La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Leteroj de Paŭlo kaj lia Skolo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ankoraŭ Sanktaj Skriboj


2005/05, p. 21

„Vorto donita estas kiel leĝo”: per ĉi proverbo mi komencis recenzon pri la dua volumo de la Duakanonaj libroj, aperintan en MONATO 2003/11. La frazo referencis al la fakto, ke eldonejo Fonto estis promesinta duan verkon el la Biblio post la unua volumo de la Duakanonaj libroj; siaflanke, Gerrit Berveling planis plu traduki verkojn el la Malnova kaj Nova Testamentoj laŭ la konsidero, ke ne ĉiuj libroj estas de ĉiuj eklezioj rigardataj kiel sanktaj, do kelkaj havis pli prosperan sorton, kelkaj aliaj restis, se ne forgesitaj, tamen ne tiel vaste konataj.

Jen estas la vico de la Leteroj de Paŭlo kaj lia Skolo. Katolikoj nomus la aŭtoron „Sankta Paŭlo”, kaj eble iom miros, ke ne ĉiuj leteroj estas atribuataj al li, la Apostolo de la gentoj. La leteroj de Paŭlo estas bonŝancaj: ili trafis al la sukceso esti konsiderataj en la „Kanono”, tial super ĉia kritiko, sanktaj, nediskutindaj. Aliaj evangeliecaj aŭ hebrehistoriaj tekstoj tiun agnoskon ne ricevis.

Paŭlo estas al ni konata pli ol iu ajn alia personeco de la Nova Testamento tra La Agoj de la Apostoloj kaj tra siaj Leteroj, du fontoj sendependaj sed kompletigantaj sin reciproke. Li estis klera juda doktoro, naskiĝinta en Tarso, nuna Turkio, profunde edukita laŭ la doktrino de la farizeoj; komence forta kontraŭulo de la kristanismo, li estis enplektita en la murdon de Sankta Stefano. Poste li estis „kaptita”, survoje al Damasko, de la figuro de resurektinta Kristo (vd. Agoj de la Apostoloj, 9), tiel ke en multaj okcidentaj lingvoj, kaj same en Esperanto, la „vojo al Damasko” signifas rapidan kaj kompletan vivrenversan konvertiĝon. Tio estis verŝajne ĉirkaŭ la jaro 36. Ekde tiam Paŭlo vojaĝas kaj predikadas, kaj organizas la unuajn kristanajn komunumojn. Lingve kaj etne li estis diaspora greklingva judo, tamen romia civitano; sed li sentas sin pli internacie greka ol juda, tiel ke li ŝanĝas sian nomon el la juda Saulo al la greka Paŭlo.

Pluraj propagandaj vojaĝoj, laŭ komisio de la kristanaj komunumoj, por prediki la novan religion inter la nekristanoj kaj precipe nejudoj; dum tiu intensa agado li estas arestita, li apelacias al la roma imperiestro kaj estas do transportita al Romo. Dum la vojaĝo li spertas ŝiprompiĝon, kaj la tuto finiĝas per absolvo. Plua vojaĝo al Hispanio, poste aliaj en Oriento, ĝis la dua aresto en Romo, kie li estas prisentencita al senkapigo, probable en la jaro 67. Pri la senkapigo de Paŭlo atestas la plej malnova kristana tradicio; malpli kredinda mito estas tiu starigita de la rom-popola pietato, ke lia kapo ĉe la falo tuŝis la grundon trifoje per resaltoj, kaj el tiuj tuŝpunktoj naskiĝis fontoj (iam la akvo estis trinkata, nun klasata netrinkebla). Ekzistas preĝejo en tiu loko, Sankta Paŭlo ĉe la tri fontoj; la putoj estas je plurmetra distanco unu de la alia, tiel ke la legendo pruviĝas nekredinda.

Kial Paŭlo iĝis tiom fama kompare al aliaj kristanaj predikantoj? En la tempoj en kiuj la judoj disputis jam laŭsekte, kaŝante per religiaj argumentoj la ĉiamajn konfliktojn pri povo, Paŭlo predikis ion revolucian: ĉiuj homoj estas filoj de Dio, ne distingeblas judoj de gojoj, grekoj kaj romanoj ne bezonas esti cirkumciditaj por iĝi kristanoj. Dio estas unu kaj zorgas pri ĉiuj popoloj sendistinge. Tiun ĉionampleksecon, tiun ĝeneralan ĉirkaŭbrakon al ĉiuj popoloj ni nuntempuloj lernis de Paŭlo (se entute ni lernis!). Li ne distingas inter judoj kaj nejudoj, kaj eĉ ne inter kristanoj kaj nekristanoj. Dio amas ĉiujn kaj al ĉiuj donas la eblecon saviĝi. Tiaj vortoj estas imprese modernaj.

Evidentas el liaj verkoj fidoplena sindono kaj kortuŝa tenero, samkiel indigno kontraŭ tiuj, kiuj intencas perfidi sian kredon. Por riproĉi la dubemulojn, li uzas kaj ironion kaj akrajn vortojn, tiel ke liaj leteroj estas ne nur spegulo de la tempoj kaj de la unuaj kontrastoj inter la kristanoj, sed ankaŭ literaturaĵoj, kie estas ekspluatata la plena potenco de la greka leksiko. Li kreis grandan parton de la kristana terminologio, tiel ke la noveco de lia lingvaĵo kaj la profundeco de liaj ideoj igis lin neklara ankaŭ al siaj samtempuloj kaj sammediuloj: longaj parentezoj, oftaj digresioj, nemalmultaj subjektoŝanĝoj, kiuj eble estis pli facile kompreneblaj dum geste kaj intonacie helpata predikado ol el skribita teksto. Tial traduko estas defio.

La Leteroj de Paŭlo la Apostolo aperis en esperanta vesto ene de La Nova Testamento de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo, eldonita de La Brita kaj alilanda Biblia Societo, jam en 1912, kun tuja represo en 1913. Kiu relegas tiun tradukon, trovas lingvon tute poluritan kaj laŭtermine plene adekvatan al la originala verko. Ĉu do valoris entrepreni novan tradukon? Berveling faras fakte novan verkon, konstruante tutunue alian sinsekvon de la Leteroj kompare al la tradicia kronologia. Li unue prezentas la apostolon, per la letero Al la Galatoj, kiu kutime estas prezentata kiel kvara. Li ankaŭ plene subtenas la teorion, antaŭe nur apenaŭ prezentitan, ke ne ĉiuj leteroj fontas el la sama plumo: sep estas certe aŭtentikaj, tri pridubataj, tri certe verkitaj de skolano(j), kaj la letero Al la Hebreoj, kvankam tradicie aneksita al la leteroj de Paŭlo, estas eliminita kaj ĉi tie ne trovas lokon. Eble pli moderne certigitaj fontotekstoj, eble nur malsimila tradukstilo igas Berveling elekti aliajn terminojn ol la Biblia Societo: vorto kiel „gojo” ne ekzistis en la frua traduko, sed ne temas nur pri tio. Ni komparu kiel ekzemplo nur unu versiklon, Al Timoteo, I, 3, 13.

En la traduko de 1912: Ĉar tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj, akiras al si bonan gradon kaj grandan kuraĝon en la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.

En la traduko de Berveling: Kiuj bone plenumas la diakonecon, akiros al si altan pozicion kaj la rajton paroli libere pri la fido je Mesio Jesuo.

El la pli ol 250-paĝa libro, rimarkinda procento estas dediĉita al enkondukoj kaj notoj, tiel ke la klereco kaj didaktikaj kvalitoj de Berveling reliefiĝas abunde. La subtitolo estas La Nova Testamento - volumo I, kio esperigas pri sekvontaj tradukoj. „Por vino bona, ŝildo ne bezona”; ne necesas do eksplicite rekomendi la verkon, kiu estas la 39a en la serio Oriento-Okcidento. Enkonduko de Renato Corsetti proponas similecon inter Paŭlo kaj Zamenhof kiel unuigantoj de ĉiuj nacioj, la unua tra la religio de la savo, la dua tra la internacia lingvo. Kiel ĉe aliaj verkoj de la sama eldonejo, la kovrilpaĝa ilustraĵo estas de G. Doré.

Carlo Minnaja

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.