Modernajn militojn oni povas sperti trispece. Ili povas esti foraj, geografie malproksimaj, kies partoprenantoj estas al ni ne sufiĉe konataj, kaj motivoj kaj kaŭzoj nebuligitaj, ili povas esti proksimaj, neforaj, en la landoj kiujn ni vizitis aŭ travojaĝis, la militoj kiujn ni sekvas kun bedaŭro, sed tamen kun eta feliĉo, ke ili ne estas ĉe ni. La plej malfacilaj estas militoj, kiujn ni travivas. La militoj ĉirkaŭ ni detruas vivojn niajn kaj de homoj proksimaj al ni, transformas ilin en premsonĝon kaj nuran travivadon, en tragediojn al ni kompreneblaj sed ne influeblaj.
La libro de Spomenka Ŝtimec parolas pri tia milito. La milito, kiu detruas la propran landon, endanĝerigas la proprajn gekonatojn, amikojn kaj parencojn, kaj faras tragediojn kies kun partoprenantoj aŭ atestantoj ni estas. Spomenka Ŝtimec, kroatino, skribas pri la milito, kiu en 1991 dum ses monatoj furiozis tra Kroatio, kaj transiĝis al najbara Bosnio, kie ĝi ankoraŭ daŭras. La libro ekestis en ŝirmejo dum danĝeroj pro aeratakoj al Zagrebo. Ĝi priskribas la militon de interne, nin en la milito kaj reeĥon de la milito en ni. La Kroata milita noktlibro estas libro - ŝtuparo, ĉar ĉiu rakonto - ŝtupo priskribas nian rilaton al la milito. Ĝi komencas de subita kompreno de la fakto, ke la milito estas ĉi tie, ŝanĝanta nin kaj ĉion ĉirkaŭ ni. La pasinteco detruiĝas, kvazaŭ ĝi neniam ekzistis, kaj la vivo ricevas aliajn mezurilojn kaj regulojn. Homoj, urboj, landoj, iam proksimaj, fariĝas malproksimaj, eĉ malamikaj. Timo fariĝas ĉiutagaĵo. Novaĵoj pri viktimoj, nekonataj homoj, eĉ konataj, proksimaj, fariĝas nekredeblaj absurde tristaj sortoj de la homoj. Vukovar, Prijedor, Sarajevo. Individuaj tragedioj postkuras unu la alian. Kiom la homo povas elteni konstantan senton, ke li estas maljuste punita per milito, kaj ke meritata justo kaj helpo de nenie venas? La homo en milito sentas sin ekskludita el la mondo al kiu li iam apartenis. La libro estas tamen mesaĝo de la amo kaj espero. En ĝi ne estas soifo por venĝo, nek por malamo, ĉiun paĝon traigas komprenemo por homaj malbonaĵoj kaj deziro por paco. Kulminon de la homeco prezentas etendita mano de la vidvino, kiu dum entombigo de sia edzo mesaĝas al ĉiuj, ke ŝi pardonas, kaj ke ŝi mem preĝas por pardono. Nur ĉesu la malamo kaj komencu la vivo.
Kiam la usona semajnrevuo Time en 1987 dediĉis grandan
artikolon al la centjara jubileo de Esperanto, ĝi citis ankaŭ
la plendon de brita esperantistino ke, kontraste al la tradukoj
de literaturaj ĉefverkoj, "ni ne havas ian leĝeran
legaĵon."
Ne estas nun nia temo diskuti pri kion povas signifi
"leĝera". Sed estas fakto ke mankas legaĵoj en
Esperanto kiuj estus samtempe malpezaj kaj altnivelaj. Niaj
pioniroj multe fortostreĉis por tradukoj kiuj demonstru la
plenan kapablon de la lingvo. Tra la jardekoj ankaŭ evoluis
originala literaturo kun plej altaj pretendoj. Estis krome multaj
broŝuroj kaj libroj kiuj sin turnis al la t.n. ordinara
esperantisto. Tamen inter tiuj superregas verkoj kies aŭtoroj ne
vere havas multon por diri; ili celas iom distri aŭ amuzi, sed
nek bazas sin sur kulturaj valoroj propraj al la esperantista
komunumo, nek klopodas eduki al konsciiĝo pri ĝia aparta
karaktero. Eĉ pli malbone, multaj aŭtoroj erare opiniis ke ne
tiom gravas atenti pri senriproĉa lingvaĵo.
Spomenka Štimec estas escepto. Ŝi verkas pri temoj proksimaj
al la vivo-sfero de la legantoj. Ŝia rigardo estas direktita al
ordinaraj homoj. Kaj ŝi insistas je simpla stilo, ĝuste tial
bela. Tiu ĉi aŭtorino restas imuna kontraŭ la lingvo-ĵonglemo
de niaj esoteruloj. Ŝi preferas elvoki ĉe siaj legantoj intiman
impreson – per lingvouzo trejnita interalie dum dudekjara
laboro en Internacia Kultura Servo. "Mi volis," diris
ŝi en intervjuo, "montri tiun sukan flankon de Esperanto,
tiun malakademian, ĉar ĝi donas al mi grandan plezuron."
Sed ne nur pro la lingvaĵo elstaras la verkoj de Štimec. Ŝi
ankaŭ sukcesas, pli ol iu alia nuna verkisto, ĉerpi el nia
homarana tradicio kaj rilatigi al ĝi la observojn kiujn ŝi
faras en la nuntempo, hejme aŭ dum vojaĝoj. Se estas vero, kion
ni ofte varbocele asertas, ke per Esperanto eblas kolekti unikajn
spertojn kaj akiri veran tutmondan perspektivon: jen ŝi
personigas sukcesan provon plene utiligi la potencialon de
Esperanto kaj samtempe transdoni la akiritan menso-larĝon al
aliaj.
Vojaĝo al disiĝo entenas plurajn kontribuojn al
Belartaj Konkursoj (ekde 1978), per kiuj Štimec komencis famiĝi.
Geografio de miaj memoroj kolektas vojaĝ-impresojn el
malsamaj landoj – ekz. Japanio kaj Kubo, Svedio kaj Irano
–, kaj brile montras kion vere signifu "vojaĝi per
Esperanto". Oni fermus la libron kun agrabla danko-sento, se
ne estus la postparolo, verkita en rifuĝejo en oktobro 1991,
kiam la aŭtorino kun aliaj zagrebanoj devis descendi en kelon
por protekti sin kontraŭ la atak-aviadiloj el Beogrado.
En la tria verko, Kroata milita noktlibro, ne plu temas
pri vojaĝoj. Štimec, ekscivitanino de Jugoslavio, raportas,
ankaŭ per ekzemploj el la propra familio, pri la sekvoj de la
disiĝo de kroatoj kaj serboj; amare notas ke malamo kreskas kiel
inundo; kaj memoras pri Sarajevo en 1973, kiam ŝi estis la
sekretariino de TEJO-kongreso. Tre malgaja ĉapitro traktas la
sorton de esperantisto, la dentkuracisto René en Vukovar, kiun
serboj forkondukis kaj verŝajne mortigis. Sed plej korskuaj
estas vortoj diritaj dum la enterigo de alia esperantista
viktimo, la kuracisto Pero. Ĉe la tombo la vidvino "lumigis
kandelon de espero", vokante al ĉesigo de la malamo:
"Ne gravas, kiu komencis la unua, kiom da
fojoj . . . Mi al neniu koleras, ĉar mia edzo
estas mortigita. Ne daŭrigu! . . . Estu ni
la komenco de la paco, pri kiu ĉiuj parolas."
Nur per pli multaj kandeloj de espero, kiujn lumigas ankaŭ
Spomenka Štimec per siaj verkoj, ni povos akiri la necesan volon
venki la nunan tragedion de Eŭropo.
Relative malofte samepokaj okazaĵoj en politiko kaj socio
lasis evidentajn spurojn en la originala literaturo Esperanta.
Dum en multaj naciaj literaturoj periodoj de milito aŭ socia
premo baldaŭ iĝis fonto de multaj verkoj, en Esperanto tio
okazis malabunde. Ja ni havas la romanojn de Baghy pri la Siberia
kaptiteco, Metropoliteno de Varankin kaj en pli malfrua epoko
unuopajn verkojn de Miyamoto kaj Kníchal. Ankaŭ en kelkaj
verkoj de Nemere sociaj aktualaĵoj ludas rolon. Sed eksplicite
trakti sociajn dramojn estis maloftaĵo, kaj se la dramo estas
milito, ĝi simple forestas. Ĉu pro deziro, ke tiaj aferoj ne
okazu? Eble jes, tamen ili okazas, eĉ al esperantistoj.
Ĉe la alia flanko de la batalfronto povus esti la kuzo.
Kial ne, tio ne estas hipotezo. Ni ja estas en enlanda milito, la
kuzo loĝas depost sia sesa jaro en la iama ĉefurbo, kiu nun
fariĝis malamika.
La supra citaĵo el Kroata milita noktlibro de Spomenka
Štimec do prezentas realon, al kiu ni ĉiuj devas iel
rilati, vole-nevole, kun aŭ sen kuzo en iu loko, kiu
"fariĝis malamika". Ne malplej ni esperantistoj devas
rilati al ĝi, interalie ĉar trans la batalfronto povas troviĝi
ne nur kuzo, sed krome tiel nomata samideano, kiu pro iu politika
decido nun fariĝis malsamideano.
La Stokholma rokgrupo Persone jam en 1987 – jarojn
antaŭ la disfaligo de l' Berlina muro, Jugoslavio kaj Sovetunio
– koncerte kaj kasede kantis:
Fimalamiksoldat' frapas vin altere
Lian indulgon nun petas vi sincere
Kaj li retenas sin kvankam li pikontis
Kaj vi rekonas lin, vi lin jam renkontis
en la I.J.K.
Naive, ĉu? Kompreneble. Tamen la kantantoj, kiel svedoj kaj
krome esperantistoj, ja rajtis naivi. Kaj da tiaj naivuloj ni
eble bezonus pliajn, por elstarigi, kio efektive estus homa
konduto, se ne estus se kaj tamen. La verso pri renkonto en IJK
ja povus temi pri la IJK de Sarajevo en 1973, kiu rolas en unu
ĉapitro de la "noktlibro" de Spomenka, ĝia iama
kongresa sekretariino.
Efektive, en ĉi libro, verkita en Zagreba kelo dum
bombatakoj, ni trovas iun, kiu ne nur en sekure idilia Stokholmo
fortas esprimi revon pri homeco, sed eĉ ĉe la tombo de milite
mortigita edzo. Por iu ajn homo kun sentoj kaj konscienco ne
eblas sen doloro kaj kolero legi la vortojn de vidvino, patrino
de kvin infanoj, kiu super la ĉerko de sia edzo insistas:
"pardonu kaj forgesu ĉiujn nepagitajn kalkulojn [...] Tiel
ni povas denove vivi kun tiuj, al kiuj ni murdis iun, kaj kun
tiuj, kiuj iun murdis al ni."
Spomenka Štimec prezentas al ni splitojn de sia propra vivo,
kaj tiu de amikoj, najbaroj, en la aŭtuno 1991. Ŝia perspektivo
estas la homa, ĉiutaga; la kruelecon de ĉiuj politikaj agoj ŝi
montras per iliaj efikoj al la homoj, efikoj al vivkondiĉoj, al
mortoj, sed ankaŭ al pensmaniero. Ŝi ne cedas antaŭ la hororo,
de kiu ni gustumas amarajn porcietojn, ekzemple en ĉapitro pri
la dentisto René, pereinta en Vukovar, aŭ en la rakonto de
Koka, eskapinta el la koncentrejo de Omarska. Sed ŝia majstreco
konsistas en la kapablo kapti kaj teni la atenton de la leganto
per minimumaj, apenaŭ rimarkeblaj sed ege trafaj detaloj
konkretaj. Tiun trajton oni rekonas el ŝiaj pli fruaj noveloj,
kaj el la romano Ombro sur interna pejzaĝo el 1984. Ŝia
tekniko iel memorigas al mi instruiston, kiu se la lernantoj tro
bruis kaj ne aŭskultis lin, mallaŭtigis la voĉon kaj
per tio sukcesis reakiri la kvieton kaj atenton de la klaso.
Al mi plej impresas la ĉapitro Adiaŭo en Beograd,
eble ĝuste pro tio, ke ĝi prezentas ne tiel multe la hororon de
kruela milito, sed la mankon, la sopiron je tio, kio estas
perdita. De tio, kion necesis rabi de la kuzoj, por povi peli
ilin unu kontraŭ la alian. La sento de komuneco malgraŭ
diferencoj. La respekto kaj aprezo de diverseco. La komunaj
memoroj. La eblo telefoni, sendi leteron kaj mem vojaĝi
laŭlonge de la rivero Sava, kies akvo fluas tra Zagrebo antaŭ
ol atingi Beogradon.
Mi dezirus, ke ĉiu homo scianta Esperanton havu la eblon kaj
emon legi ĉi libron. Kvankam verkita en Zagreba ŝirmejo, ĝi
tre esencas kaj utilas al ni ĉiuj.
Kial mi aĉetis tiun libron? Unue, ĉar ĝin verkis Spomenka Štimec, mia plej ŝatata esperanto-verkistino, aŭtoro de belegaj pro sia sentsubtileco “Ombro sur interna pejzaĝo” kaj “Vojaĝo al disiĝo”. Sed estis ankaŭ la dua kialo. Mi volis ekscii kiel ŝi travivis disfalon de sia lando kaj disŝiron de iamaj interligoj. Jugoslavio faris unuajn paŝojn al pereo en 1991 – la jaro, kiam malekzistiĝis Sovetunio, heredanto de la grandega Rusia Imperio.
Pravigo de naiveco
Unuaj paĝoj jam ĝojigis min. Kompreneble ne pro abundo de afablaj scenoj – trista atmosfero tuj trafas leganton kaj ne forlasos ĝis lastaj alineoj. Agrabligis min alia afero – konduto, plej ĝuste – pensvojo de la aŭtorino mem. Ŝi ne submetiĝis al naciisma propagando (kiel tio okazis al multaj eĉ altedukitaj kaj talentaj homoj). Ŝi ne postulis pagi sangon kontraŭ sango kaj akiri (aŭ reteni) terenojn, loĝatajn de samgentanoj. Ŝi restis fidela al la pacemaj idealoj de la majstro Zamenhof, de kies citaĵo komenciĝas la tuta verko.
Naivulo? Jes, sendube. Sed ne decas konfuzi naivecon kaj stultecon. Ĉu estis pli realisme pensantaj homoj, kiuj strebis konstrui novajn, etne “purajn” ŝtatojn kaj tiele krei firman fundamenton por ties estonta ekzistado? Ĉu ne stultulis tiuj, kiuj kredis je ekzisto de “etneco” de terenoj, kiuj estas konsiderataj jen serbaj, jen kroataj aŭ bosnaj? La aŭtorino de “Kroata milita noktlibro” ne partoprenis tiun frenezaĵon, do ŝiaj vortoj kaj agoj povas ŝajni naivaj. Sed, vivante en frenezulejo oni ofte havas ne tre vastan elekton. Kaj pli bone esti naivulo ol murdisto.
Laŭ enhavo ĉi libro estas nek taglibro, nek konsekvenca priskribo de la eventoj, okazintaj post disfalo de Jugoslavio. Spomenka Štimec simple observas kio okazas ĉirkaŭ ŝi, trasentas vivon kaj elverŝas tion sur la paĝojn. Unuaj horoj, pasigitaj en bombrifuĝejo. Ŝirmado kaj plifortigado de fenestroj. Vivhistorioj de bone aŭ hazarde konataj homoj, kiujn trafis ĉi milito. Disigo de parencoj, dividataj de novkreitaj landlimoj kaj de maroj de malamo. Rememoroj pri infanaĝo serbo-kroata kaj priskriboj de nunaj malfacilegaj provoj kontakti iamajn amikojn.
Multaj historioj disvolviĝas en esperanta medio aŭ iel tuŝas ĝin. Vere mirigis min, kiom da samideanoj loĝis en tiama Jugoslavio! Konatiĝinte pere de la lingvo internacia, ili helpis unu al la alia en tiu damnita tempo – mi esperas, ke sen konsideri etnan aŭ religian apartenon. Mi esperas.
Paralelaj pensoj
Ĉu priskribitaj eventoj terurigis min? Apenaŭ. Mia unua ekspozicio en la Tjumena regiona muzeo, establita en majo 1996, estis dediĉita al la milito en Ĉeĉenio kaj bazita sur fotoj de Aleksandr Efremov, mia samurbano, kiu ĉeestis tiujn batalojn kaj pereis post kelkaj jaroj en Grozno en aŭto, elkspodiĝinta sur bombo. Mi renkontiĝis kun soldatoj, kiuj militservis en tiu kaŭkaza respubliko, vidis multe da fotoj kaj videoj, kies krueleco superas ĉian imagon.
Sed ĉi libro pensigis min pro tute alia kialo. Mi demandis min: kial tiom multe da eksterlandanoj, inkluzive esperantistojn, sincere diras: “Ho, se iam Rusio disfalos – tio estos bona afero. Necesas liberigi loĝantajn tie popolojn kaj doni al ĉiu el ili eblecon havi propran ŝtaton”.
En 2011 okazis trista jubileo de simila evento – antaŭ 20 jaroj disfalis Sovetunio. Kion estigis tiu historia precedento? Ĉu sur vrako de la iama ŝtato aperis demokratiaj landoj kun feliĉiĝintaj popoloj? Oni rigardu.
En Kartvelio ekflamis du militoj – en Abĥazio kaj Sud-Osetio, sekve de kio ambaŭ regionoj tute apartiĝis kaj nun dronas en mizero kaj korupto. En Taĝikio, post pogromoj en Duŝanbeo kontraŭ la rusoj, judoj, germanoj ka, okazis sangega enlanda milito kaj nun triono da taĝikaj viroj laboras en Rusio kontrsaŭ minimuma salajro, ofte en brutaj kondiĉoj. En Uzbekio okazis pogromo kontraŭ lokaj turkoj, kiuj estis devigitaj fuĝi el respubliko. La oficiala meza salajro nun egalas al 600 rubloj (ĉirkaŭ $20). En Turkmenio ne okazis militoj, tie entute nenio okazas – la tuta lando estas kovrita per oreca ombro de novaj padiŝaĥoj. En Kirgizio okazis multaj pogromoj, plej lasta estis direktita kontraŭ uzbekoj. El Kazaĥio fuĝis centoj da miloj de nekazaĥoj, kiuj nun inundas ĉiujn apudajn regionojn (mia Tjumena provinco havas sudan limon kun Kazaĥio). De Moldavio fakte sendependiĝis Ĉednestrio – ankaŭ post sangoverŝa konflikto. Oni povas aldoni pri korupteca reĝimo en Ukrainio, aŭtoritarisma regado en Belorusio ktp – sed por kio?
Mi eĉ ne diskutu pri kiomgrade la soveta reĝimo subpremadis tiujn popolojn. Mi diru nur, ke dekoj da etnoj unue ricevis siajn alfabetojn (tiuj nordaj, kaŭkazaj ka) kaj multaj entute formiĝis kiel nacioj dume kaj danke al soveta regado (kazaĥoj, turkmenoj ka). Iel ajn, la konkludo estas evidenta. Disfalo de Sovetunio estigis grandegan krizon, dekon da militoj, multajn interetnajn konfliktojn kaj pereigis centojn da miloj da homoj, metante milionojn al daŭra mizero kaj subpremado. Do kiu volas dispartigon de Rusio, tiu volas ankaŭ tiujn tragediojn. Ne revu pri ĝentila divorco simila al tiu de Ĉeĥio kaj Slovakio! Malkonstruo de Rusio sekvigos militojn kaj kruelaĵojn multe superantaj ĉion jam viditan en iama Jugoslavio.
Kaj rezulte aperos ne novaj demokratioj kiel Litovio aŭ Estonio (kvankam eĉ tie etnaj minoritatoj nun sentas sin ne tre komforte), sed teruraj diktaturoj pli memorigantaj pri Afganio de la taliboj aŭ nuna Somalio. Jen bonega ekzemplo – Iĉkerio, kreita surbaze de Ĉeĉena Respubliko, kiu fakte estis tute sendependa de Rusio inter 1996 kaj 2000. Kion faris kun akirita libereco tiuj kaŭkazanoj? Ŝtonĵetado de homoj, teroraj agoj kaj atakoj kontraŭ apudaj regionoj, vendejo de armiloj kaj varbejo de pagitaj murdistoj, daŭra mizerado de la ordinaraj homoj kaj prosperado de banditoj kaj friponuloj ĉiaspecaj – jen kio iĝis tiu sendependa respubliko. Nu sufiĉu jam pri tio. Sapienti sat.
(Mal)havebla libro
P.S. Kelkaj vortoj pri la eldonaĵo mem. Ĝi estas bona. Mola kovrilo aspektas alloge, fortike gluitaj folioj ne impetas elen, tiparo estas granda kaj papero ne tre griza. Tajperaroj preskaŭ ne rimarkeblas kaj lingvaĵo estas flua kaj facile komprenebla.
Mi aldonu, ke nun mi mem ne tre ĝuste komprenas kiel mi sukcesis aĉeti ĉi libron. Kiam antaŭ jaro mi unue ekdeziris fari tion, ĝi estis markita en la retvendejo de UEA kiel malhavebla kaj do mi metis ĝin al mia dezirlisto en aNobii. Antaŭ tri-kvar monatoj mi mendis ĉe sama libroservo 15 librojn, inter ili ĝin kaj ial ricevis ĉion. Nun ĝi denove estas “malhavebla”. Mirindaĵo? Mi ne scias. Iel ajn mi esperas, ke iam tiu libro estos reeldonita, almenaŭ kiel bitlibro kaj trafos multajn pliajn samideanojn. Mi certas, ke ili vere bezonas tion.