La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La fora ĉielarko

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kosma fabelo

En la 60aj jaroj post la lanĉo de la unua sputniko kaj la flugo de la unua kosmonaŭto Jurij Gagarin, la kosma temo ekfuroris inter adoleskuloj kaj junuloj en Sovetio. Samtempe ekfloris la ĝenro de scienc-fikcia literaturo. La reĝoj de tiu ĝenro fariĝis (eble ankaŭ nun restas) fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij, en kies verkoj la kosma temo okupis grandan lokon. Ili ne enprofundiĝis en teĥnikajn detalojn, sed uzis priskribon de nekutimaj cirkonstancoj por trakti unuavice problemojn etikajn kaj pensigi la legantojn. Iuj iliaj verkoj eĉ ne povis aperi siatempe (ekzemple, Fabelo pri triopo), ĉar enhavis apenaŭ kaŝitan karikaturon pri la tiama totalisma reĝimo. Ne mirinde, ke la oficiala ŝtata kaj partia literatura kritiko pli ol unufoje klopodis embarasi tiujn aŭtorojn.

Surbaze de iliaj verkoj estis kreitaj elstaraj kinofilmoj, inter ili Stalker de Andrej Tarkovskij. Nun, danke al la moskva eldonejo Impeto, kelkaj verkoj de fratoj Strugackij fariĝis alireblaj ankaŭ por esperantistoj.

La agado de la romaneto La fora ĉielarko okazas sur planedo en fora galaksio, kiu estis disponigita al fizikistoj kiel eksperimentejo. La eksperimentoj pri nul-transportado (momenta kaj senveturila transportado de senvivaj objektoj kaj vivaj estaĵoj trans iu ajn distanco) estas ege gravaj por la homaro. La loĝantaro de la planedo Ĉielarko estas altmoralaj homoj, kaj se iuj el ili faras delikton (ekzemple, ŝtelas energion aŭ provas akiri ekstervice aparaton por siaj eksperimentoj), tio estas por la komuna, sed ne persona bono.

Tiuj eksperimentoj povas esti tre danĝeraj. Kaj la lasta el ili evidentiĝas fatala. Nur kelkdeko da personoj povas esti savitaj per unusola disponebla stelŝipo, kaj oni sendispute decidas, ke tio devas esti infanoj.

La karakteroj de la agantoj ne estas detaligitaj: ili aspektas kiel figuroj de sur afiŝo aŭ kiel herooj de antikvaj eposoj. Tamen la libro estas legata kun granda intereso, kaj finleginte mi pensis: „Aĥ, kial tiu libro ne estas verkita originale en Esperanto! Oni povus fieri pri tia libro”.

La nomo de Mikaelo Bronŝtejn (konata bardo kaj aŭtoro de la famaj libroj Legendoj pri SEJM kaj Oni ne pafas en Jamburg) estas garantio de bona traduko. Tamen la ruslingva vortordo iom tro videblas en lia traduko; krome bonvenus pli zorga lingva redaktado.

Boris Kolker

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.