La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La fenomeno Esperanto

  • Author: William Auld
  • Kind: Esperanto movement
  • Availability: In stock
  • Price: €7.20
  • Year of publication: 1988
  • Format: libro kudre bindita
  • Description: Skizo pri la lingva problemo kaj Esperanto kiel solvo.
  • Pages: 120
  • Width: 148 mm
  • Height: 210 mm
  • Weight: 180 g
  • ISBN: 92 9017 037 9
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Fenomene

Ke UEA okaze de la 100jara jubileo eldonis bazan inform-libron „la fenomeno esperanto”, estas preskaŭ memkompreneble; ke ĝin verkis W. Auld, estas laŭdinde. Oni do scias, ke enhavo kaj stilo havas la atendeblan nivelon. Sed fenomene estas, ke - kiel ofte - oni ne atentas pri teknikaj detaloj. Ekz. ĉiuj fotoj estas presitaj tiel malbone kaj nigre, ke oni sur kelkaj ekkonas nenion. Kaj ke en sia enkonduko prezidanto H. Tonkin arbitre uzas majusklojn (jen Kongreso, jen kongreso) por vortoj, kiuj tute klare ne estas propraj nomoj (ekz. Pola Registaro), kaj ke eĉ restis lingva eraro (amasmedioj anstataŭ amaskomunikiloj) en lia teksto, ja estas fenomene. Nu, la verko tamen valoras, kompreneble, legadon, ĉar Auld eĉ pri tiu ĉi jam ofte traktita temo trovas novajn, originalajn komentojn kaj ekkonojn. Pro tio mi rekomendas ĝin. Krome ĝi sendube estas bonega bazo por informado en etnaj lingvoj.

Stefan Maul

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.