La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kvin kverkoj kaj la sekvo bitlibro azw3

  • Verkinto: Christian Declerck
  • Ilustrinto: Félix Vallotton
  • Speco: bitlibro, originala verko, romano, Stafeto, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €12.00
  • Aliaj formoj/eldonoj: nova libro €20.00, ePub €12.00, PDF €12.00
  • Priskribo: La aŭtoro mem skribas en sia enkonduko: „Mi nomas ĉi libron romano, sciante ke ĝi ne estas pure aŭ tute tio. Verki veran romanon kiel verkisto-rakontanto, kiom agrable tio ŝajnas al mi. Jes. Sed evidentas ke tion mi ne kapablas: mi miksis en mia fabulo tro da fremdaj elementoj: citaĵojn, listojn, dokumentojn, ideojn, longajn deviojn kaj ekzemplojn, biografiajn donitaĵojn. Nepras alinomi mian verkon. Ĉu dokumenta romano?”
  • Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Kindle8 elŝuti, PDF elŝuti
  • Stafeto n-ro: 42
  • Recenzo:
  • Pritakso: 5/6 Aldoni mian pritakson
    ★★★★★☆ Mi admiras la vortkreemon de Declerck. Vidu kiel li priskribas kiel oni nuntempe manipulas poŝtelefonon: „la kares-telefono, kiun oni prifingras ektuŝante la etan ekranon, rulume, ŝovume, pinĉume aŭ malpinĉume”. (Paul Peeraerts)
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Pentri majestan solulon

Declerck, konata kiel aparte klera aŭtoro, elektis titolon aludan al esearo de Waringhien, 1887 kaj la sekvo. Li tiarimede signas verkon iugrade esean. Tamen ĝi similas al liaj romanoj. Li invitas la leganton ĉe la skribotablon kaj demandas, kiel verkus vi la tekston, se vi alfrontus la defion romanforme biografii amikon vian? Imagu, ke la erudicion, energion kaj rezolutecon de tiu via amiko vi admiris sen, tamen, kunflui kun liaj starpunktoj pri la lingvo kaj pri kristanismo. Post lia forpaso vi trovas lin maljuste neglektata de la gazetaro kaj de la historiistoj (ni povus aldoni: ankaŭ de vikipediistoj – la vikipedia artikolo pri li diras malmulton). Kion vi farus por emfaze meti lin sur la ekranon de la hodiaŭa publiko?

La tradicia recepto por krei rakonton estas elstarigi ian surprizon. Tiucele necesas elemento ordorompa. Sed la vivo de Kamiel Vanhulle (1925-2016), kiu subskribis per la plumnomo Manuel Halvelik, ne enhavis ordoromponojn: lia tuta vivo estis ordorompopo. Surtabligante tiajn vortojn, mi gestas (tamen miastile, obee al la Fundamento) al lia lingvo-refaremo. Lia refaremo, diference de la kutimaj reformemoj, proponis treege malFundamentajn lingvetojn, satelitajn al Esperanto. Inter liaj inventaĵoj pleje konatiĝis Arkaika Esperanto / Arcaicam Esperantom, kiu provis amplekse dismeti praideon de Kalocsay; sed li, krome, proponis ankaŭ dialekton Popido, slangon Gavaro, kaj ambician fakan idiomon Normlingva Esperanto.

Iniciatinte korespondon kun mi (ĉu ekde 1969?), Halvelik konigis al mi la ambiciojn pri siaj kreaĵoj: ke lia Universala Skribo konkurence gajnu la statuson de la plej ofte uzata latinlitera transskribsistemo por ĉiuj lingvoj, kaj ke same la Normlingva Esperanto akceptiĝu ĉie, ne nur en Esperantujo, kiel la baza referenca faka terminaro. Mi tiam ravite spektis, ne nur ĉe li, la kolportadon de solvegoj. Por mi li viciĝis apud alia solvego-proponema korespondamiko mia – aŭstraliano (kies identecon sendube perdetektivos leganto vere scivolema). Tamen ĝis mi legis la romanon de Declerck, mi ja ne divenis, ke Halvelik, simile al tiu mia plumamiko, interplektis proprajn sciencajn teoriojn kun propra ekzegezo de la Biblio.

Kiu kolportas solv-egon, tiu riskas sol-vegi. Al Halvelik ne prosperis trovi adeptojn. Sian produktaĵaron, precipe la terminologian, li fajlis ĝis la grado de perfekteco, kiun nur lia senlaco kapablis atingi. Por la iam konscionta publiko li senpage disponigis sur la reto anglalingvan prezenton de sia terminologia sistemo 1. La psiko de Halvelik estis io majesta – kiel kverko. Eble, tio inspiris la penson „kvin kverkoj” kernan al la intrigo de Declerck.

Kiamaniere do vesti per rakonta formo vivon, en kiu mankis tiaj ordorompaj elementoj? Declerck prezentas al ni solvon – kaj ne solvegon. Li suplementas la fundamentan vivon de Halvelik per la satelitaj kromidiomoj de aliaj vivoj, grandparte fikciaj. Tiujn satelitojn Declerck uzas kiel prezentejon por alia romanista defio – kiamaniere romano en lingvo paca forigu la pornografian perfortemon el siaj portretoj de nudaj korpoj kaj de amorado kaj tamen rilatu al kredindaj roluloj? Kvin kverkoj nin trempas en la sekvon, en la sekvadon de la sufiĉe inĝeniaj fadenoj tiel en la halvelika fundamento, kiel en la deklerkaj suplementoj. Kiu ne sciis, ke Halvelik vortludas per unu el la formoj de la flandra vorto por „duono”, tiu ion gravan lernos de la nomludoj de Declerck. Mi jam malkaŝis pli ol recenzanto devus. Halvelik estis majesta veganto. Noble li eltenis la memelektitan soliron. Declerck estas korifeo. Konatiĝu mem kun la sekvo.

Probal Dasgupta

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.