La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La familio

  • Author: Bakin
  • Translator: Wei Yida, Li Shijun
  • Original language: Ĉina
  • Kind: novel
  • Availability: Not in stock
  • Price: ±€24.99
  • Year of publication: 1999
  • Format: libro kudre bindita
  • Description: Majstroverko de realismo: pri konfliktoj en "burokrat-bienula" familio en 1920-21.
  • Pages: 572
  • Height: 210 mm
  • ISBN: 7505204424
  • Notes: Kromkovrilo. Ilustrita
  • Review:
    • De Katinjo (Nederlando): La Familio de Bakin
    • De Galeksaĉjo (Francio): La Familio de Bakin
    • Finiĝis esperanto-sumoo, sed mi ne finlegis la libron, ĝi estas dika kaj interesa. La aŭtoro priskribas interesan periodon de Ĉinio - komenco de XX jarcento, maltrankvila tempo post faligo de dinastio Qing kaj formiĝo de novaj strukturoj, vekiĝo de intelektuaro kaj junularo. Ĉio ĉi prezentita sur fono de unu riĉa kaj iasence konservativa familio, kies familianoj havis diversajn ideojn. La junularo ribelis kontraŭ malnovaj patriarkaj sintenoj de familiestroj. La libro bone tradukita en bona kaj bela Esperanto. Tutcerte inda por tralegi. (Dorota Burchardt, Ełk, Pollando - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2013)
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La Familio de Bakin


Julio 2020
La libro La Familio de Bakin estas impona libro. Por mi, kiel okcidentanino, ankaŭ tute fremda.
La familio Gao loĝas en Cheng-du en Suda Ĉinio. Tri fratoj ĉefrolulas: Juexin, Juemin kaj Juehui. Por mi estas ne eble vidi je la nomoj, ĉu temas pri virino aŭ viro. Ofte oni parolas pri Granda Frato, aŭ Tria fratino, nekutime en niaj socioj. La familio estas strikta feŭda familio en kiu kelkaj ribelas.
Juexin estas cedema kaj obeema, Juehui tute ne kaj Juemin troviĝas en la mezo. La familio loĝas en kortodomaro kaj havas servist(in)ojn kaj servajn knabinojn - la diferencon mi ne komprenis.
Mi tute ne sciis, ke ekzistis tia granda superstiĉo en tiama Ĉinio - antaŭ nur unu jarcento. Kompreneble kelkaj ne plu volas vivi en tia medio. Ankaŭ la pozicio de virinoj estas priplorinda.
Mi bedaŭras, ke la volumoj 2 kaj 3 ne ekzistas en Esperanto.
La libro laŭ mi estas ege rekomendinda. Por komencantoj ankaŭ, sed ĉefe pro la lingvaĵo: preskaŭ ne estas neologismoj en la libro, kaj mi konstatis, ke tio fakte plaĉas al mi. Sed la libro enhavas 580 paĝojn, do pro tio malpli rekomendinda al komencantoj - pli spertaj legantoj nepre legu ĝin.

Katinjo (Nederlando)

La Familio de Bakin


Novembro 2020
Mia libro iom malfacilis en la komenco, ĉar ĝi estas malnova (1933, esperantigita 1999-e) kaj uzas ega diverseco de radikoj, kiun mi ne ĉiam tute konis... ĉar mi plej kutimas paroli abstrakte, pri politiko ekzemple, sed kiam estas multaj scenaj priskriboj, mi kutimas enui kaj ne tute kompreni (eĉ denasklingve!) ĉiuj la vortoj... sed en la fino ĝi devenas malpli scenpriskriba kaj romantika kaj pli kaj pli politika do pli interesa kaj komprenebla!
Mi rimarkis, ke la Vikipediaj paĝoj anglaj pri la verkinto kaj la libro estas pli longa kaj plena ol la esperanta (esperante ne eĉ ekzistas paĝo pri la libro!), eble mi tradukos kaj plenigos ĝin. Ankaŭ la ĉina estas plej mallonga... tamen mi ne konas ĉinlingvan esperantisto por helpi min traduki ebla aĝo, kiu povus esti tie sed ne angle (sed eble ĝi povus helpi traduki pli al la ĉina, dank'al la angla paĝo!)

Galeksaĉjo (Francio)

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.