|
Ĝis revido, krokodilido!
|
|
Arto ripari fenestron | 1997/03, p. 21 |
Pastinako de l' jaro | 1998 |
Dek kvin rakontoj enestas en tiu ĉi kolekto, jam la dua, de la svedo Sten Johansson. La libreto havas du partojn: la unuaj ok rakontoj havas temojn apartajn, ĝeneralajn; la sekvaj sep temas pri Esperantujo, esperantaĵoj kaj esperantuloj. Karakterizas la aŭtoron flua proza stilo, leĝera kaj senĝene anekdoteca, des pli en la primovadaj eroj. En ili palpeblas lia emo al ironio kaj satiro, kutime pri lingvaj manioj aŭ skoloj, kun tono pli proksima al Louis Beaucaire kaj f-ino Barlaston ol al Izrael Lejzerowicz kaj Miĥail Bulgakov. Speciale amuza montriĝas "Mia nobelpremio", ricevinta la premion "K. Lister" de Pastinaka Esperanto-Asocio en 1996.
Pli interesa mi trovas la unuan parton. Anekdotas "Mia amata", konstruita ekskluzive surbaze de palindromeca vortludo. Same tekna* ŝajnas al mi "La utilo de trejnado": kie do la arto? Nenie, ĉar temas pri rakonto sen temo, nura plilongigo de blago. Kaj ĉe la tro primitiva intrigo de "Bonan matenon!" mi redemandas: kie la literaturo? Nu, ĝi bonŝanĉe vivas en "Nokta halto" (kies lasta alineo tamen elizias la magiecon de la tuto), "Ripari fenestron" (atentokapte erotika) kaj, ĉefe, "Patrino", la sola kiu meritas la nomon novel(et)o, pri familio, religio kaj hipokriteco. Bele, se Johansson pluirus ĉi vojon iom pli ambician!
Recenzo: Ĝis revido, krokodilido!/Review: So Long, Little Crocodile! |
Ĉu oni povas malŝati novelaron, kies unua novelo, "Patrino", komenciĝas per "La unuan de ĉiu monato mi akompanis mian patron al la bordelo"? (Ne, la patro simple iris por kolekti la lupagon — li estis advokato.) | Can you dislike a collection of short stories whose first story, "Mother", begins with "On the first of every month I accompanied my father to the whorehouse"? (No, the father simply went to collect the rent — he was a lawyer.) |
Laŭ la kovrilo, temas pri "Dek-kvin noveloj originalaj", sed fakte estas nur ok noveloj; la ceteraj estas eseoj. Ĉio tamen estas ĝenerale amuza — en sia fina eseo ("Hitler, Maŭ, Strindberg kaj mi") Johansson klarigas, kial li emas verki amuzaĵojn anstataŭ seriozaĵojn. | According to the cover, we have "Fifteen original short stories", but in fact there are only eight short stories; the rest are essays. But everything is generally amusing — in his final essay ("Hitler, Mao, Strindberg and Me") Johansson explains why he tends to write amusing rather than serious works. |
Mi aparte ŝatis la novelojn "Biciklo de eterno" (pensu pri la Eterna Karburilo de popularaj mitoj, kaj poste pri Eternaj Pneŭoj por bicikloj) kaj "Ripari fenestron" (erotika novelo). Ankaŭ alloga estis la sola seriozaĵo en la sortimento: "Nokta halto" (pri neatendita trajnhalto en la sveda arbaro). | I especially liked the short stories "Bicycle of Eternity" (think of the Eternal Carburetor of popular myth, and then of Eternal Tires for bicycles) and "To Fix a Window" (an erotic short story). Also attractive was the only serious work in the bunch: "Night Stop" (about an unexpected train stop in the Swedish forest). |
Inter la eseoj, tiu, kiu donis la titolon al la libro, pretendas (aŭ pretekstas) klarigi la devenon de la slangaĵo "krokodilo". "Heliko" kaj "Neologismo" amuze diskutas la dialektikon inter konservativuloj kaj neologismemuloj. "Mia nobelpremio" ... ne estas, en la fino. Kaj "La arto verki ampoemon" sugestas kelkajn bonajn rimojn por tiuj, kiuj volas inciiĝi en tiun belan arton. | Among the essays, the one that gave the title to the book claims (or pretends) to explain the origin of the slang term "crocodile". "Snail" and "Neologism" amusingly discuss the dialectic between conservatives and supporters of neologisms. "My Nobel Prize" ... isn't, in the end. And "The Art of Writing a Love Poem" suggests a few good rhymes for those who want to be initiated into this beautiful art. |
Leĝera libro, facile legebla, kaj ĝenerale amuza. | A light book, easily readable, generally amusing. |