12 facilfluaj rakontoj, pluraj el la
krimĝenro. Bedaŭrinde ne konstateblas,
ĉu kelkaj kreiĝis kongrue kun
la titolo „Sub influo de alkoholo”. Se
jes, oni rajtus flari ie/tie iom pli da
viglo.
Multa krimliteraturo pli malpli kritike,
eĉ ribelige, traktas la socion kaj ties
obskuraĵojn. Tiu ĉi ne. Temas pri
milda, iom senspica distro ofta en
semajnrevuoj, bakita en provo apliki
simplan psikologion.
Legantoj de l’ brazila revuo Fonto
kapjesas, ĉar tie aperis ĉiuj noveletoj,
fakte garantio de solida kvalito.
Por uzi esprimon de la aŭtoro mem
en paĝo 63: Nemalbona!
Aklamindas elkrioj kiel Sankta Onklo!
Sankta Sisifuso! Haja! Sed ne
plaĉas tute nenaturaj kompleksaj
formoj en interparoloj de banditoj:
Mi kredas esti aŭdinta. Kion vi estas
farinta? Ni nur tiuminute estis envenintaj. Liberan foriron, nesekvatan
(!) ŝajne ĝenis la aŭtoron la esprimo
ĝeni sin, ĉar ĝi ne signifas maltrankviliĝi
nek enui, kaj ,malgraŭ si’ kredeble
devus esti ,kontraŭvole’.
Por nuntempaj legemuloj sen tempo
por legi romanojn ĝuste tiaj nelongaj
rakontoj devas esti idealaj por spiti
,tempomankon’.