La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La enigma trezoro
Romano en Esperanto por adoleskuloj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Nia porinfana literaturo bezonas ankoraŭ plenkreski


2018

Dimitrije Janiĉiĉ

Modesta trezoro por ĉiuaĝaj adoleskuloj

MODEST, Julian. La enigma trezoro – romano en Esperanto por adoleskuloj. Đurđevac: Dokumenta Esperanto-Centro, 2018.

            En la historio de Literaturo, verki “por adoleskuloj” ĉiam estis konsiderita facila tasko: ĝenerale estis sufiĉe selekti plej komunajn, ĉiesajn travivaĵojn (lernejaj problemoj, unuaj enamiĝoj, disputoj kun la gepatroj, ktp), iom plenigi ilin de kelkaj membiografiaj notoj, aldoni specialan fakton, tute fantasta kaj interesveka en la vivo de adoleskulo, kaj jen nova libro! Tiu ĉiam estis neerarema recepto de la beletra kuirarto!

            Tamen, tiel agi estas, hodiaŭ, kvazaŭ danci borde de abismo. Kiel dirite de la brazila kantisto Renato Russo, “estonto ne plu estas tia, kia ĝi estis antaŭe”: pro la teknologiaj revolucioj de la lastaj jardekoj, adoleski ne plu similas al tio, kio ĝi estis en la generacio de la aŭtoro(j). Adoleskantoj, ĝenerale, ne plu legas (almenaŭ memvole), kaj, ĉar ili interrete vivas en/per/laŭ/tra siaj poŝtelefonoj (estas eĉ kelkaj, kiuj neniam uzis “tradician” komputilon...) la ideo mem de tio, kio estus fantasta por ili, ne plu kunrespondas al tio pri kio ni pensadis antaŭ 30-jaroj...

            Ruze eskapi al tio estas unu el la plej gravaj meritoj de “La Enigma Trezoro”, ĵus lanĉita romano de la laborema esperanto-verkisto Julian Modest. Certe en la libro svarmas membiografiajn notojn: ne hazarde la ĉefrolulo nomiĝas Georgo – la tuta Esperantujo ja scias, ke la vera nomo de Julian Modest estas Georgi Mihalkov – tamen, tio ne fariĝas la centran punkton en la rakonto mem: tiu loko estas reverzata al serĉado de trezoro kaŝita, ne de nigrobarbaj piratoj, sed de homoj el la bulgara pasinteco, en insulo ne tro fora, sed jam en la maro; igas tiu rakonto interesveka por ĉiuj kiuj amas aventurajn romanojn.

            Ankaŭ la rakonto pri la komencanta amrilato de Georgo certe resonigos en ĉiuj ni personajn nostalgiojn, kiuj akompanataj de la memoraĵoj kaj kanzonoj de niaj propraj unuaj amoj, igos la romaneton eĉ pli interesa por jam adoltaj legantoj ol por veraj adoleskantoj, por kiuj tiuj aferoj ne havas (kaj verŝajne neniam havos) la saman signifon ol iam ili havis por tiuj, kiuj nun estas pli ol kvardekjaraj.

            En la sesdekkelkpaĝa romaneto de Modest, kiu ja preferas modestajn volumojn, Esperanto ja ludas interesan rolon, ne nur ĉar la precipa rolulo, kaj lia avo, estas ja esperantistoj, sed la aŭtoro, lerte kaj ruze, enŝovis iom kaŝe, diversajn referencojn al la esperanta kulturo, ne estas hazarde, ke oni mencias Tibor Sekelj, ke ili sidas en “seĝo sub pomarbo” – kiun memorigas nin pri la ĵus reeldonita de Julio Baghy “Sonĝe sub pomarbo”; same ne hazardas, ke, same kiel la famega poemo de nia pioniro Antoni Grabowski, la loka kulturdomo nomiĝu “Tagiĝo”. Krom tiuj, estas aliaj mencioj al faktoj, verkoj kaj personoj de la esperanta kulturo kiuj kaŝatas en la modest-a teksto, sed mi permesos al ebla legonto ilin malkovri per si mem. (Fakte, ĝuste tiaj referencoj igas tiun verketon vere rekomendebla por legado en kursoj por progresantoj de nia lingvo, kiam estas interese ekenkonduki ilin ankaŭ al nia kulturo).

            Fine, mi ne povas ne noti kelkajn preserarojn en la teksto (certe korektendaj, almenaŭ en la bitlibra eldono), kiuj certe estus facile evititaj se nia kara amiko, granda kaj aktivega batalanto de la esperanta kulturo, la provleganto Tomasz Chmielik jam estus rezigninta pri sia rifuzo uzi siajn tiom bezonatajn okulvitrojn. Sed oni ne priokupiĝu: tio neniel ne damaĝas la legadon, nek komprenadon de la teksto mem.

            Do, mi diras al iu ebla, nuna leganto: provu malkovri, vi mem, kiu estas la enigma trezoro en la nova libro de Modest, vi certe ĝuos tre agrablan legadon!

Fernando Pita (Rio-de-Ĵanejro, Brazilo)

La enigma trezoro de Julian Modest


Majo 2020
Mi finlegis La enigma trezoro verkita de Julian Modest. La konsisto de la romano (entute 15 ĉapitro) estas bela, lerta, ĉarma kaj admirinda, tiel ke mi absorbiĝis pli kaj pli. Roluloj estas adreskantoj dezirantaj fantaziaĵojn, ilia geavoj, divorcanta patro, patrino, instruistoj, najbaruloj k.a.
Enhavo estas abunda: Interlernanta amafero, amikeco, troa espero de patrino al sia filino, kiu tamen inklinas al divorcanta patro, aventuro por serĉi trezoron kaj ankaŭ pri esperanta lernado k.t.p. Konklude jena frazo estas rimarkinda. Tio certe estas ĝenerala vero.
"Ni devas konstante serĉi ion, strebadi al io, kredi je io, deziri trovi ion belan, ion neordinaran, kio faros nian vivon pli interesa kaj alloga. Jes tio estas la vivo!"

Samo (Japanio)

La enigma trezoro de Julian Modest


Januaro 2021
La enigma trezoro de Julian Modest estas sesdek-paĝa libro, do ĝi tre taŭgas por ĉi tiu kvindek-taga evento, ĉar vi povas fini ĝin legante nur 4 paĝojn tage. La lingvo estas simpla do ĝi tre taŭgas por komencantoj. De la unua ĉapitro estas menciita la ekzisto de trezoro sur insulo kaj ĝi donis al mi la impreson, ke ĝi estus aventura libro, sed la libro vere priskribas la vivojn de pluraj infanoj kaj iliaj familioj. La ago disvolviĝas tre trankvila ĝis la elnodiĝo kiu estas subite atingita. Mi tre ŝatis, ke la esperanta lingvo ĉeestas en la rakonto, ĉar la ĉefroluloj scias kaj parolas Esperanton. Mi rekomendas la libron al komencantoj, kiuj celas plibonigi sian Esperanto.

Marisol (Hispanio)

Meine Bewertung

Sterne
FEB-Code Kennwort (Kennwort vergessen)

Nicht mehr als 250 Zeichen. Für die Esperanto-Buchstaben ist die x-Schreibweise möglich. Falls sie einen Fehler gemacht haben, geben sie den Text erneut ein. Der alte wird automatisch gelöscht.