La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Speguliĝoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Sur multnuancaj stratoj

Spegulas tiuj ĉi 18 poemoj modernan, mondvastan, urban menson; plue, menson, kiu konstruas hejmon ĝuste el la manko de hejmeco, kiu karakterizas la modernan homan kondiĉon: „mondo revenanta en la nedetrueblan helecon kun vortoj de renovigita soleco”.

Tiuj ĉi abstraktaj poemoj donas al ni preskaŭ geometrian mapon de la homa vivo; „la rigardo, kiu serĉas la sencon en la vorta arkitekturo” priskribas ankaŭ la rigardon ĉi-poetan. Dum sia vojaĝo el la paseo al la futuro, tiu ĉiam-nuna konscio tra-urbas „sur multnuancaj stratoj” kaj spegulas sin kiel solecan nodon en vasta reto, renoviganta sin ĉiutage, kun nur „efemera memoro” pri la hieraŭo: „La silenta egoo / kaŝas dezirojn / kaj agojn / kontemplante sin en la splendoro / de lunoj kaj la nokto, / en la travivaĵa spegulo”.

Sed mi diris, ke la poemoj de Vimala Devi konstruas hejmon; ŝiaj poemoj ja ne tenebras. Ian misteran vivopovon ŝi vidas, kiu permesas al ni speguli niajn vivojn malgraŭ la nepovo starigi pluteneblajn ligojn; „speguliĝo aksumanta / ĉirkaŭ spertaĵaro / ankoraŭ vivanta inter realo / kaj solidara sento”. Kaj plej gravan — kaj mistikan — rolon ludas la estonto en tiu ĉi espero de solidareco; tiu tagiĝo, kiam unuiĝos la estonto, ago kaj memoro.

Solidareco

Nun mi konas vian vizaĝon,
Spegulon, kiu pulsas
Kaj pleniĝas de rememoroj
Malantaŭ la limo kontemplanta
La estingiĝantan nokton.
Iom post iom nin kunvokas
La afabla antaŭtagiĝo,
Kie la memoro kreskas
Kun voĉo kiu celas
La belajn tagojn.  Solidarajn.

Nia esenca soleco nuna, ventaj murmuroj de memoro pri iamaj ligoj interhomaj, kaj la paradoksaj provoj konstrui novan utopian mondon „esperplenan” el nestabila, spegule nereala nuno estas konstanta temo tra la poemaro.

Loki Esperanto-poezion „norden al la futuro” (Paul Celan) estas kuraĝoplena malfacila integrado de ŝarĝitaj „verdaj” vortoj (futuro, espero, nova sento) kun malmilitisme konceptata rolo de lingvo, poezio, kaj la homa vivo.

A Giridhar Rao

Bukeda krono kun vera diademo


marto 2001

En Esperantujo fariĝas sufiĉe normala kutimo legadi tute internacie, almenaŭ por serioza leganto. Do kunrecenzi volumojn japanan, brazilan, kroatan, rusan kaj portugalan devas egale normali.

Guto da roso (la dua) estas tradukvolumo, fenestro sur Japanio kaj la japanesko. Jam delonge la hajko ĉesis esti ekzotikaĵo en la Okcidento; tamen, refreŝigas foje reveni la fonton. Multege da hajkoj ĉi-volume plaĉegas al mi, pro trafeco, simplo aŭ/kaj belo. Tamen, ne scipovante la japanan, neniom mi kapablas mem konstati la nivelon tradukartan. Nur du hajkojn mi hazarde citu:

"Kaŝtanon / boras insekt' / lun-nokte" kaj

"Ĉe branĉo / korvo silentas. / Aŭtuno."

Mi ŝatas la dulingvan formaton de Pluraj vibroj. Legi la volumon estis bonega okazo praktiki la brazil-portugalan. Kaj kvankam multaj ĝiaj poeziaĵoj laŭ mia opinio tro didaktikas, tro amatoras aŭ tro banalas, ne mankas kelkaj veraj gemoj, or ekz. Ĉio Parolas kaj La Rozo kaj la Kolibro.

La kroata Kanto de telegrafistoj miakonstate enhavas kelkajn tre belajn kaj trafajn poemojn. Aparte mi menciu Ĉevalido Sultano, Printempa nokt' kaj Al nuboj. Teme la volumo estas miksa, kvankam pluraj poemoj esprimas tragedian vivsenton, sed ne nepre senesperan. La poemoj ankaŭ tre varias laŭ vers-formo kaj strukturo. La plejparto staras sur nivelo sufiĉe profesia. Tamen, mi ne dirus ke la poeto kontribuas per io vere nova al la eŭropa tradicio.

Sur tranĉrando de ponard' estas tre mallonga volumo, kaj preskaŭ la duono estas tradukaĵoj (inkluzive verkojn de rusaj klasikuloj, precipe Lermontov kaj Puŝkin). Ni vidas tamen ke Nikolai Lozgaĉev estis kompetenta poeto. Li elstaris ĉefe pro emo al vortludoj, ekz. en Primavero. Bedaŭrinde la poeto jam forpasis, kaj relative junaĝe.

Speguliĝoj estas la vera diademo en la bukeda krono. Ke Esperanta poeto citas el Jack Kerouac, kaj en la originala uson-angla, vere kaptas mian atenton. Nu, se tiusente mi pekas kontraŭ la verda stelo, mi rapidu diri, ke la citaĵoj en la germana, itala, portugala kaj franca estigas similan efikon... jen poezio kiu vere intertekstas kun la (post)moderna mondkulturo. Sed la citaĵoj nur rolas kiel enkondukoj en la originalaĵojn. Kurta, sed tre bonnivela poemo servu kiel specimeno de la voluma enhavo: "La silenta egoo / kaŝas dezirojn / kaj agojn / kontemplante sin en la splendoro / de lunoj kaj la nokto, / en la travivaĵa spegulo".

Petro Braŭn

Speguliĝoj

Ni rigardas nin mem en spegulo. Povas esti spegulo tiu vitra ajo, povas esti la okuloj de proksimulo aŭ eĉ la nevidebla animo. Ni demandas nin: kiu mi estas? Kion mi vidas? Nur min hodiaŭ? Mia vizaĝo interligas mian pasintecon, nunon kaj estontecon. Ni spegulas kaj reflektas, se ni atente spektas, tutan universon de pensoj, memoroj, sentoj, esperoj, gajeco kaj tristeco, kiuj restos por ĉiam en nia vizaĝo. Tiuj ĉi atestas nian eksteran kaj inteman vivon.

La motivo de la spegulo havas longan tradicion en la mondliteraturo. En la mezepoko, libroj kun la vorto spegulo (speculum) ofte traktis la homan moralon kaj helpis la homojn, donante sekvindajn konsilojn pri socia kaj morala konduto. Vimala Devi en siaj poemoj ne nur montras sociajn kaj moralajn aspektojn de nia ĉiutaga vivo, sed aldone malfermas la rigardon al la mensa kaj spirita flanko de la ekzistado.

Vimala Devi sukcesas tra la poemaro Speguliĝoj elvoki ĝuste la impreson de spegula akso, kiu ebligas kunligi la realan, tute palpeblan vivon kun tiu mondo kiu troviĝas trans nia teknika, malvarma kaj ofte soleca vivo.

Tute kontraŭe al la antikva mito de Narciso, la individuo(j) en la poemoj de Vimala Devi neniam nur restas ĉe si mem, enamiĝante de la egoo - sed transpasas la limon al la proksimulo, kaj serĉas konstante la komunan ideon de pli humana estonto (ekzemple en Solidareco).

En la 18 poemoj, kiuj formas ĉi tiun etan poemaron, la verkistino brile prezentas diversajn vivsituaciojn de nia moderna tempo. Temoj kiel soleco, hasto kaj duboj najbare staras apud la centraj ideoj de sopiro pri evoluo al pozitiva, solidara kaj harmonia vivo.

La poemoj estas liberstile verkitaj: tri el ili portas titolon, 12 portas anstataŭ titolo moton kaj tri pliaj havas nek titolon, nek moton. La granda nombro de poemoj kun enkonduka frazo en diversaj lingvoj konfuzas unuamomente la leganton - tamen ĝi vekas ĉiam la scivolemon eltrovi la rilaton inter tiu enkonduko kaj la verkaĵo mem.

Silvia Moritz

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.