La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La beleco de Merab

  • Author: Torgny Lindgren
  • Translator: Sten Johansson
  • Kind: novel
  • Availability: Not in stock
  • Price: ±€5.97
  • Year of publication: 1995
  • Format: libro vinktita
  • Description: Konatiĝu kun tiu ĉi nerezistebla rakontanto el la nordo de Svedio! En ok noveloj li demonstras la potencon de la vorto kaj dume donacos al vi multajn ridetojn.
  • Specimen:
    Sed liaj bovinoj, estis kvaropo, ili estis belaj kaj grasaj kiel anĝeloj de preĝejo, ili estis la plej prosperaj bovinoj en Lakaberg, iliaj nomoj estis Merab kaj Miĥal kaj Tapenes kaj Basmat.
    Oni diris ke Gabriel Israelsson kutimis perverse kuniĝi kun siaj bovinoj, ke li amis ilin ĝis tia grado, sed tio ne estis vera. Kelkfoje vintre li tamen dormis ĉe ili; bovinoj estas kiel bakfornoj kaj kamenmuroj, ili ŝajnas enhavi dolĉan glimantan ardon. Kaj li parolis kun ili, li rakontis kio estas skribita en la ĵurnalo, kaj okaze li prezentis al ili sian vivon kaj ploris antaŭ ili, ĉar kion fari; precipe li zorgis pri Merab. Antaŭ ĉio pri Merab.
    Sed neniu ja povas aserti ke tio estas perversa.
  • Pages: 80
  • Width: 145 mm
  • Height: 210 mm
  • Weight: 109 g
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Torgny Lindgren estas unu el la plej gravaj nuntempaj verkistoj de Svedio. Li debutis kiel poeto, sed famiĝis kiel romanisto. Li tamen verkis ankaŭ novelojn. La beleco de Merab konsistas el noveloj, kiuj tamen havas ankaŭ kadran rakonton.

Ĉefa intrigo: Malsukcesa vilaĝa taljoro kudras murtapiŝojn kaj rondiras por vendi tiujn dum li prezentas buŝajn rakontojn. La rakontoj, tio estas la noveloj de la libro, temas pri la vilaĝanoj mem. Ni renkontas predikiston, kiu sendormas pro turmento de la vortoj, viron, kiu klopodas protekti siajn bovinojn de mistraktado fare de lia mortinta patro, aĝajn geedzojn, kiuj vane fosas putojn serĉante akvon, ftizulojn, kiuj vorte duelas pri la favoro de ftizulino, kaj plurajn aliajn homojn kun rimarkindaj sortoj.

La medio estas nord-sveda kamparo antaŭ preskaŭ jarcento. La noveloj havas fortajn trajtojn de buŝaj rakontoj de popola stilo, tamen en literature tre konscia formo. Pli-malpli ĉiu novelo iel temas pri la potenco de vortoj, kio donas preskaŭ metaliteraturan subtekston al la verko. Oni tamen povas legi la novelaron simple kiel aron da tre plaĉaj rakontoj, plenaj je homeco, humuro kaj rakonta magio.

Sten Johansson

Recenza Babilo


n-ro 192 p. 15-16

Gerrit Berveling

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.