Ke UEA okaze de la 100jara jubileo
eldonis bazan inform-libron „la fenomeno esperanto”, estas preskaŭ
memkompreneble; ke ĝin verkis W.
Auld, estas laŭdinde. Oni do scias, ke
enhavo kaj stilo havas la atendeblan
nivelon. Sed fenomene estas, ke - kiel
ofte - oni ne atentas pri teknikaj detaloj. Ekz. ĉiuj fotoj estas presitaj tiel
malbone kaj nigre, ke oni sur kelkaj
ekkonas nenion. Kaj ke en sia enkonduko prezidanto H. Tonkin arbitre
uzas majusklojn (jen Kongreso, jen
kongreso) por vortoj, kiuj tute klare ne
estas propraj nomoj (ekz. Pola Registaro), kaj ke eĉ restis lingva eraro
(amasmedioj anstataŭ amaskomunikiloj) en lia teksto, ja estas fenomene.
Nu, la verko tamen valoras, kompreneble, legadon, ĉar Auld eĉ pri tiu ĉi
jam ofte traktita temo trovas novajn,
originalajn komentojn kaj ekkonojn.
Pro tio mi rekomendas ĝin. Krome ĝi
sendube estas bonega bazo por informado en etnaj lingvoj.