La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Koreaj eseoj, noveloj kaj popolrakontoj, 1932-1967

  • Author: Hajpin Li k.a
  • Kind: essay, novelo
  • Availability: Not in stock
  • Price: ±€5.41
  • Year of publication: 1987
  • Description: Trideko da prozaĵoj originalaj kaj tradukaj, plejparte mallongaj.
  • Pages: 222
  • Height: 220 mm
  • Review:
    • De Majo (Japanio): Koreaj Eseoj, Noveloj kaj Popolrakontoj 1932 - 1967 Tradukis Hajpin Li
    • La aŭtoro skribis proprajn eseojn kaj tradukis eseojn kaj novelojn, popolrakontojn de aliaj aŭtoroj. Estas malfacile resumi la enhavon de la tuta libro, ĉar temas pri diversaj rakontoj, tamen el ĉio, oni povas senti la malfacilan vivon de koreanoj dum kaj post la dua mondmilito. Spite de ĉio, ili ĉiam montras sian homan dignecon, sian decidon superi ĉiujn defiojn kun firma fido je estonteco. La stilo estas simpla, facile komprenebla. Pripensigenda libro por ni ĉiuj. (Nguyen Xuan Thu (Rambutano) - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2013)
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Koreaj Eseoj, Noveloj kaj Popolrakontoj 1932 - 1967 Tradukis Hajpin Li


Januaro 2019
La aŭtoro Hajpin Li (Yi Chae Hyon), kiu kompilis Esperanto-Korean Vortaron en 1969 kaj Korea-Esperanton Vortaron en 1983, estas alte taksata kiel la grava literaturisto.
La originalaj eseoj estas pri lia sinteno pri vivo, imagoj, sonĝoj kaj spertoj esprimitaj en tre klaraj, glataj frazoj facile kompreneblaj kaj ĉie montriĝas, ke li estis tre fervora kaj idealisma esperantisto. Pro la fakto, ke la tradukitaj noveloj traktas precipe la malfacilan periodon en la historio de Koreio, foje aperas esprimoj pri malriĉeco, agonio kaj tristeco de vivado, kaj multaj frazoj postlasis fortan impreson en mia memoro: ekz. en "La Tria Tipo de Homo" la heroino diras: "Homo venas al la mondo, ricevinte malfacilan vivon kaj formon. Li ne estus sendita por nenio. Ĉu ne estus io en la mondo, kion vi devas plenumi?" al kiu la heroo respondas: "Ĉu vi diras, ke homo estas naskita kun la speco de tasko?" kaj ŝia respondo sekvas: "Estas prave. Tasko, penvalora tasko". Legi la libron ankaŭ instigis min esplori pri la Korea Milito.

Majo (Japanio)

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.