La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Afero de espero
Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko


2008/01, p. 21

Kvankam esperantistoj frue troviĝis en Afriko, jam en la 1890aj jaroj kaj la komenco de la dudeka jarcento, preskaŭ senescepte ili estis eŭropanoj, deĵorantaj serve al la koloniemaj ŝtatoj eŭropaj. Ili nelonge restis, kutime nur kelkajn jarojn, tiel ke la nombro de esperantistoj ne pliiĝis, kaj preskaŭ neniuj indiĝenoj ekkonis Esperanton.

La politika mapo de Afriko ŝanĝiĝis plurfoje dum la sekvantaj cent jaroj, kaj socia stabileco malofte, kaj kelkfoje nur efemere, okazis en la plejparto de la kontinento. Granda parto de tiu senstabileco ŝuldiĝas al la agado de la koloniantoj/koloniintoj, kiuj ne ĉiam opiniis la farton de la afrikaj landoj ĉefcelenda.

Apud granda nombro da etnaj lingvoj estis uzataj pluraj eŭropaj lingvoj: ĉefe la franca, angla kaj germana. Provoj interkomunikigi la landojn estis malmultaj kaj apenaŭ tuŝis la indiĝenajn kulturojn.

Ŝajnas, ke la malmultaj eŭropaj esperantistoj en la afrikaj landoj ne penis, aŭ almenaŭ ne sukcesis, interesi indiĝenojn pri Esperanto. Ili plurfoje provis fondi societojn esperantajn kaj eldoni gazetojn, sed preskaŭ ĉiam ne daŭrajn.

Kiel Esperanto povus utili en Afriko? Laŭteorie, simile kiel en Eŭropo. Sed eŭropanoj, eŭropece pensante, ĝis nun apenaŭ sukcesis aplikigi tiujn utilojn en Afriko, inter la indiĝenoj. Se indiĝena esperanta movado estus komenciĝinta en Afriko, eble tiuj afrikanoj mem trovus proprajn utilojn por Esperanto.

La libro recenzata baziĝas sur la dua parto de disertacio, finpreparita en 1999. Ĝi prezentas informojn, laŭ afrikaj landoj, kronologie aranĝitajn, pri la esperanta movado en ĉiu afrika lando, por kiu priesperantaj detaloj troveblas. Ĝi ne estas, do, facila legaĵo. Efektive, ĝi estas tre klera informilo pri nomoj, datoj kaj ĉefaj eventoj. Granda nombro da fotoj montras al ni multajn el la koncernatoj. Tamen ĝi ne estas nur amaso da datoj kaj nomoj. Ankaŭ kritikoj pri la afrikcela agado de eŭropaj esperantistoj helpas kompreni la eventojn, same kiel ankaŭ la fiaskojn. Mi resumis la esencon de tiuj kritikoj en la kvin komencaj alineoj de ĉi tiu recenzo.

La sento ricevita de la leginto, kiam tiu fermas la libron, estas pesimisma. Mi ne kredas, ke la verkinto celis tion, nur ke tiel efikas la ekzameno de la ĝis-1999a afrika poresperanta strebado.

Por historiistoj, kaj por personoj, dezirantaj scii pri la multaj, siatempe tre reklamataj, provoj disvastigi Esperanton en Afriko, la libro estas valora. Mankas indekso, tiel ke difinitajn nomojn kaj eventojn oni malfacile trovas, sen zorge trakribri la enhavon de la verko.

Donald Broadribb

Afero de afrika Esperanto-studo

La eble unua scienca studo pri Esperanto en Afriko estas iel miksaĵo. En sia unua parto, pri la tempo ĝis ĉ. 1960, la libro certe estas pli leksikono ol legaĵo. Laŭlande la aŭtorino prezentas ofte nur sufiĉe bazajn informojn, ankaŭ tabelojn, pri „La unuaj paŝoj de Esperanto en Afriko“. Poste du grandaj ĉapitroj kunigas la epokojn 1960-1980 kaj 1980-poste, kaj fine aldoniĝas ĉapitro pri la afrikaj kongresoj (ekde 1990).
Goes ofte pli priskribas ol komentas, tamen bone eblas sekvi la plej multajn temojn. Sed ankaŭ kun ŝia gvidado malfacilas kompreni la ganaan-togolandan (gbegloan?) konflikton (p. 66ss). La „Postkonsideroj“ bedaŭrinde rilatas nur al tiu lasta afrikkongresa ĉapitro, dum mankas enhav-rilata enkonduko, kun esplorogvidaj demandoj, kaj precipe fina resumo. Pro la diverseco de temoj tio tamen estus malfacila tasko.
Kalle Kniivilä en Libera Folio kritikis ke la verko prezentas nur la staton de 1998, tamen ja estas kutime ke historiografio rezignas pri la plej aktualaj lastaj jaroj – kies sekvoj ankoraŭ ne estas takseblaj. Goes evidente foje pliaktualigis (ankaŭ rilate literaturon), foje ne (p. 72, pri okazigo de UK 2002). 
La fontindikojn ŝi metis enkrampe en la tekston, malgraŭ tio ŝi uzas ankaŭ piednotojn, kiujn ŝi foje misuzas por krominformoj kiuj estu en la normala teksto.
Sed la recenzanto venas el malsama universitata fako, kaj eble ne tute bone povas prijuĝi diplomverkon el la fako „Afrikaj lingvoj kaj kulturoj“ (universitato de Gent, Belgio). La aŭtorino pretigis ĝin en majo 1999 por siaj licenciaj studoj, sub la titolo “La E-movado en Afriko – kun speciala atento pri Tanzanio kaj Togolando”. Ne temas pri simpla traduko: Goes priskribas antaŭparole ke ŝi utiligis nur parton de sia diplomverko kaj adaptis ĝin lingve kaj enhave al la bezonoj de Esperanto-lingvaj legantoj. Danke al instigo de Renato Corsetti kaj Osmo Buller, la aŭtorino pliriĉigis la Esperanto-historiografion sur tereno multe priparolata, sed apenaŭ pristudita.

Ziko van Dijk

Donaci la reton


2007. №10 (156)
Verdire la nigra kontinento, el vidpunkto de evoluo de Esperanto, por la eŭropanoj ĉiam estis “blanka makulo” t.e. “terra incognita”. La makulon forviŝis Heidi Goes per sia konciza libreto. En la libro estas prezentitaj dekoj da afrikaj landoj en kiuj ĝermis Esperanto-movado. La sekan tekston bone kompletigas fotoj de la aktivuloj kaj titolpaĝoj de la unuaj Esperanto-periodaĵoj.

Trafoliumante paĝojn de La Esperantisto, ni trovas la unuan mencion pri la unua esperantisto en Afriko. En La Esperantisto (1890, №11, pĝ. 55) en la rubriko Respondoj al la amikoj ni legas:

Al s-ro C. en Cape-Town (Suda Afriko). Per poŝta karto mi siatempe respondis al Vi je Via letero, sed post kelka tempo la poŝto redonis al mi la karton kun la surskribo, ke por Via lando poŝtaj kartoj ne estas akceptataj. Tiam mi sendis al Vi jam leteron kovritan kaj mi petas Vin sciigi min, ĉu Vi ĝin ricevis.
Bedaŭrinde, ni ne scias kiu li/ŝi estis. En la sama fonto estas ankoraŭ unu-du mencioj pri afrikaj esperantistoj. Kvankam La Esperantisto ne estis sur la labortablo de Heidi Goes, ŝi faris grandegan laboron; ŝi, mi dirus, verkis “Koncizan Enciklopedion de la Esperanto-movado en Afriko”!

La verko prezentas informojn ekde la izolitaj esperantistoj ĝis la Afrikaj Esperanto-Kongresoj. Afriko postiras laŭ itinero kiun trairis eŭropaj esperantistoj antaŭ 80 jaroj. Tiam la eŭropanojn neniu helpis. Hodiaŭ ni povas helpi niajn samideanojn en Afriko. Kiel? Sufiĉas okazigi UK en iu el la afrikaj landoj. Ja ĉiuj scias, ke UK-oj plivigligas Esperanto-movadon en la kongres-lando. Ekzemple kiam UK en 1986 okazis en Pekino, en 1987 (en la jubilea jaro) 500 mil ĉinaj lernantoj ekstudis Esperanton! Tian eksplodan efikon ni ne havos en Afriko, sed se 500 aktivaj esperantistoj venos al la afrikaj Esperanto-vicoj, ni povus taksi la rezulton bela kaj kontentiga.

Estas konata proverbo: “Se vi volas helpi solulon, donacu fiŝon; se vi volas helpi al la tuta vilaĝo, donacu fiŝkaptan reton”. Ni devas donaci la reton.

Anatolij Sidorov

Afero de espero

Publikigita ĉe
Horizon.taal 227, sept-okt 2007
Jen la titolo de dokumenta verko kiu kreskis el poruniversitata disertacio. Bonega afero, ĉar tro multaj bonaj disertacioj, tezoj k.s. kiuj neniam eldoniĝas, sed baldaŭ poste ekkuŝas sub la sekvajaraj tezoj...

Kaj nun pri la enhavo mem: la Esperanto-movado en Afriko: tro nekonata parto de Esperantujo por multaj Eŭropanoj kaj en la ceteraj kontinentoj. Temas, kiel la dorso de la libro prave diras, pri pionira studo.

La unua ĉapitro de la libro detale priskribas por ĉiu lando la unuajn paŝojn al esperantiĝo: kiu kiam okupiĝis pri Esperanto, kion organizis kaj kiujn UK-ojn partoprenis. Tiun ĉi parton oni ne provu legi de A ĝis B, por tio enestas tro da (al ni plejparte nekonataj)nomoj kaj sekaj faktoj, sed oni konsultu ĝin, laŭ lando de interesiĝo... kaj oni legu la konkludon.

La tri restantaj ĉapitroj formas la duan duonon de la libro kaj ili jes ja estas tre ĝuebla kaj interesa legaĵo. Temas sinsekve pri la "Evoluo de la movado inter 1960 kaj 1980", "Evoluo de la movado ekde 1980" kaj "La afrikaj kongresoj".

Ni konatiĝas kun la 'karavano de Amikeco', sub gvido de la pli konata Tibor Sekelj, la provoj de (precipe) eŭropanoj helpi la afrikan movadon, la diversaj ideologioj kaj strategioj kiuj ekzistis tiurilate kaj la sekvaj polemikoj.
En posta ĉapitro ni legas kiamaniere Hans Bakker laboras por Afriko ekde la 1980-aj jaroj kaj pri la Strategia Plano de UEA.

La lasta ĉapitro klarigas la strebadon de la movado en Afriko akiri la gastigon de Universalan Kongreson kaj donas superrigardon pri la (sukcesoj de) la Afrikaj Kongresoj.

La libro estas vere valora dokumento por ĉiu arkivo pri la Esperanto-movado, ĉar unika en sia traktado de Afriko. La lingvaĵo en la tuta libro estas senpeka; ĝin trafe ilustras fotoj kaj diversaj aliaj dokumentoj skanitaj. Unu manko kiun mi sentis tamen estas la kompleta malesto de ajna mapo de Afriko, kiu povus montri kie troviĝis la diversaj landoj kaj Esperanto-grupoj pri kiuj parolas la libro. Jen ideo por eventuala reeldono, aŭ eble aldono, ĉar ja ne ĉiuj legantoj scias ekzakte kie troviĝas la pli ol 35 landoj menciitaj en la libro.

Lode Van de Velde

Afero de espero


Novembro 2014
En tiu interesa eta libro mi malkovris, ke dulingva Esperanto-revuo jam aperis en Alĝerio en 1905: La Alĝeria Stelo, Petite (tiel) Organe de propagande de l'Afrique du nord. Dum la epoko de kolonialismo, Esperanto ja ekzistis en Afriko, ĉefe en norda Afriko, inkluzive de Egiptio, kaj en Sud-Afriko. Ĝi estis afero de oficiroj, Eŭropanoj, kiuj restis portempe sur tiu kontinento, kaj kiam ili revenis al Eŭropo, ne plu ekzistis grupeto, revuo. Grava persono estis Juan Régulo Pérez kiu gvidis Eo-kursojn en la universitato de La Laguna en Kanariaj Insuloj kaj kiel konate fondis la eldonejon Stafeto. Post la epoko de sendependiĝo, la intereso pri Afriko kreskis en Eŭropo, kaj ekzemple Tibor Sekelj organizis en 1962 la faman Karavano de Amikeco, kaj UEA, ĉefe TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), respondecis pri regiona agado en Afriko. Agis tiucele Renato Corsetti, Simo Milojević kaj Hans Bakker. Por la jubilea UK en 1987, 17 Afrikanoj estis invititaj de Hungara Esperanto-Asocio por kvin semajnoj en Budapeŝto "por raboti sian scion de la lingvo, sed ankaŭ lerni uzi la Cseh-metodon". Poste ili ĉeestis en Varsovio por UK kaj ankaŭ en Krakovo por IJK (Internacia Junulara Kongreso). De tiam ni scias, ke Esperanto pli kaj pli ekzistas en Afriko. Estas cititaj la nomoj de Gbeglo Koffi (sed ne lia "Institut Zamenhof" en Togolando), Simba Mramba el Tanzanio, Olivier Mazodze el Zimbawo, kaj pli frue Eugene Raveloson el Madagaskaro, kaj troviĝas paragrafoj pri la kvar unuaj Afrikaj kongresoj (fakte nur regionaj) en Togolando, Benino, Ganao kaj Tanzanio. Malgraŭ la granda deziro de esperantistaj Afrikanoj, ankoraŭ neniam UK okazis en Afriko.

Kompreneble, ne aperas indikoj pri la post 2007 aranĝoj, ekzemple la tutmonda konferenco de ILEI en Porto Novo (Benino) en 2008, kaj nenio pri la nuna agado de Mireille Grosjean en Afriko. Pli strange, ne estas elvokita la nomo de Jean Ribillard, meharista oficiro, kiu bele verkis pri saharaj oazoj en Vagado sub palmoj kaj Vivo kaj opinioj de Majstro M'Saud, trezoroj de nia literaturo; nur Edwin de Kock, kiu ne nur verkis poemojn, sed ankaŭ redaktis la revuon Afrika Esperantisto estas elvokita.

Anne

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.