|
Lecionoj por Knabo
|
|
Poeto prozas originale | januaro 2011 |
Eĉ sovetia juneco estis juneco | aprilo 2010 |
En Lecionoj por knabo de Mikaelo Bronŝtejn estas ok noveloj, el kiuj la unua, ankaŭ la plej longa, transdonis sian titolon al la libro.
La temoj de la noveloj multe varias. En la titolnovelo Lecionoj por knabo temas pri la seksinformiĝo kaj seksspertoj de juna knabo — nenio loka, sed sufiĉe aŭtobiografiŝajna por lasi ke la leganto partoprenu liajn sentojn. Ĉiu el ni sendube trovos iom da ni mem en la rakonto, eĉ kvankam niaj specifaj spertoj ne identis kun la liaj. Iom da nostalgio, nepre; iom da emocia skuiĝo, kiam ni tralegas la ne-tre-feliĉajn spertojn kun aliaj infanoj studantaj en la sama lernejo; iom da amuziĝo, kiam ni legas pri sensukcesa provo seksspertigi la knabon per pago al junulino, kiu rifuzas pro la malgrandeco de la proponita pago; entute, tre kredinda kaj familiareska.
Sed al mi plej imponis la nelonga aŭtobiografieto de aŭtomobilo, Opeleĉjo, specife Opel-Kadett Hatchback triporda. Li (ke temas pri "li" kaj ne "ŝi" aŭ "ĝi" firme decidis preskaŭ tuje lia nova posedantino) feliĉis dum sia preskaŭjuneco, sed postaj posedantoj ne tiom ame karesis kaj ĝuis lin. Lin ili traktis kiel nuran ilon, senrajtan kaj apenaŭ kompatendan. Nu, en la vivo oni devas akcepti sian sorton, ĝin malgranda aŭto, negrave kiomaĝa, vere ne povas ŝanĝi. Sed sin venĝi, nur eble... Pri tio vi legos en la plej lasta paĝo de la noveleto. Bronŝtejn havas animon de poeto, kaj ankaŭ en pseŭdoseriozan rakonton li admirinde verŝas ĝin.
La unua instruistino, la oka el la rakontoj, reportas nin en la nostalgian realon, kiu memorigas al ni ke maljuneco estas tolerebla, sed ne nepre ĝuoplena. Ho, kial nia memoro ne povas resti tiel freŝa kiel dum pli fruaj jaroj? Bela, sed iomete tremiga rakonto por la sepdeksesjara recenzanto!
Kaj la aliaj legaĵoj? Nu, Libella pritemas virinon nomatan Soneĉka, kies vivopriskribo estas pli ĉiutageca, tamen ne sen intereso. Ĉiu persono havas apartan karakteron, kaj devas sperti la konsekvencon. Neniu vivo estas feliĉoplena, nek konsistas nur el malagrablaĵoj.
La ordeno donas al ni rigardon seniluziigan (se iluziojn plu havas leganto) pri la sovetia erao, ĉi-okaze pri la fato de karboministo kies individueco devas esti subpremata obee al la ne-vere-favora opiniaro de la socio pri judoj, i.a. Ne necesas, tamen, esti judo por pritaksi la aĉajn laborkondiĉojn de karboministoj... Ĉu sovetiaj, ĉu alilandaj.
Peco de kablo sprite montras al ni scenojn de korupto en la sovetia periodo.
La gajnita motorciklo — denove pri olduloj kaj memoroproblemoj, ĉi-foje disputoj kiujn ili kaŭzas interne de familio.
Kaj "fatraso": iom komika rakonteto pri mizeraspekta almozulo kiu ekmontras sian havon de centdolaraj usonaj monbiletoj. Ĉu la monbiletoj estas aŭtentaj, ĉu falsitaj? Pri tio ni tute ne sciiĝas, ĉar, kompreneble, ĉiu penas forpreni la biletojn de la almozulo, kiu mem, egale kompreneble, strebas teni ilin por si mem.
Mi priskribis la rakontojn laŭ la ordo de mia interesiĝo pri ili, ne laŭ ilia aperordo. Sendube aliaj legantoj farus/faros alian ordon laŭ siaj preferoj. Ĉi tio direblas: Bronŝtejn estas talenta prozisto, kaj lia libro de rakontoj estas leginda. Do la legon mi rekomendas.
Pri la lingvuzo en la libro, nu eblas intermalakordi. Abundas kelkaj bone konataj slavismoj — precipe la uzo kaj neuzo de la vorto la. Nu, miaopinie necesas akcepti ke la (ne)uzado de la estis, estas, kaj preskaŭ certe ĉiam estos literatura kuriozaĵo en esperanto. Kiu pravas, kiu malpravas? Rigardante la uzon/neuzon de la en la arego da lingvoj en nia mondo, kiel decidi? Mi aŭdacas diri ke en neniu lingvo la uzo estas tute konsekvenca, ĉar tro subjektiva(j) estas la signifo(j) de tiu vorto en ĉiu lingvo. En ĉiu lingvo, neniu individua persono uzas siajn vortojn precize same kiel iu ajn alia individuo. Ja pro tio ekzistas tiu benaĵo kiun ni nomas "stilo". Al mi plaĉas la stilo de Bronŝtejn, ne gravas disput(et)oj pri la multaj uzataj aŭ mankantaj la-oj en lia libro.
Pli grava estas neklareco de la signifo de la vorto ĝis, kiu multe konfuzas min, eĉ post miaj 63 jaroj da uzado de esperanto. Jen du frazoj el la libro kiuj perplekigsas min: p.87 [mi] vagados laŭurbe ... kun mia mastro kaj la kompanio, ĝis li ne lasos min ripozi en iu el iliaj fetoraj kortoj. La senco supozeble estas "antaŭ ol li lasos min ripozi..."; p. 98: Mi ne dubas ke ĝis morgaŭ la afero estos solvita. La senco klare estas "ke jam antaŭ morgaŭ".
Ambaŭkaze ĝis signifas pli-malpli "antaŭ la tempo kiam"; kaj NPIV indikas, tuj antaŭ la fino de sia konfuza artikolo pri ĝis, ke necerteco pri la signifo de ĝis ne daŭras ekde preskaŭ la komenco de esperanto mem. Ke por multaj personoj ĝis pli-malpli = antaŭ estas solide establite en esperanto. Supozeble min perturbis aŭ almenaŭ konfuzis ke Bronŝtejn uzis kaj ĝis kaj ĝis ne sinonime en sia libro. Tamen, jen denove stilaĵo. Kaj pri stildetaloj non est disputandum.
Do: bona aldono al nia literaturo.
Ne nur lecionoj | Publikigita ĉe Impeto Februaro 2012 |
La moskva eldonejo “Impeto” ofertis en 2009 al ŝatantoj de la Esperanta literaturo novan volumon de la konata verkisto el Rusio Mikaelo Bronŝtejn. Ĉi tiu nova kolekto de liaj noveloj originale verkitaj en Esperanto komenciĝas per dediĉa linieto, kiu malkovras, ke – nekredeble! - la aŭtoro estas jam sesdekjaraĝa, sed kontraste al la majesta jubilea viv-evento la libro senpretende kaj modeste titoliĝas “Lecionoj por knabo” kvazaŭ ĉi tiu titolo origine ligus en unu daŭra kaj eventoriĉa linio la jarojn de la infanaĝo al la nuna glora pinto de homo matura, deziranta kiel sentruda rakontisto peri siajn vivospertojn al tiuj, kiuj ŝatas sorbi ilin de vivpulsa aŭtenta atestanto. Ankaŭ la desegnaĵo sur la kovrilpaĝo fare de la pentristo Vjaĉeslav Te sugestas implicite ĉi tiun longan vojon ekde fruaj primaveraj ĝis neeviteble aŭtunaj vivperceptoj.
La libron prefacas poeziaj gratulmesaĝoj al “ĉampiono de l’ verkad’”de moskvaj aŭtoroj, kies kurta gratulapelo antaŭ la jubileanta kolego ne povas kaj ne intencas bilanci lian plurjardekan krean vojon, sed atribuas ian speciale festan etoson al la tuta kolekto konsistanta el ok diverstemaj noveloj.
Temoj, kiujn frontas Bronŝtejn en la novelaro, fontas el liaj personaj travivaĵoj, kiujn li eksponas al legantoj per la okuloj de ŝajne senpartia observanto. Sed tio estas nur ŝajna distanciĝo, ĉar efektive la aŭtoro ĉiam ĉeas. Kun la avangarda brigado li descendas en karbominejon, spertas la senesperajn vivkondiĉojn en la kruda epoko de la sovetia desupra konsumdistribuo kaj ĉiopova partia regado, de mizeraj familiaj kondiĉoj kaj malpacaj interparencaj kolizioj li venigas siajn legantojn sur socian fundon, kie azilas senhejmuloj kaj despere senmonumas povraj elĉerpitaj homoj, kie senhontuloj senskrupule banditas en fetoraj urbaj kortoj. Kelkaj noveloj estas datigitaj per la jaro 2001, kaj sekve ili prezentas la bildojn el la vivperiodo de baldaŭ ruiniĝonta evoluinta socialismo ĝis la apero de kooperativoj kaj novrusoj dum longaj tumultaj jaroj de ĉiaspeca malstabiliĝo: socia, ekonomia kaj disorientiĝo morala.
Du novelojn “Lecionoj por knabo” kaj “La unua instruistino” Mikaelo Bronŝtejn prezentas aŭtobiografie, retrorigardante en sian propran infanaĝon, de sur la nunaj aĝaj altaĵoj de jam grizhara sesdekjara homo esperanta, ke “la priskribataj okazintaĵoj... eble povus suflori ion utilan al la nuntempa knabaro...”. Sed, kredeble, eĉ ne nur “la nuntempa knabaro”, male la samaĝuloj de la verkinto legantaj la “Lecionojn” povas nostalgie remergiĝi en la mondon de propraj infanaj kaj adoleskaj travivaĵoj, ĉar subite ĉiu eksa bubo povas trovi sur paĝoj de la novelaro tre intimajn ideojn kaj eventojn, kiuj viziiĝas elinterlinie kiel tre similaj propraj spertoj el jam rapide foriĝantaj junaĝaj tagoj. Se la aŭtoro celis similan idean identĝon kun siaj legantoj, li faris tiudirekte tre sukcesajn salutindajn paŝojn.
Bronŝtejn estas majstro de dialogoj. Liaj protagonistoj el amaspopola medio interkompreniĝas freŝlingve, nature, ofte sen apartaj riverencoj al etiketaj normoj. Estas interese sekvi la popolan parolinventemon, kiun la verkisto trakribras el la reala ĉirkaŭo kaj poste trafe enbuŝigas al siaj plumpersonoj senskrupule ŝatantaj malavari elvokivajn substantivajn epitetojn, inter kiuj “kokinaĉo”, “bastardo”, “despotino”, “ŝtipulo” ne troviĝas en la vico de la plej drastaj. Legante la interparolojn de Stasik kaj Baba Nataŝa, de Stasik kaj Andrej Iljiĉ (paĝoj 61-63) aŭ de la brigadestro Boris Ŝiman kaj la partiestro Levakov (paĝoj 79– 80) oni havas impreson de reale plastika interveno en la vivo de ĉi tiuj homoj kvazaŭ ili estus al ĉiuj delonge kaj bone konataj aŭ daŭre loĝus ie apude najbare.
La eldirojn de siaj herooj la aŭtoro ofte spicas per rusaj idiomaĵoj atribuantaj specife neripeteblan fonon, foje neordinaran kaj spritan foje eble ne tute kompreneblan al nerusdevenaj legantoj: “Julka ... en ĉerko volus vidi tiun ĝardenon”, “Stepan Antonoviĉ, sen tri minutoj pensiulo”, “Sekvis sovaĝa rideksplodo”, “Ili estis vidintaj lin antaŭ cent jaroj”, “Spartak” kontraŭ “Flugiloj”, “ La kompanio forbalaiĝis ĉe vespero”. Ofte aperas piednote glosoj; ili helpas la legantojn pli bone penetri en traktatajn cirkonstancojn kun tiutempaj lingvaj, slangaj, objektaj kaj ĉiutagaj realaĵoj. En la libro abundas gerolantoj; iuj havas asimilitajn nomojn kiel Viktoro, sed por plimulto la aŭtoro uzas nacilingvajn nomojn skribitajn jen en trannsskriba formo: Haljka, Fejgele jen en transliterita varianto: Sveta, Soneĉka.
Mikaelo Bronŝtejn lerte kaj inventeme aplikas la celadjektan kaj predikativan infinitivojn, sed fojfoje infinitiva propozicio povas efiki iom peze, ekz. “Ili akceptas silente defendi sin antaŭ forkuri” (paĝo 27). Atinginte la lastan paĝon, traleginte la novelojn atentema leganto povas ankaŭ alproprigi por aktiva uzado la ŝatatajn vortetojn de la aŭtoro “iel-tiel” kaj “versimile”. Tajp- aŭ komposteraroj praktike mankas, ili hazardas kaj ne ĝenas trude, ekz. “Ni disiras, akompanate niajn knabinojn”( paĝo 27).
“Lecionoj por knabo” estas libro, por kiu malindas loko en forgesataj nemoveblaj libroŝrankoj. Ĝi volas esti dorlotata de la manoj amikaj, de la okuloj literaturĝuaj de tiuj legantoj, kiuj soifas ne nur interesajn peripetiojn sed ankaŭ vivigan kaj majstran lingvaĵon. Ĉion ĉi vi povas trovi sub la kovrilpaĝo de ĉi tiu leg-enda novelkolekto.
Vi estas kiel ni, aŭ lecionoj por legantoj | Publikigita ĉe Scienco kaj kulturo, № 4(84) 2009 |