Buŝa poezio aperas en specialaj cirkonstancoj, spontane, sen rimoj kaj skribilo. Iu neatendite kaj simple elbuŝigas siajn sentojn kaj pensojn, ĉeestantoj povas ripeti kaj parkere reuzi la diritaĵon, skriboscia aŭskultanto povas noti ĝin. Eble ĝi estas kanto.
Tio povas okazi inter ajna grupo, popolo, en ajna kontinento. Ankaŭ buŝa poezio esprimas tuthomarajn sentojn, legendojn kaj opiniojn ekzemple pri infanoj, amo, amikeco, fiero, milito, (mal)ĝojo, libero, soleco, morto. Buŝa poezio preĝas, sorĉas kaj (mal)benas.
T. Sekelj notis ekzemplerojn de tia poezio dum siaj restadoj inter popoloj sur la plej diversaj ŝtupoj de kultura evoluo. Li ekdeziris igi Esperanton malpli eŭropeca uzante kvindekon de vortoj el dudeko da lingvoj afrikaj, aziaj, aŭstraliaj, sudamerikaj k.a.
Krome, en sia listo de uzita literaturo li havas dudekon da diverslingvaj titoloj. Jen lia propra poeziaĵo enkonduka:
Elpafu la sagon kuraĝa toao*
sed tiel ke ĝi neniun mortigu,
neniun ĝi vundu.
Elpafu la sagon brava ĉasisto,
sed ke ĝi ne vundu beston,
ne traboru arbon, ne deŝiru folion.
Elpafu la sagon direkten al fora stelo,
ke ĝi disŝutiĝu en mil fajrerojn,
ke ĝi lumigu la vojon al ĉiu
kiu vagas ĉi nokte.
Ke ĝi alportu momenton da belo
en la nokton de tiuj kiuj malgajas.
* toao (el maoria) plenaĝa plenforta viro ĉiam preta por batali