzaj ol la nuntempaj - ili devas esti ruzaj! Sed ĉu toleremaj? Mi opinias, ke toleremo egalas malforton. Kaj malforta reganto ne longe tenas la regon.

Ni povas el tiu cita?o vidi, ke kapitano Postnikov tre sindona al Esperanto tamen tre sobre taksis ĝian estontecon, ne kredis pri la rapida plimultiĝo de esperantistoj pro denaskaj esperantistoj, pri kio revis Zamenhof. Mi tre rekomendas la libron. Vere leginda libro.

Burdo (Pollando)

Dek tagoj de kapitano Postnikov

Publikigita ĉe
Tempo
Mi provis legi la romanon el vidpunkto de literarutura teorio, el vidpunkto de esperantisto kaj el vidpunkoto de ordinara leganto.

Boris Kolker skribis ke temas pri "historia romano pri eventoj en Rusia Esperantujo antaŭ cento da jaro". En historiaj romanoj fiktivajn eventojn oni priskribas kiel realajn aŭ aŭtoro elpensas eventojn surbaze de la dokumentoj por ke li faru la plej eble aŭtentikan bildon de la pasinta tempo. Historiaj romanoj ofte estas alegorioj, bona ilo por prezenti momentan situacion sen tiom granda danĝero de interveno de totalisma reĝimo. Bronŝtejn uzis literaruran procedon kiun kroataj literaturaj teoriistoj nomas dokumentareco. Per diversaj dokumentoj Bronŝtejn prezentas al ni ne nur la fruan epokon de la rusa Esperanto-movado, sed li ankaŭ prezentas vivadon en la tiama Rusio kaj indikas kelkajn gravajn okazaĵojn je la tutmonda nivelo. Tiamaniere li aldonas eksterliteraturan kuntekston. Tiutempa epoko estis vere turbulema. Preskaŭ ĉiu ago estis karakterizita kiel kontraŭŝtata. Esperantistoj ofte estis preteraj viktimoj de historiaj turbuladoj: "Esperanto estas unu el iloj de framasonismo servantaj por senpersonigo de la popoloj, por poioma paca konkero de tiuj kaj por ties subigo al la influo de la movada centro, kiu troviĝas en la manoj de framasonismaj gvidantoj." Situacio ŝanĝiĝis tro rapide. La plej konkreta estas ekzemplo de Tolstoj. Li estis iumomente estimata rusa verkisto kaj nelonge post tio li fariĝis ŝtata malamiko. Kion tiam en cara Rusia povas atendi juddevena polo kun kosmopolitaj ideoj aŭ organizanto de iu kongreso de stranga societo?

En tiuj turbulemaj tempoj ankaŭ rusa Esperantomovado ne povis esti unuigita. Bronŝtejn brave skribis pri enmovadaj konfliktoj: personaj (pri tio je la fino), regionaj (precipe pri konfliktoj inter Moskvanoj kaj Petroburganoj) aŭ internaciaj (konflikto inter poloj kaj rusoj, pri kiaj estis konsciaj Zamenhof kaj Postnikov). En la romano ni povas legi pri multaj diversaj individuaj vizioj pri evoluo de la Internacia lingvo. Ni ankaŭ legas pri politikaj celoj de kelkaj individuoj kaj grupoj en la movado. Por esperantistoj la plej interesa parto de la romano estas dialogoj inter kapitano Postnikov kaj Lazaro Ludoviko Zamenhof, gviditaj en la intima atmosfero de ŝipo Washington. El tiuj dialogoj ni ekscias multajn faktojn el la vivoj de tiuj du interesaj personoj. Ni denove legas pri kompleksa rilatoj inter Zamenhof kaj lia patro, pri lia ideo de homaranismo aŭ hilelismo, pri malfacilaj vivkondiĉoj je la komenco de lia kuracista kariero kaŭzitaj de lia "suspektinda reputacio" kiel judo. Do, ni denove ekkonas la iomete romantikan flankon de la personeco de nia Majstro. Sed, tiu romantikulo estas samtempe decida, kiam li parolas pri idistoj, netuŝebleco de Fundamento aŭ pacifismo. Aliflanke, Postnikov devenas de rusa familio kun longdaŭra milita tradicio, sed li estas konscia ke armeoj ne solvos tutmondajn problemojn. Revoluciaj ideoj kondukis lian fraton en Usonon kaj laŭ informoj de s-ro Ivo Boroveĉki ŝajnas ke ankaŭ Postnikov finiĝis en Siberio pro "kontraŭŝtata ago" (tion ni ne ekscias en la romano). Al mi estis precipe grava polemiko pri militismo kaj pacifismo kiun Posnikov konkuldis: "Kaj mi konkludu, estimata generalo, ke ni povas trankvile labori pri la militista Esperanto-vortaro. Sendube, ĝi estos bezonata." Pensoj de Postnikov pri ebla tolerema kaj prudenta regantaro maltrankviligis eĉ Zamenhof. Postnikov diris: "Venos regantoj, racie pensataj. Pli ruzaj ol la nuntempaj – ili devas esti ruzaj! Sed ĉu toleremaj? Mi opinias, ke toleremo egalas malforton. Kaj malforta reganto ne longe tenos la regon."

Al legantoj neesperantistoj (kaj verŝajne al multaj esperantistoj) la plej interesaj estos salonaj intrigoj, klaĉado, ĵaluzoj, arestoj, juĝprocesoj, spionoj kaj Esperanto kiel iomete mistera afero. Do, tiuj estas elementoj por verki bonan romanon. El vidpunkto de kroato al mi estas interesa la tiutempa politka kaj socia situacio en Rusio. Afero de belarusa agrikultura magnato Giljeviĉ estas simila al multaj aferoj pri kiuj kroatoj legas ĉiutage en gazetoj. En la nuna Kroatio kaj la tiama cara Rusio vi devas koni administracian lingvon kaj scii kiel regule titoligi ŝtatan funkciulon (kroate: estimata ministro, malnovruse: via moŝto). Kiam vi finfine akiras la okazon paroli kun ŝtata funkciulo, li ne scias pri kio vi parolas kaj li ofte estas, malgraŭ tio, la nura persono kiu povas solvi vian problemon. Kiam li ne povas aŭ ne deziras solvi vian problemon, li povas tion kvalifiki kiel komploto de superuloj. Bronŝtejn ankaŭ aldonas pensojn pri situacio de eksterlandanoj en Rusio. Estas notinde ke prezentado de sociaj realaĵoj en la kroata literaturo ekondukis aŭtorojn sub influon de rusaj verkistoj (kiel Eugen Kumičić kaj Ante Kovačić). Ili estas membroj de Kroata justecpartio (HSP) kiu tiam estis liberala kaj iomete anarkiisma partio, kies simpatiantoj estis junaj studentoj kiuj multe legis kaj tradukis rusajn verkojn. (Mi komprenas ke, el nuna perspektivo, tio ŝajnas nekredebla afero). Rusaj verkistoj estis kaj estas legataj de kroataj legantoj.

Laŭ mia opinio Bronŝtejn povus esti interesa al kroataj legantoj. Mi notis nur kelkajn interesajn faktojn kaj vi ekscios pli multe legonte la libron.

Kaj, je la fino unu praktika konsilo al vi, karaj, estontaj legantoj de la romano: Ne rifuzu esperantistinon - ĉar reston de via vivo vi povus pasigi en Siberio. (Sapienti sat!)

Domagoj Vidović

Dek tagoj de kapitano Postnikov

En la jaro 1910 komenciĝis la provo organizi tutruslandan esperantistan asocion. Ĉi tiu historia romano rekonstruas por ni tiujn epokon kaj provon. La libro havas albuman karakteron: intermiksitaj estas tondaĵoj el periodaĵoj, historiaj notoj, rakonto. Pro tio, la legado ne estas vere glata.

Ĉefa fadeno en la romano estas la spertoj de Kapitano Postnikov, kiu strebas organizi tutlandan asocio, sed kiun kontraŭas senĉesa interkon,iktado de la Esperanto-grupoj en Peterburgo kaj Moskvo. En Peterburgo Postnikov opiniiĝas heroo; en Moskvo, lin oni rigardas kiel per"dulon. Ankaŭ lin spionas la rusa registaro, kiu emas opinii Esperanton fremda komploto pereigi la regsistemon de la Caro. Fine, lin kondamnas kaj enkarcerigas la registaro kiel politikan per"dulon. Ĉu prave, ĉu malprave? Tion ni ne scias. Unu el la ĉefprojektoj de Postnikov estas fondi Universalan Ligon, unuiĝon de ĉiuj nacioj — do ja politika ago.

Mikaeolo Bronŝtejn pretendas ke la romano baziĝas sur historiaj eventoj, kvankam ne ĉiuj rolantoj kaj dokumentoj en la romano estas historie aŭtentikaj. Lia maniero prezenti la historion estas iomete konfuza, laŭ mia opinio.

La glubindo estas malfortika; kelkaj folioj elfalis dum mia legado.

Donald Broadribb

La historia romano "Dek tagoj de kapitano Postnikov" de Mikaelo Bronŝtejn pri eventoj en Rusia Esperantujo antaŭ cento da jaroj estas unika fenomeno en nia literaturo. Sub la plumo de la talenta verkisto revivas konataj Movadaj figuroj, inkluzive Ludovikon Zamenhof. Ili agas, vigle dialogas kaj malkovras al ni malklaraĵojn en nia historio. La aŭtoro tre bone konas la epokon: la homojn, la morojn, la realaĵojn, la gazetaron de tiu periodo kaj lerte enplektas ilin en sian rakontadon. Li bone posedas tiaman lingvaĵon. Ĉio ĉi kreas efekton de ĉeesto. Se aldoni, ke la romano havas sufiĉe streĉan, eĉ detektivan, intrigon, rezultas bonkvalita kaj fascina romano.

Boris Kolker (Usono)

Dek tagoj de kapitano Postnikov


marto 2015
Kiam la aŭtoro vizitis Esperantokring Oost-Veluwe, ni aĉetis la libron de li. Iel ĝi perdiĝis inter tiuj de unu el la anoj, pro kio nur ĉi-jare mi povis legi ĝin, la lastajn ĉapitrojn eĉ kiel mia unua Esperanto-sumoo, kies la organzianto, HORI Jasuo, konsilis al mi, elketi pli facilan libron.
Mi ne trovas ĝin malfacila, eble pro tio ke en 2011 mi spektis en la UK en Kopenhago la teatraĵojn pri tiuj dektaga surŝipa vojaĝo al la UK en Usono, aŭgusto 1910-a. Jam konante la "rakontlinion" mi trovis la intermetitajn citaĵojn el gazetoj, magazenoj kaj leteroj tre interesaj. Ankaŭ pro tio ke ĉiuj el la priskribitaj dek tagoj rakontas ne nur pri (imagita sed tute ebla) konversacio inter D-ro Zamenhof kaj kapitano Postnikov sed ankaŭ pri pli fruaj kaj postaj okazaĵoj en la sank-petrograda kaj moskva Esperantogrupoj.
Kapitano Aleksandr Postnikov estis tre aktiva esperantisto en Sankt-Peterburgo; li fondis la Ruslandan Esperanto-Ligon, okazigis la unuan Ruslandan Kongreson en decembro 1909-a, pagis deficitojn de la revuo Ruslanda EsperantIsto el sia propra poŝo, prelegis kaj entusiasmigis homojn pri Esperanto. La Moskvaj Esperantistoj konsideris lin aroganta, aŭtoritata kaj restis ekster tiu Ligo.
Tion priskribas konversacioj de moskvaj klubanoj, kunvenoj en Sant-Peterburgo, la Ruslandan Kongreson, la interesiĝon pri la kapitano de la ŝtata sekreta servo. Fariĝas pli kaj pli klare ke la tute sinceraj ideoj de la kapitano pri Universala Ligo kiu progresigu pacon per konsiloj al ŝtatestroj, kaŭzas malfidemon kontraŭ li.
Baldaŭ post sia reveno el Usono la kapitano estis arestita kaj en okazis proceso en la Sankt-Peterburga Milit-distrikta juĝejo. La verdikto estis ke li kiel spiono transdonis sektretajn paperojn al diverlandaj spionoj. Sekvis puno de 8-jara bagnado, perdo de liaj rangoj, ordenoj, posedaĵoj.
Ĉefine de la libro estas artikolo de Anatolo Sidorov pri la vivo de la kapitano kaj informoj de Mikaelo Bronŝtejn pri li kaj aliaj tiutempaj esperantistoj. Ok paĝoj da fotoj kompletigas la tuton.

Anneke Schouten-Buijs

Neperfortita historio

Verki historian romanon estas tute aparta stilekzerco. La leganto avidas je nerefuteblaj faktoj kaj volas samtempe lerni pri personoj kaj epoko kaj plezuriĝi per enmergiĝo en iaman etoson. La verkisto emas fantazii pri neokazintaj renkontoj kaj neregistritaj dialogoj. Alexandre Dumas; kiu abunde provizis tiun ĝenron en la franca, iam diris: Oni rajtas perforti Historion, kondiĉe ke oni naskigu belan infanon.

Mikaelo Bronŝtein naskis originalan romanon pro tio, sed ne nur. Laŭ mia kono apenaŭ ekzistas historiaj romanoj en nia literaturo, aparte kiam temas pri nia propra historio, kiu longas oficiale nur cent dudek jarojn.

La titolo ja anoncas pri kio temas: kapitano Aleksandr Alekseeviĉ Postnikov (1880-1925), grava petersburga pioniro, kaj ĉirkaŭ li, la rusa esperantistaro, la tutaj rusa kaj esperantista socioj kaj la rilatoj inter la mikro- kaj makrosocioj .

Je la komenco de la legado, mi surpriziĝis kaj eĉ iomete misorientiĝis pro la formo mem de la verko. Ĝi konsistas el kunmeto de multaj eroj, laŭ ordo kiu unuavide ne montras la internan logikon. Preskaŭ ĉiu peco portas indikon pri fonto, loko kaj dato, tiel ke oni povus kontroli la verecon de la informoj. Sufiĉe ofte la dokumentoj estas en la rusa, sed kelkfoje ankaŭ en la angla, la germana aŭ la franca. Tiam la teksto aperas sur duonpaĝa kolumno, kun la esperanta traduko apuda.

Kaj kial do dek tagoj? Ĉar Kapitano Postnikov veturis per la ŝipo "George Washington", en aŭgusto 1910 por partopreni la 6an "Internacian" Kongreson de Esperanto en Waŝingtono, Usono. Li renkontis dum la transoceaniĝo aliajn esperantistojn, inter kiuj "la Majstro". Tiel la aŭtoro enlasas la propran imagpovon por krei la dialogojn kiuj verŝajne povus okazi inter la ĉefaj rolantoj. Tie mi trovis la plej profundan parton de la romano. Postnikov kaj Zamenhof interŝanĝas ideojn pri esperanto, ĝiaj esenco kaj estonteco. Estas fakto, ke la penso de Zamenhof ĝis nun ne estis ankoraŭ sufiĉe esplorata. La interparolo, kvankam fikcia, reeĥas la tiamajn zorgojn kaj demandojn de la iniciatinto kaj de liaj unuaj kunagantoj. En la naŭa tago de la libro, legeblas aludo al la "Esperantista civito". Mi ne scias ĉu Zamenhof fakte uzis tiun esprimon, sed ĝi kongruas kun liaj ideoj kaj kvankam ĝi aspektas avangarda en la romano, ĝi fariĝis nun tute aktuala.

Kunfliki tiom multe da diversaj pecoj por pentri la okazaĵojn kun kialoj kaj sekvoj estas mirinda arto, kiu postulas ankaŭ de la leganto ioman lertecon por salti de anonco al raporto, de poemo al letero, de citaĵo al reklamaĵo, kunmetitaj sen kronologia ordo. La tuto aspektas kiel puzlo: ju pli vi antaŭeniras en la legado, des pli vi kapablas trovi signifon al la jam legataj elementoj, ĝis kiam la lasta peco akre prilumos la preludon.

Sufiĉe facile oni apartigas kio estas historie nekontestebla atesto kaj kio estas "brodaĵo" de la verkisto. Tamen foje envenas dubeto, ekzemple la raportoj kiujn la junaj malriĉaj esperantistoj sendas, preskaŭ kontraŭvole, al la ŝtata sekreta polico en Petersburgo. Ĉu vere la aŭtoro havis antaŭ la okuloj tian skribaĵon? Eble ĝuste la pinto de la arta atingo estas permesi tiun dubon.

Mi plendos nur pri du malpli gravaj detaloj. Ĉe la kovrilo, sur bluaj ondoj de la Atlantika oceano, la litero g de la vorto "tagoj" tro similas al c, tial la signifo ne klaras. Alia ĝeno estas la malforteco de la glubindaĵo kompare kun la dikeco de la libro, jes ja 332-paĝa. Post legado kaj relegado la ŝatataj paĝoj disfalas kvazaŭ aŭtunaj tilieroj. Bonŝance la preskoboldoj pigris, tamen ne komplete forpromenis el la posta tago. Jes, kiel profesia komercisto, Mikaelo Bronŝtejn ofertas, post la deka tago, kroman senpagan tagon, kun tre interesaj aldonoj, inter kiuj artikolo de Anatolo Sidorov pri biografiaj donitaĵoj deAleksandro Postnikov. Aldone sekvas notoj de la aŭtoro, kiu tre (tro) honeste rakontas pri sia verkista tasko. Suplemente aperas rangtabelo pri la rusa hierarkio, ĉu administra, militista, marista kaj eĉ eklezia. Kia utila informfonto por pli detale kompreni la rusan socion!

Nu, mi ne volonte lasis la verkon, alveninte ĉe la lasta paĝo. Mi certas, ke Aleksandro Postnikov meritis tiun kolosan esploron. Ie1 mi enamiĝis al tiu brava kaj ĉarma kapitano. Mi certas ke la verko akiros famon kiel literatura pioniraĵo kaj montros vojon al niaj ontaj esperantistaj "Alexandre Dumas".

Marie-France Conde Rey

Dek tagoj de kapitano Postnikov


Novembro 2016
Nova romano de M.Bronshtejn, fama verkisto de Esperanta literature en nia lando kaj eksterlande, estas dediĉita al agoj en Ruslando en 1910 jaro (pli ol 100 jaroj antaŭe).
Ĉefa hero de romano estas rimarkebla sentimema homo - oficero Aleksandr Postnikov. Li senlace propagandas internacian lingvon Esperanto, organizis kaj sukcese gvidis la Unuan Ruslandan kongreson de esperantistoj.
Al mi plaĉas, ke la aŭtoro de la libro tiel reale, vigle kaj proksime priskribas realan vivon de esperantistoj en 1910 jaro - iliaj venkoj kaj malvenkoj, ĝojoj kaj malfeliĉoj kaj eĉ amon de herooj.
Plej ĉefe certe estas atentita interparolado ĉiutaga inter ĉefa hero A. Postnikov kaj nia Majstro L.Zamenhof, el kiuj ni eksciis pri malfacilaĵoj kiuj restis sur fojo de kreinto, pri lia baza idea kaj ideo, kiu aperis pli poste en 1905 jaro…
Legu mem - estas tre interese!!!

Direktoro

Dek tagoj de kapitano Postnikov


Novembro 2017
Mi finlegis Dek tagoj de kapitano Postnikov. Ĝi estas romano surbaze de rusaj novaĵoj aperintaj en gazetoj. Kaj ne temas nur pri la historio de la rusa esperanta movado. Mi dankas la verkiston de tiu libro Mikaelo Bronŝtejn: la historio de nia movado estas grava! Kaj ni ne sufiĉe traktas tiun kampon de nia komuna movada vivo.
Konklude: mi rekomendas la legadon, kvankam mi ne estas ruso. La plej interesaj partoj laŭ mi estas tiuj dek tagoj de la kapitano kun Zamenhof sur la ŝipo "George Washington" vojaĝante al Usono por partopreni la UKon en 1910. La diskutoj inter tiuj du homoj en tiu romano vekas multajn interesajn ideojn ankaŭ por ni nuntempe.

Telemo (Francio)

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.