Vere groteskaj estas tiuj dudek du fabeloj. Interparolas du
matenoj. Lamentas ne-ekzistanta truo. Violo tenas al si la
ventron pro rido. Ĉefrolas senansa tasego kaj sanansa tasego
— pri kio temas, mi ne povis elkribri. Merlo havas
ŝu-butonajn okulojn — se vi povas imagi, kio tio estas.
Diskutas diversaj etaĝoj de domo kaj fuĝas lentugoj. Kaj kio
estas „franta”?
Nur je la unua vido temas pri fabeloj por infanoj. Fakte, la
tekstetoj ŝajnas al mi aŭ tro simplaj, aŭ tiom groteske
nelogikaj, ke ili certe ne taŭgas por niaj esperantistidoj.
En ĉiu historieto la homoj, bestoj aŭ objektoj interparolas
plimalpli kaose, kaj je la fino la leganto restas tute
nekontentigita. Eble hungaro havas alian „humuron” ol
germano. Tiu, kiu volas nepre groteskumi, bonvole aĉetu la
kajeron!