Mia ĉeĥa amiko Karel Votoček donacis al mi en la jaro 2019 la libron
Ili vivis sur la tero, en kiu titolpaĝe estas permane enskribita dediĉdonaco de la kunaŭtoro Bruno Robineau. La libron mi komencis legi dum 66a Esperanto-Sumoo novembre 2020. La libro estas vojaĝpriskribo, sed ne tradicia, kiuj skribas vojaĝemuloj aŭ konsumantoj de ekzotismo. Tiun karakteron de la libro la aŭtoroj anoncas en enkondukaj vortoj. Kaj vere la libro estas alia ol tradiciaj vojaĝpriskriboj, ĉar granda parto de la enhavo estas travivaĵoj de geedzoj Robineau dum 8 jaroj, kiam ili vojaĝis ĉirkaŭ la mondo. Sian longjaran vojaĝon ili komencis la 2-an de aŭgusto 1985. Ili antaŭeniradis orientdirekte tra landoj en Eŭropo, Azio, Aŭstralio kaj Ameriko. Unuopaj ĉapitroj estas kvazaŭ sumiga letero, en kiu estas priskribitaj ĉefaj okazaĵoj travivintaj en lando.
Ĉiu restado en unuopaj landoj kaj travivaĵoj sufiĉus por skribi apartan libron por ĉiu vizitinta lando, sed aŭtoroj sian vojaĝvivon enŝtopigis en unu libron. Dank´ al tio la leganto povas ĉirkaŭiri la mondon, kaj kompari buntecon de landoj kaj vivo de loĝantoj. Por pli bona orientiĝo estus bone, se leganto uzus mapon.
La vojaĝpriskribo estas verkita per facila lingvo, kiu estas bone legebla kaj estas komprenata sen neceso ofte uzi vortaron. Oni povas riproĉi transskribojn de naciaj personaj nomoj (ekz. Mao Zedong estas transkribita kiel Maŭ) kaj geografiaj lokoj (ekz. Papeete - Papeeto - Papeto). Al tiel bonkvalita vojaĝpriskribo, kiel la libro de geedzoj Robineau sen diskuto estas, mankas pli riĉaj ilustraĵoj, ĉefe fotografaĵoj kaj mapoj. La libro estas bona ekzemplo kiel efektive kaj akcepteble propagandi kaj disvastigi Esperanton. Ili konstatas: "
Same kiel la naciaj lingvoj modlis la psikon de la nacioj, Esperanto helpas modli sintenon de respekto, estimo kaj amikeco sur planeda skalo."
Buntaj travivaĵoj estas ligitaj kun ekkono de landoj kaj nacioj kaj finfine la aŭtoroj alportas konkludojn de vojaĝantoj. Jam en Nov-Zelando ili konstatis, ke ili ne plu estas pretaj kiel antaŭe travivi malfacilan vivon, kio ofte okazigas neatenditajn renkontojn kaj malkovrojn. Por mi estas grava ekkono, ke dum miaj vojaĝoj mi havis samajn spertojn kiel geedzoj Robineau, eĉ mi renkontis kun samaj esperantistoj kiel ekzemple geedzoj Wongill.
Mi proponas legi la libron de Robineau, ĉar ĝi ne estas konsuma ĉiĉerono, sed plensanga vojaĝpriskribo plena de homaj rilatoj kaj filozofiaj rezultoj.
Bruno Robineau estas franca kamparano. Maryvonne, lia edzino estis sektretariino. En 1985, ili foriris de ilia hejmo kaj planis mondvojaĝon dum kvar dek jaroj. Sed fine tiu vojaĝo daŭris ok jarojn! Ok jaroj tra kvar kontinentoj.
Ili iris renkonten al la homoj, speciale al la kamparanoj de nia planedo, kun kiuj ili dividis travivaĵojn interŝanĝante laboron kontraŭ manĝo kaj ŝirmejo.
Tio kio emociis min estas ilia indigno pri la vivkondiĉoj de la hindaj parioj kaj de la arborigenaj aŭstralianoj. Kial do homoj suferigas aliajn homojn nome de religioj aŭ nome de civilizacioj?
Kiel oni povas paroli nome de Dio? Ĉ u tio ne estas eternaj demandoj? Eternaj filisofikaj demandoj?
Sed ĉiuj cerbumas pri tiuj temoj, eĉ la plej famaj politikistoj aŭ aŭtoroj kaj neniuj sufiĉe bone respondas: rasismoj daŭrigas... Kiel oni povas resti optimistaj?
Mi deziras al vi bonan saĝecon...