La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Padma, la eta dancistino

  • Author: Tibor Sekelj
  • Illustrator: Tihomir Lovrić
  • Kind: for children
  • Availability: In stock
  • Price: €9.00
  • Year of publication: 2013
  • Format: libro kudre bindita
  • Description: La romano priskribas la folklorojn de hinda socio en la 50aj jaroj de la pasinta jarcento, pere de rakontado pri vilaĝa knabino, kiu hazarde malkovris en kaverno de la vilaĝo kulturajn heredaĵojn de mil jaroj kaj pro tio havis al si ŝancon esti “lernantino de la plej bona lernejo por arta dancado” en Novdelhio.
  • Pages: 80
  • Width: 165 mm
  • Height: 210 mm
  • ISBN: 978-953-7818-02-9
  • Review:
    • De Abengo: Padma, la eta dancistino
    • De Tereza Kapista, Beogrado, Serbio (Tero): Padma la eta dancistino
    • Elkore mi rekomndas la libron "Padma, la eta dancistino" de Tibor Sekelj al ĉiuj kiuj ŝatas tre belan kaj klaran stilon de skribado, belan rakonton kaj simplecon de impliko. Legante oni povas ekscii pri interesaj homaj moroj en Hindio, kie aŭtoro loĝis iam da tempo. (Miomirka - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2014)
    • Padma, la eta dancisto: Unu vojaĝanto iris al la eta hinda vilaĝo kaj restis tie. Tie li renkontis unu knabinon, Padma, kiu volis fariĝi dancistino. Unu profesia dancistino vizits tiun vilaĝon kaj ŝi dancis fervore. Padma vidis ŝian dancon kaj emociiĝis. Ŝi parolis kun la dancistino kaj la dancistino instruis dancon al ŝi. En la vilaĝo diversaj interesaj aferoj inkluzive geedziĝfesto okazis. Kiam ŝi ludis kun geamikoj, ŝi trovis gravajn malnovajn ŝtonajn homfigurojn en la kaverno. Pro helpo de la vojaĝanto ŝi feliĉe povis akcepti en lernejon de arta dancado.
      Ĉi tiu libro estis tre interesa kaj malenuigis min. (Osho (Japanio) - Internacia Esperanto-Sumoo Marto 2018)
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Padma, la eta dancistino


Septembro 2017
La libro Padma, la eta dancistino de Tibor Sekili estis eldonita 2013, 25jaroj post lia morto, kio aperas al mi imo stranga. Ĉu li vere verkis ĝin? Aŭ ĉu lia edzino Elizabeto verkis ĝin laŭ liaj manuskriptoj? Tio ne gravas, ĉar la verko abundas je la spertoj kaj la ideoj de Tibor Sekelj.
Tibor Sekelj estis mondvojaĝanto, mondcivitano, esploristo, verkisto kaj esperantisto. Kun liaj vojaĝo kaj longa restado li facile verkis "Padma, la eta dancistino", la bela stilo de la rankonto estis 100 elcento de Sekelj.
Al mi estas kelkaj interesaj punktoj en la libro.
1. Unu el la ĉefrolantoj estis Onklo Bend, angla historiisto aŭ sciencisto pri la hindia kulturo. Certe li ne estis Sekelj, ĉar li ne parolis la hindian lingvon, kaj tie profunde sciis pri la kulturo de hindio. Ŝajne Sekelj foje vojaĝis kun angla eksploristo kaj akompanis lin aŭ helpis lin foti aŭ filmi.
2. Laŭ la rakonto, la knabino Padma estis en vilaĝo Kondapur, la vilago kun dometoj konstruitaj el tero, kun tegmentoj el palmfolioj, ene de ĉa. 20 kilometroj ne troviĝis moderna lernejo, kaj la infanoj simple ne iris al lernejo, aŭ devis loĝi en alia loko por viziti la lernejon. Fakte estis fama hindia dancisto Padma Subrahmanyam (naskiĝita en la 4a de februao 1943 en Madras), kaj ŝia patro ankaŭ fama reĝistoro. La ligilo pri tiu dancisto estas je: en.wikipedia.org/wiki/Padma_Subrahmanyam , kaj estis ankaŭ kelkaj prezentadoj pri ŝi aŭ pri hindia dancado je Jutubo.
3. En la rankonto la nomo Hindio estis uzita por Barato aŭ Barata Unio. La esperantistoj de Hindia Unio insistas ke sia lando nomiĝas Barato anstataŭ aliaj nomoj. Ĉu Sekelj ne sciis pri tio? Ŝajne li volus simpligi la rakonton per uzi nur la nomojn kiuj kutimaj esperantistoj konas.
4. En la libro troviĝas belaj rakontoj ĝenerale pri la hindiaj kulturoj, kiel dresistoj de serpentoj, hindia edziĝo, hindia novjarfesto (holio), kredo je Ŝiva, manieroj de hindia dancado, ktp. Por eŭropanoj tiaj rakontoj estas sufice bonaj, sed bedaŭrinde estis kelkaj malĝustaj kliŝoj, aŭ okcidentaj antaŭjuĝoj laŭ moderna kritiko.
Mi rekomendas la libron pro ĝia bona rakonto, facila lingvo, kaj bela episodo de internacia kunlaboro. La vorto islamo, kristantismo, aŭ hinduismo kaj budaismo ne troviĝas en la rakonto. La libro ne enhavas antaŭjuĝon de la religio, sed ĝi abundas la ideon de Zamenhofa (aŭ esperantisma) homararo.

Abengo

Padma la eta dancistino


Septembro 2013
Mi legis libron de Tibor Sekelj "Padma la eta dancistino" Mi proponas ĝin al gejunuloj au denaskaj infanoj. Ĝi estas porinfana libro. Temas pri rakontoj el Hindujo kiujn skribas eksterlanda alvenanto kiun ili nomis Onklo Bend. Li amikiĝis kun la knabino de la familio Padma. Inter 10 rakontroj-interesaj kaj nekutimaj el Hindujo estas unu kiam Padma ekŝatis esti dancistino. Onklo Bend pagas al dancistino de vojaĝanta trupo por ke ŝi montru kelkajn paŝoj al Padma por ke ŝi povu danci, ankaŭ aĉetis al Padmaja uzitan vestaĵon, sed tamen konvenan al eta dancistino. Post kelkaj okazaĵoj Padma meritas stipendion kaj iras al ŝtata lernejo, lerni por profesia  dancistio. Do helpe de eksterlandano onklo Bend ŝi realigas sian ŝonĝon. Facila, tre klara lingvaĵo kaj tre konvena por scivolemaj.

Tereza Kapista, Beogrado, Serbio (Tero)

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.