La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ni dancu en la rondo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ĉarmaj kantoj por infanoj

Kantojn por infanoj karakterizas verŝajne la samaj ecoj ĉie en la mondo: la melodio estas relative simpla, la ritmo danc-instiga, kaj koncerne la tekston, ĝia sonkvalito gravas pli ol la enhavo. Ne mirindas ke ankaŭ la kantoj de „Ni dancu en la rondo” respondas tiujn ĉi antaŭkondiĉojn. La temoj estas same universalaj: pri kverelo, puno, reamikiĝo („Vergon ĵetis mi, Ĉe mi Bitu”'), pri muzikiloj („La vendejo de sinjor' André”), amkantoj („Bufo Kururu”'; „Al Tororo”', „Dronis la boato”, Sur ĉi strato„); ankaŭ militista kanto („Marŝu soldato”) kaj preĝeto („Ho fratineto”) ne mankas. Konata melodio en Flandrio kaj Nederlando estas tiu de la kanto „La bela Rozo junulin”, kvankam la teksto estas tute malsama ­ ĉu eble temas pri internacia/universala melodio?

Tio pruvas ke ankaŭ la muziko respondas la tipajn porinfanajn ecojn. Sian propran karakteron la kantoj de tiu ĉi disko tamen ankaŭ kunportas, fojfoje la muziko estas vigla, foje iom trena ­ laŭ brazila stilo. Iom ĝena tamen estas la tro stereotipa aŭtomata akompanado helpe de modernaj teknikaĵoj, ne muzikiloj sed sonsinteziloj.

La tekstlibreto estas bele prizorgita kun desegnaĵetoj en la fono de la tekstoj kaj indikoj pri la akompanaj agordoj. Konklude ni povas prijuĝi la KD-on jene: kompakta disko kun kantoj por infanoj ĝis, ni diru, sesjaraĝaj. Ĝia nivelo estas komparebla al tiu de samspecaj nacilingvaj (almenaŭ flandraj/nederlandaj) kasedoj aŭ diskoj. Ĝi do estas riĉigo de la stoko de porinfanaj lingvaj amuziloj.

Guido Van Damme

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.