La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Borsa terminaro kvinlingva

  • Author: Hans Wiersch
  • Kind: specialized dictionary, text-book/dictionary
  • Availability: Sold out
  • Price: ±€9.00
  • Year of publication: 2004
  • Format: libro vinktita
  • Description: Borsa terminaro Esperanto (1203), angla (1793), franca (1440), germana (1208), nederlanda (1176)
  • Pages: 137
  • Width: 210 mm
  • Height: 297 mm
  • ISBN: 9077066012
  • Review:
    • De Zlatko Hinšt: Suplemento al ekonomiaj terminaroj
    • La Borsa Terminaro volas helpi ne nur al nespecialistoj sed same al fakuloj por internacie trovi grandan nombron da terminoj. (Hans Wiersch)
    • Per sia Borsa Terminaro Hans Wiersch fermas truegon en la Esperantaj terminaroj pri ekonomio kaj komerco. (Franz Josef Braun)
    • Kvankam en la pasinta jardeko en la borsa mondo estis ekscesoj, la borso restas en la nuna tempo tre interesa temo. Tio sekvas el la kreskado de la akcia merkato pro la fakto, ke akcioj ekestis en la publika opinio tre popularaj kaj interesaj. Multaj junaj homoj provas akiri „spekulan profiton”. Kroma stimulado venas de la ekesto de entreprenoj de la „Nova Ekonomio” (komunikada kaj informada teknologioj, bioteknologio). (Franz Josef Braun 2)
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Suplemento al ekonomiaj terminaroj


2005/02, p. 16

Danke al profesoro Wolfgang Pieper [piper], kiu metis la fontajn materialojn je dispono, Hans Wiersch [virŝ] kreis borsan terminaron kvinlingvan (germanan, anglan, esperantan, francan, nederlandan). Ĝi helpos egale fakulojn kaj nespecialistojn trovi bonan trarigardon de terminoj el kampo de borsa negocado. La aŭtoro opinias, ke ĉi tiu terminaro estas suplemento al la ekzistantaj terminaroj pri ekonomiko, i.a. al Internacia komerca-ekonomika vortaro en naŭ lingvoj (IKEV), eldonita de Kluwer en 1975.

La terminaro estas dividata en du bazajn partojn: unue indekso, en kiu la terminoj estas alfabete vicigitaj (laŭ la germana lingvo) de numeroj 0001 ĝis 0987, kaj due alfabetaj vicoj de terminoj el la unuopaj lingvoj. Wiersch ne sekvis la oftan manieron en la fakaj terminaroj, ke substantivo estas la bazo de ordigo de nocioj. Povas esti ankaŭ adjektivo, adverbo aŭ verbo. Ne ŝatante kunmetaĵojn, la aŭtoro evitas tiun formon de vortfarado.

Al unuopa termino ofte korespondas pluraj terminoj en la respektivaj lingvoj. La nombro de terminoj laŭ la lingvoj estas jena: germana 1208, angla 1793, Esperanto 1203, franca 1440 kaj nederlanda 1176. Finfine ekzistas nur 987 terminoj kun unu aŭ pluraj sinonimaj terminoj. Tio tre bone montras la problemojn de sinonimoj kaj terminoj kun pluraj signifoj kaj la gradon de precizeco en la diversaj lingvoj.

Ekzemple, sub 0357 estas en la germana la terminoj Durchschnittskurs; Mittelkurs kaj sub 0624 estas la germana vorto Kursdurchschnitt. Por ambaŭ estas en Esperanto „meza kurzo”. Ankaŭ la aliaj lingvoj havas la samajn vortojn. Tamen, en ekonomika praktiko ekzistas averaĝa kurzo kalkulita el unuopaj kurzoj (po tago, monato, ktp.), ekzistas aĉet(ist)aj kaj vend(ist)aj kurzoj, inklude averaĝajn tiuspecajn kurzojn, kaj averaĝa kurzo inter tiuj du specoj kiel meza kurzo. Ekzistas ankaŭ averaĝaj mezaj kurzoj (po tago, po monato – kalkulitaj ekzemple por tuta jaro). Estas bone akcenti la diferencon inter averaĝa kaj meza kurzo.

Ekzemploj pri evitenda uzo estas „aĝiotado” kaj „kvoto”. Sub 0019 estas nur esperanta termino „aĝiotado”, sed sub 0074 krom „aĝiotado” estas „spekulado pri akcioj” kaj sub 0243 „borsa spekulado”. Sub 0228 estas „kvoto” kaj „kurza noto”, sub 0636 nur „kvoto” kaj sub 0660 krom „kvoto” ankaŭ „kurza valoro”. Estas problemo ekzemple kiam sub 0185 termino „kurza noto” intermiksiĝas kun „borsa bulteno de la makleristoj” kaj „oficiala borsa kvoto”. Sub 0212 estas „kvota valoro” kaj „kurza valoro”. Ĉu tio estas por la pliriĉigo de lingvo aŭ ĉu pro tio ekestas nenecesaj komplikaĵoj?

Sendube, malgraŭ la akcentitaj malfacilaĵoj kaj mankoj, la Borsa terminaro kvinlingva estas granda kontribuo al la faka terminologio pri ekonomiko kiel praktika aktiveco kaj ekonomiko kiel scienco kaj komerco. Ĝi utilos ne nur al Esperanto-parolantoj, sed eĉ al uzantoj de aliaj lingvoj. La terminaro efektivigas rolon de lingva komparado kaj gajnas pli larĝan signifon. Kvankam mankoj ekzistas, bona kritiko estas rimedo por plibonigo de tiu faka laboro. La eldonisto atendas proponojn por plibonigo, sed ni esperas ankaŭ kritikan analizon flanke de la aŭtoro.

Zlatko Hinšt

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.