La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Historioj ... Rakontu!

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ruza leporo kaj ĉiuj aliaj


2007/04, p. 20

Ĉu vi multon scias pri literaturo en Esperanto el Afriko? Verŝajne, ne. Se vi kapablos rememori tuj senpripense pli ol du librojn aŭ aŭtorojn el la granda kontinento, vi estas neordinara erudiciulo. Ĉiuokaze librojn devenantajn de tie eblas kalkuli per fingroj de la manoj sen helpo de la piedoj. Do rilate esperantlingvan literaturon la nigra kontinento estas blanka makulo.

Kaj jen aperis la aŭtentike afrikdevena libro (presita, tamen, en Pollando): la libro, kies aŭtoroj, kvankam loĝantaj kaj agantaj en Kameruno, insistas pri ties komunafrika esenco. Ĝi konsistas el elektitaj kaj prilaboritaj de la aŭtoroj popolaj rakontoj – entute dek kvin, pri kiuj amuzis sin vilaĝanoj dum jarcentoj kaj jarmiloj vespere, post fino de laboroj, kaj el kiuj ili ĉerpis sciojn pri la mondo kaj sociaj moralaj valoroj. Post ĉiu rakonto estas komento de la aŭtoroj pri tio, kiun moralan instruon la rakonto devas havi. Krome, fine de la libro estas prezentita kolekto el dek proverboj, en akompano de klarigoj pri kulturaj specialaĵoj kaj ĝenerala signifo, kiujn la proverboj havas. Do estas folkloro, komentata de la homoj, kiuj mem apartenas al tiu popola kulturo, kiun la aŭtoroj komentas. Por kompreni la prezentatan kulturon tio estas tre grava.

La libro estas aranĝita por du celgrupoj. Unue, por infanoj, kiuj ĉie en la mondo ŝatas fabelojn pri la bestoj. Due, por plenkreskuloj, kiuj interesiĝas pri la afrika kulturo kaj per prezentataj folkloraĵoj volas kompreni apartaĵojn de ĝi, ĝiajn valorojn, samecon kaj malsamecon al kulturoj de aliaj partoj de la mondo. La duan taskon la libro plenumas tre bone – ne nur per la rakontoj mem, sed ankaŭ per lingvaĵo, uzo de apartaj vortoj ktp, pri kio ili mem ja ne pensis.

La ĉefa ideo, kiu, laŭ la aŭtoroj, troviĝas en la kerno de la afrika folkloro, estas la tri ĉefaj tipoj de homoj (prezentataj en la rakontoj kiel certaj bestoj): la saĝuloj, ruzuloj kaj idiotoj. La rilatoj inter tiuj tri ĉefaj karakteroj, sukcesoj kaj fiaskoj en karakterizaj kondutoj de ili estas la esenco de la enhavo. Nu, prezento de la homoj kiel bestoj en folkloro estas fenomeno tutmonda. Sed la tradicioj, kiu besto respondas al kiu homa trajto, estas ege malsamaj. Ekzemple, en la eŭropa folkloro kaj devenanta el ĝi skriba kulturo – fabeloj kaj fabloj – la leporo (aŭ kuniklo) estas simbolo de malkuraĝo kaj naiveco. Sed en la prezentataj afrikaj fabeloj ĝi (li!) estas reprezentanto de ruzeco, kiun por eŭropanoj reprezentas vulpo. Ruzaj estas ankaŭ la hundo kaj ĉimpanzo. La hieno kaj porko estas idiotaj. Kaj la plej saĝa besto estas testudo.

Kelkaj rakontoj havas specifon pure afrikan, kaj iujn analogojn por mi kutima folkloro ne entenas. Sed la aliaj estas tre kutimaj. Ekzemple, la rakonto pri diablo kaj terkulturisto, en kiu ili dividas rikolton je supraĵoj kaj malsupraĵoj, kaj komence la diablo ricevas supraĵojn de arakidoj kaj poste malsupraĵojn de maizo, estas ja de frua infanaĝo konata al mi fabelo pri urso kaj vilaĝano, kiuj simile dividis supraĵojn kaj malsupraĵojn de rapo kaj tritiko! Cetere, iuj kutimaj temoj povas esti nekutime vestitaj. Ekzemple, kun granda amuzo mi legas komencon de unu rakonto: „Viro havis du edzinojn, ĉiu naskis unu filinon”. Tamen poste sekvas kutima historio pri tio, kiel virino mistraktas la nepropran filinon, kiu, tamen, finfine gajnis.

Tre interesa, kaj karakterizanta kulturon, estas la lingvouzo. Ĝi neniokaze estas erara, sed certa uzo de la vortoj, vortordo, esprimmaniero estas iufoje nekutimaj por esperantistoj el aliaj mondopartoj. Ekzemple, kiam la hundo kaj ĉimpanzo iras svatiĝi al la homaj filinoj, tiuj fianĉinoj estas konstante kaj insiste nomataj ĝuste „filinoj”, sed ne knabinoj aŭ junulinoj! Aŭ jena nekutima uzo de transitiveco: „loĝi la teron”. Kaj jen proverbo: „Ĉio ajn kion faras iu, li tion sur sin mem metas”. Sendube, ju pli da popoloj uzas Esperanton, des pli ĝi riĉiĝas.

Stranga impreso venas de la ilustraĵoj. Ili estas faritaj bele, profesie; duono el ili estas koloraj kaj, ĝenerale, tre taŭgas por la enhavo de la libro. Sed la desegnisto, plej verŝajne pola (indikoj pri tiu persono en la libro mankas, sed klaras, ke li ne estas afrikano), havas nulan nocion pri zoologio, kio estas grava manko por ilustranto de libro, kie temas pri bestoj, eĉ se fabelaj roluloj. Ial hieno estas pli simila al lupo, anstataŭ ĉimpanzo estas desegnita paviano, kaj anstataŭ pantero (=leopardo) – tigro! La lasta eraro estas des pli bedaŭrinda, ke la tigroj tute ne loĝas en Afriko. Do, belaj, sed draste eraraj ilustraĵoj estas senduba manko de la libro.

La plej ĉefa manko de la libro estas, tamen, alia. Malgraŭ tio, ke la libro estas, unuavice, direktata al infanoj, al infanoj ĝi estas tute ne rekomendinda pro la ĉefa litertiparo, per kiu estas presita la teksto. La teksto imitas manskribitajn leterojn, kaj la legado pro tio estas malfacila. Porinfanaj libroj devas esti presataj per la plej klaraj presliteroj, kaj ĉiuj normoj pri tio insistas. Do, al infanoj indas nur laŭtlegi la rakontojn.

Do, la libro estas tre interesa, grava por ĉiuflanka pliriĉigo de la esperantlingva kulturo per afrika dimensio kaj tial nepre akirinda kaj leginda. Ni esperu, ke la kamerunaj samideanoj daŭrigos sian laboron kaj preparos novajn librojn, el kiuj ni pli ekscios pri la afrika kulturo kaj pensmaniero. Sed, bedaŭrinde, tiu ĉi libro ne tre taŭgas por unu el siaj ĉefaj celoj – senpera legado fare de infanoj.

Nikolao Gudskov

Historioj... Rakontu!

En tiu ĉi bele ilustrita, bele prezentita libro troveblas diversaj 'rakontoj eltiritaj el la saĝo afrika; saĝo antikva akirita dum jaroj kaj transdonita tra generacioj' (antaŭparolo, p. 7). La 15 rakontoj, kiuj celas 'gajmienigi la homojn fizike kaj morale' post longaj penaj labortagoj, temas pri ĉefe tri besto- (= homo-)specimenoj: la saĝulo, la ruzulo kaj la idioto.

Do en la rakonto 'La leporo, la hienino kaj la blindulo' la mallaboremaj bestoj, kiuj provas senpage manĝi ĉe la tablo de la blinduloj, estas kaptitaj kaj la hienino ĝismorte batita. Sekvas moralaĵo: 'Morto aŭ mizero estas la sorto de ĉiuj, kies nelaboremo devigas ŝteli aŭ almozi' (p. 34).

La rakontoj mem, presitaj en alloga kaj facile legebla kursiva tiparo, taŭgas por infanoj aŭ komencantoj esperantaj. Eble pli matura leganto trovos la tutan kolekton iom naiva, iom infaneca... sed legi unu- aŭ du-ope la rakontojn ĉarme pasigos vakan kvaronhoron.

Paul Gubbins

Historioj... Rakontu!

Publikigita ĉe
La Kancerkliniko

15 historioj por infanoj kaj suplemente kolekto de proverboj el Afriko. Ĉefe rolas bestoj, hundoj, leporo, apro, perdriko, kuniklo, porko kaj kompreneble ĉimpanzo, pantero/panterino, hienino, leono/leonino. Sed ne nur bestoj, jen la feino patrino de la Akvoj, jen la filino de la reĝo, jen la terkulturisto kaj la diablo, ktp.

Ĉiuj rakontoj kaj proverboj enhavas moralan sciendaĵon. Ekzemple post la ĉarma "La perdita kulero", afrika versio de Cindrulino, la aŭtoroj klarigas ke "Multe da virinoj mistraktas adoptitajn infanojn... Do, oni devas zorgi bone pri infanoj aŭ naivaj uloj kaj ne fitrakti orfojn nur tial ke ili havas neniun familion povanta ilin protekti."

La stilo estas simpla sed tute ne malriĉa. Mi ŝatis la onomatopeon "ntem": bruo de io, precize frukto, kiu falas de arbo teren. Ĉiu rakonto estas brile ilustrita, foje eĉ per koloraj desegnoj. La libro, presita ĉe Skonpres en Pollando, belege aspektas. Do ne hezitu aĉeti ĝin por viaj infanoj kaj ankaŭ por prezenti okaze de ekspozicioj de esperantaj libroj.

Ĵak Le Puil

Ne por infanoj


2006-3

Afriko estas konata pro siaj fabeloj kaj rakontoj. Ili okupas gravan lokon en diversaj afrikaj literaturoj. Pro tio estas nature ke multaj afrikaj libroj en Esperanto estas fabelaroj.

Tiu ĉi libro prezentas 15 rakontojn ”por infanoj” kaj suplemente kolekton de proverboj el Afriko. La fabeloj estas prezentitaj kun mallongaj enkonduko kaj kun ”sciendajo” post la rakonto mem. Per ĝi la leganto lernas la celon de la rakonto.

La fabeloj estas vere legindaj. Oni havas la impreson ke temas pri veraj Afrikaj fabeloj, kiujn oni rakontis, por instrui al aliaj homoj gravajn spertojn pri la vivo. Titoloj kiel ”La leporo kaj la hieno ĉe la puto” kaj ”La leciono de pantero al malrespondecema vaganto” eble donas percepton pri la etoso de la fabeloj.

La lingvaĵo estas ĝenerale bona. Kelkaj esprimoj estas por ni eŭropanoj nekutimaj, kvankam ili estas en korekta Esperanto. Ni devas kutimiĝi al tio ke la kreskanta nombro de esperantistoj en Afriko influas nian lingvon.

Eble la fabeloj dekomence estis ”por infanoj”, kiel estas skribite sur la kovrilo. La Esperanta eldono tamen ne estas konvena legaĵo por infanoj. Unue, la lingvaĵo estas tro komplika kun tre longaj frazoj, ofta manko en Esperantaj porinfanaj libroj. Due, la libro estas presita per skribaj litertipoj, kiuj malfaciligas la legadon de la libro. Vera manko en la libro estas la malbelaj ilustraĵoj, kiuj verŝajne estas prenitaj el iu komputila kolekto de ilustraĵoj. Pli bona ideo estus peti al kamerunia artisto fari afrikstilajn desegnaĵojn. Malbelaj ilustraĵoj en bonkvalite presita libro ne ĝojigas la leganton.

Pro la bonaj rakontoj la libro tamen estas leginda kaj aĉetinda.

Leif Nordenstorm

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.