|
Pilgrimo
|
|
Klasike kaj aktuale |
Pasis jam kelkaj monatoj de kiam mi ricevis pakon kun kvar libroj por recenzo. Kiuj libroj? Temas pri reeldono jubilea (en 1991, en la belaspekta serio "Esperantaj Klasikaĵoj") de la frua verkaro de Julio Baghy (1891 - 1967): du poemaroj kaj du romanoj. La poemaroj Preter la vivo kaj Pilgrimo aperis respektive en 1923 kaj 1926; la romanoj, Viktimoj kaj Sur sanga tero, en 1925 kaj 1933. Endas mencii, ke ĉiuj kvar titoloj troveblas en la Baza Legolisto de la Originala Esperanta Literaturo, kompilita de William Auld kaj konsistanta el "nur" 22 poemaroj kaj 29 prozaj verkoj, kio signifas, ke la frua verkaro de Baghy preskaŭ egalas ok centonojn de la tuta listo. Krome, la librojn finas koncizaj (sed kompletaj) postparoloj de Vilmos Benczik.
Leginte ilin mi ne intencas esei nun pri Baghy. Interesiĝantoj turnu sin al priaj studoj. Mi menciu nun la koncernan ĉapitron en la valora sed nekonata aŭ ignorata Studoj pri la Esperanta Literaturo, de Benczik (eld. La Kritikanto, Japanujo, 1980), kaj la artikolon La lirikisto Julio Baghy, de Marjorie Boulton, ĝisdatigo kaj ampleksigo de artikolo por la nova Enciklopedio de Esperanto (revuo Iltis-Forumo, n-ro 1 de 1991). Anstataŭe mi prezentos lin al esperantistoj, kiuj konas eble nur lian nomon, sed liajn verkojn ne legis.
Unue mi citos el la malnova Enciklopedio de Esperanto, kiu jam en 1933 dediĉis al li pli ol unu paĝon: "La milito rompis lian [teatran, aktoran] karieron kaj ses jarojn li devis pasigi for de sia patrujo en rusa militkaptiteco." Ja ĉirkaŭ tiuj ses siberiaj jaroj orbitas tiu ĉi verko-kvaropo.
Nuntempa leganto malfacile entuziasmus pri la poemoj el Preter la vivo. La esperanta poezio ĝuste tiam lasis sian beban aĝon; intertempe ĝi infanis, knabis, adoleskis kaj kelkaj eĉ asertas, ke ĝi jam maturas. Tial agacas trovi rimo-krimojn (kiel ploro - koro - doloro) kaj, ho ve, adasismojn. Ĝenas ankaŭ la oscediga ritmo-tamburado, la manko de poezieco en pluraj poemoj. En pluraj, ĉar estus mensogo aserti, ke la tuta poemaro estas tia. Simple okazas, ke ĝi estas volumo enhave kaj teknike prepara al la pli ambicia kaj pli matura Pilgrimo. Jam en sia debuta verko Baghy atingas konsiderindajn altojn: tre konataj estas la poemoj "Siberia romanco" (Sur blinda voj' \ de l' neĝa kamp', \ kie vagadas lupoj,... \ kun kormalĝoj' \ per pena ramp' \ marŝas mizera trupo... \ La vestojn ŝiras frosta vent'... \ La korojn tordas larma sent'... \ Super la kapoj korvoj krias... \ la korvoj krias. [...]) kaj "Siberia lulkanto", kaj fakte multaj poemoj de Preter la vivo havas en nia literaturo la rolon de popolaj aŭ folkloraj versoj, kantoj kaj proverboj.
Ankaŭ en Pilgrimo embuskas legantojn iom da malpoezio ("Tri fratinoj"), da ploriga pocio ("Ivaĉjo"), da verdstelaĵoj ("Al venko!", "Nia lingvo") kaj da paliĝintaj poemoj amaj ("Lasta letero") - sed ja nur iom da! Efektive: tre diferencas ĉi tiu disde la antaŭa poemaro. Pluraj poemoj ("Legendo", "Ĉe samovaro") apartenas al la menciita folklor-kategorio, dum aliajn muzikigis kaj disportis, en niaj okdekaj kaj naŭdekaj jaroj, esperantaj ensembloj kiel Kajto ("Ran-kvarteto", "Dancanta ĉevalo"). Kiam temas pri politiko, ekzemple en "Tagiĝas...", pli bone estas atenti tion, kion Baghy atestis, ol kion li profetis; mi apenaŭ povas kompreni, ke lia laŭda "En Svislando" pretervidas la fakton, ke sian ekstermilitecon Svisujo simple aĉetis. Dek paĝoj da "Splitoj" prezentas al ni prozan poezion aŭ poezian prozon parencan al tiu de Ĝibran' Ĥalil' Ĝibran'. Interesaj estas la akuza "Antaŭ la tribunalo" kaj la dialoga, teatrebla, "Infanoj en la parko" (eble nun Baghy igus la infanojn paroli pri aidoso kaj heroino). Miaopinie ĝuste tiaj ĉi longaj dramaj poemoj kun pluraj roluloj plej sukcesas: "Poeto kaj muzo", "Patrino kaj filo" (La Vivo estu viv', ne nur ekzisto!) kaj, speciale, "Sklaviĝo" kaj "Liberiĝo", kie Baghy rekte sed bele eldiras sian filozofion: Scivolo estas nom' de tiu forto, \ per kiu la spirit' en homa sorto \ liberon perdas por fariĝi pupo. AŬ: Komuna sort' de l' homo kaj homaro: \ pilgrimi de altaro al altaro.
La romanojn mi trovas nete superaj al ambaŭ poemaroj. La esperanta roman-arto, kun malpli da idoj ol nia poezio, tamen atingis per kelkaj verkoj nivelon de adolteco. Asertas Benczik en unu el siaj postparoloj, ke nia originala literaturo povas fieri pri Viktimoj kaj Sur sanga tero. Prave. Kaj hontinde estas, ke kelkaj t.n. verkistoj kaj eldonistoj ne legis ilin antaŭ ol surmerkatigi siajn insulojn de revoj, kromosomojn, nigrajn magiojn, drivantajn animojn kaj toskanajn septembrojn.
Kultura analfabeto - jen kiel eblas nomi esperantiston, kiu ne legis ilin. Ekzemple min antaŭ aprilo de 1990. Sur sanga tero estas daŭrigo de Viktimoj, daŭrigo pli sukcesa kaj evoluinta el rakonta, roman-teknika vidpunkto. Kvankam oni povas legi ĉiun romanon aparte kaj sendepende, estas preferinde legi ambaŭ kiel unuan kaj duan partojn de unu sola verko: la efiko de ĉiu el la du romanoj obligas tiun de la alia. Ili temas pri la vivo de hungaraj, rusaj kaj alilandaj kaptitoj en Siberio dum la milito inter ruĝaj kaj blankaj esuanoj [anoj de la tiam Estonta Soveta Unio]. Grandparte temas pri romanigita membiografio; tamen ne eblas ekvacii, ke Julio Baghy egalas la rolulon Johano Bardy; mi pli emas pensi, ke Baghy dudividas aŭ tridividas sin en romanajn voĉojn, sed, ĉar pri la vivo kaj karaktero de la homo Baghy mi scias preskaŭ neniom, ekzemple pri liaj rilatoj kun virinoj, mi preferas ne diri mian opinion certa.
Krom la valoro de ambaŭ verkoj en nia originala literaturo, tre gravas ankaŭ ilia mesaĝo al la hodiaŭaj legantoj. La baraktoj de esuanoj carismaj kaj bolŝevismaj, kaj de fremdaj kaptitoj inter ili, ne estas sensignifaj por la nunaj esuanoj [anoj de Eks-Sovet-Unio]. Indas legi atente tiujn paĝojn por kompreni pli bone la iamajn kaj la aktualajn eventojn. Kaj eble do el inter la nia-epokaj esuanoj nova verkisto prezentos nove la temojn, kiujn Baghy priverkis siatempe, proponante do daŭrigon de kaj respondon al la verkaro de nia idealisma hungaro.
1927 |
Publikigita ĉe Pola Esperantisto 1927 |
Pilgrimo | Novembro 2016 |
1. Riproco:
Vi donis al mi rozon,
sed dornoj pikas min.
Rabinte la ripozon
turmentas vi sen fin'.
Se estus vi doninta
nur dornojn sen la roz'
mi ilin forĵetinte
nun vivus en ripoz'.
2. Ĉe Samovaro
Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kja hungaro.
Dum la akvo zume bolas
la amikoj ekparolas:
Havi landon en libero,
tamen migri tra la tero
iri vojon, sed sencelan...
Ĉu vi konas pli kruelan?
La hungaro ne respondas,
liaj pensoj ĝeme ondas.
viŝas larmon retenitan:
" Havi landon, sed perditan..."
Ĉe malnoba samovaro
sidas ruso kaj hungaro,
Dum la akvo bolas zume
ili ploras, ploras kune.
3. Infanoj en la Parko (resume)
Tri infanoj (du knabetoj kaj unu knabinetoj) parolis pri siaj gepatroj.
La unua knabeto:
Mi havas paĉjon kaj li vivas range...
Li pipfumas en sia kontoro,
portas velurĉapon pro li estas sinjoro...
Mia panjo ĉiam faras manikuron.
Ŝi banas sin en procelana kuvo,
Per aŭto ŝi veturas dum la pluvo.
Anĝele bela estas ŝi.
Nur angle ŝi parolas kun la angla vartistino...
La knabineto:
Eĉ mia paĉjo pipfumas!
Li vivas per taglaboro kaj laboras ĝis malhelo.
Mia panjo ŝvitas kaj tolaĵojn lavas.
Ho, mia panjo tiel ne petolas.
Ŝi lavas, krias, preĝas kaj blasfemas.
Panjo estas tre bonkora...
Ŝi ofte kisas min dum hor' labora.
Hararon mian kombas, maŝas banton,
dun vintre donas ŝtrupn, ŝuon, ganton,
kuiras supon, eĉ kukekon bakas
por ludotempo por mi panon pakas....
La dua knabineto:
Mia paĉjo vivas en fabelo...
Pro tio panjo ploras ja sencese.
Ŝi staras ĉe la stratanguloj
kaj tiam pli ne larmas la okuloj...
Ŝi ridas dolĉe... Ŝin tre multe amas...
Ŝi estas bela!
Ho, mia panjo min al brusto premas
kaj kisas... kisas min ĝis larmofluo.
Laŭ policano per san' kaj korpo
ŝi pagas la ĉiutaga pano
Jes. Ŝi estas stratknabino...
Resume, la poemoj de Baghy en Pilgrimo estis ĉiam bele skribitaj kaj facile legeblaj. Lia stilo estas iom melankolia, iom petola, kaj ĉiam riĉa je la spiritoj de homeco kaj dieco samtempe. Julio! Ne plendu kiel en via poemo "Plendo de Vagabondo":
Tiom da larmoj kaj dolor'
ne estas en infern'.
Tiom da larmoj kaj dolor'
ne estas en infern'.
Kiom mi portas en la kor'
vivante en mizer'.
Tiom da revo kaj sopir'
ne havas homa brsust'.
kiom prikantus mia lir'.
Kial mi devas vivi do,
se estas for de ĝoj',
erarvagante migri, ho,
sen min savanta voj'?!
Kial min igas sonĝa cel'
fariĝi vagabond',
kiun, pro kanto pri la bel',
mokridas tuta mond"?!