La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ĝis revido, krokodilido!

  • Auteur: Sten Johansson
  • Type: novelo
  • Disponibilité: Épuisé
  • Prix: ±€6.00
  • Année de publication: 1996
  • Forme: libro vinktita
  • Description: En tiu ĉi libro vi trovos ok novelojn kun temoj ĝeneralaj: humuraj, pensigaj, satiraj; krome sep novelojn pri Esperantio: pliparte satiraĵoj pri lingvo, literaturo, movado kaj sintenoj en la verda rondo. Tri el la noveloj estas premiitaj en la Belartaj Konkursoj.
  • Specimen: La unuan de ĉiu monato mi akompanis mian patron al la bordelo. Ni ekpromenis frue vespere, kiam mi jam faris mian lernejan hejmtaskon, kaj kiam patro fermis sian advokatan oficejon. De nia domo ĉe la Strato de l' Muelejo, kiun iam konstruis mia praavo, ni laŭiris la rivereton. En mia memoro ĝia verdbruna akvo odoras svage kaj mistere. Ĉe la Prusa Ponto ni turnis nin maldekstren, preter la butiko de Rosenfeld, kaj poste denove maldekstren en la Strateton de Sankta Luko. Tie, en la numero oka, duetaĝa domo malhele flava, troviĝis la bordelo.
    Ĝi estis mezgranda kaj mezklasa bordelo kun eturba, etburĝa atmosfero sub gvido de sinjorino Keller. Plurajn jarojn poste, dum la Mondmilito, kiam la fronto ondis tien reen ne malproksime de nia urbo, ĝi ekhavis alian karakteron. La ĉefa domo tiam fariĝis oficira bordelo, dum oni konstruigis barakon postkortan, kie deko da galicianinoj servis la simplajn soldatojn. Por civiluloj de nia urbo tiam apenaŭ plu restis loko.
  • Pages: 69
  • Largeur: 145 mm
  • Hauteur: 210 mm
  • Poids: 94 g
  • Critique:
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Arto ripari fenestron


1997/03, p. 21
Ne timu, kara leganto! Tiu ĉi libro ne temas pri hejmaj riparaj laboroj. Ta- men se vi ne pigros kaj eklegos la novelon pri iu riparenda (kaj, ŝajne, neniam riparita) fenestro, vi estos regalita per drasta erotikaĵo, kiu forgesigos vin ne nur pri tiu fenestro sed ankaŭ pri ĉio alia.
Sten Johansson estas konata kiel gajninto de kelkaj premioj kaj kiel aŭto- ro de du libroj. La prezentata tria libro enhavas dek kvin originalajn novelojn. Ok noveloj de la unua parto estas senpretendaj kaj modere humuraj, legiĝas sufiĉe facile, temas pri amo kaj amoro kaj diversaj viv-okazaĵoj.
La sep noveloj de la dua parto estas dediĉitaj al temoj, ligitaj kun la verda rondo, lli seriozmiene traktas krokodilologion; satiras pri malakordoj inter adeptoj de diversaj vojoj de lingva evoluo; parodias scienceskan disku- ton pri la etimologio de la neologismo „propiti”; instruas, kiel verki banalan ampoemon k.s.
Fine la aŭtoro prezentas en humura maniero sian propran vivovojon kaj Esperantan karieron.

Boris Kolker

Pastinako de l' jaro


1998

Dek kvin rakontoj enestas en tiu ĉi kolekto, jam la dua, de la svedo Sten Johansson. La libreto havas du partojn: la unuaj ok rakontoj havas temojn apartajn, ĝeneralajn; la sekvaj sep temas pri Esperantujo, esperantaĵoj kaj esperantuloj. Karakterizas la aŭtoron flua proza stilo, leĝera kaj senĝene anekdoteca, des pli en la primovadaj eroj. En ili palpeblas lia emo al ironio kaj satiro, kutime pri lingvaj manioj aŭ skoloj, kun tono pli proksima al Louis Beaucaire kaj f-ino Barlaston ol al Izrael Lejzerowicz kaj Miĥail Bulgakov. Speciale amuza montriĝas "Mia nobelpremio", ricevinta la premion "K. Lister" de Pastinaka Esperanto-Asocio en 1996.

Pli interesa mi trovas la unuan parton. Anekdotas "Mia amata", konstruita ekskluzive surbaze de palindromeca vortludo. Same tekna* ŝajnas al mi "La utilo de trejnado": kie do la arto? Nenie, ĉar temas pri rakonto sen temo, nura plilongigo de blago. Kaj ĉe la tro primitiva intrigo de "Bonan matenon!" mi redemandas: kie la literaturo? Nu, ĝi bonŝanĉe vivas en "Nokta halto" (kies lasta alineo tamen elizias la magiecon de la tuto), "Ripari fenestron" (atentokapte erotika) kaj, ĉefe, "Patrino", la sola kiu meritas la nomon novel(et)o, pri familio, religio kaj hipokriteco. Bele, se Johansson pluirus ĉi vojon iom pli ambician!

Jorge Camacho

Recenzo: Ĝis revido, krokodilido!/Review: So Long, Little Crocodile!

Ĉu oni povas malŝati novelaron, kies unua novelo, "Patrino", komenciĝas per "La unuan de ĉiu monato mi akompanis mian patron al la bordelo"? (Ne, la patro simple iris por kolekti la lupagon — li estis advokato.)

Can you dislike a collection of short stories whose first story, "Mother", begins with "On the first of every month I accompanied my father to the whorehouse"? (No, the father simply went to collect the rent — he was a lawyer.)

Laŭ la kovrilo, temas pri "Dek-kvin noveloj originalaj", sed fakte estas nur ok noveloj; la ceteraj estas eseoj. Ĉio tamen estas ĝenerale amuza — en sia fina eseo ("Hitler, Maŭ, Strindberg kaj mi") Johansson klarigas, kial li emas verki amuzaĵojn anstataŭ seriozaĵojn.

According to the cover, we have "Fifteen original short stories", but in fact there are only eight short stories; the rest are essays. But everything is generally amusing — in his final essay ("Hitler, Mao, Strindberg and Me") Johansson explains why he tends to write amusing rather than serious works.

Mi aparte ŝatis la novelojn "Biciklo de eterno" (pensu pri la Eterna Karburilo de popularaj mitoj, kaj poste pri Eternaj Pneŭoj por bicikloj) kaj "Ripari fenestron" (erotika novelo). Ankaŭ alloga estis la sola seriozaĵo en la sortimento: "Nokta halto" (pri neatendita trajnhalto en la sveda arbaro).

I especially liked the short stories "Bicycle of Eternity" (think of the Eternal Carburetor of popular myth, and then of Eternal Tires for bicycles) and "To Fix a Window" (an erotic short story). Also attractive was the only serious work in the bunch: "Night Stop" (about an unexpected train stop in the Swedish forest).

Inter la eseoj, tiu, kiu donis la titolon al la libro, pretendas (aŭ pretekstas) klarigi la devenon de la slangaĵo "krokodilo". "Heliko" kaj "Neologismo" amuze diskutas la dialektikon inter konservativuloj kaj neologismemuloj. "Mia nobelpremio" ... ne estas, en la fino. Kaj "La arto verki ampoemon" sugestas kelkajn bonajn rimojn por tiuj, kiuj volas inciiĝi en tiun belan arton.

Among the essays, the one that gave the title to the book claims (or pretends) to explain the origin of the slang term "crocodile". "Snail" and "Neologism" amusingly discuss the dialectic between conservatives and supporters of neologisms. "My Nobel Prize" ... isn't, in the end. And "The Art of Writing a Love Poem" suggests a few good rhymes for those who want to be initiated into this beautiful art.

Leĝera libro, facile legebla, kaj ĝenerale amuza.

A light book, easily readable, generally amusing.

Don Harlow

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.