La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sur tranĉrando de ponard'

  • Author: Nikolai Lozgaĉev
  • Kind: original work, poetry
  • Availability: In stock
  • Price: €1.59
  • Year of publication: 1998
  • Format: libro vinktita
  • Description: La volumeto aperis omaĝe al la la elstara ruslanda esperantisto Nikolai Lozgaĉev, kiu forpasis la 4an de aŭgusto 1998.
    La volumon malfermas omaĝa poemo de Alen Kris -- samkvartetano de Nikolai. Kelkajn paĝojn okupas la aŭtobiografiaj skizoj, kiujn Nikolai preparis en la jaro 1992 post sia prezidantiĝo en la Ruslanda Esperanto-Asocio.
    La 15 originale verkitaj poemoj estas ĉerpitaj el La tago del eterno, Kvarteto kaj Literatura Foiro. Nikolai multe tradukis el la rusa poezio, kaj en la nuna libro aperas liaj tradukoj el Bella Aĥmadulina, Konstantin Baljmont, Valerij Brjusov, Iosif Brodskij, Velimir Ĥlebnikov, Miĥail Lermontov, Aleksandr Puŝkin, Igorj Severjanin, Fjodor Tjutĉev, Aleksej K. Tolstoj kaj Vladimir Vysockij.
  • Pages: 24
  • Review:
    • De Don Harlow: Sur tranĉrando de ponard': Poemoj originalaj kaj tradukitaj
    • De Petro Braŭn: Bukeda krono kun vera diademo
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Sur tranĉrando de ponard': Poemoj originalaj kaj tradukitaj

Nu, en 1998 Lozgaĉev mortis juna -- sorto kiu, cetere, ne malofte trafas poetojn: vidu lian tradukon de "Pri poetoj kaj datoj" de Vysockij, el kiu cetere venas la titolo de ĉi tiu libreto (sendube ne koincido). Bedaŭrinde -- forpasis talentulo.

Vi ne tute malŝparos vian tempon legante la omaĝon al la forpasinto el la paĝoj de La Ondo de Esperanto (p. 2-3), ĉar tie menciiĝas kelkaj liaj projektoj post 1992, la dato de la leginda "Aŭtobiografiaj skizoj", kiu priskribas liajn antaŭulojn, lian edukiĝon, lian entuziasmiĝon pri la ludo goo -- kiu siavice kondukis lin al la esperantista medio, en kiu floris lia literatura talento.

Sekvas 16 paĝoj kun poemoj originalaj kaj tradukaj. La originalajn poemojn stampas diversaj eksperimentemoj, foje pri formo, foje pri lingvaĵo, foje pri ambaŭ. Laŭ mi, la lingvaĵaj eksperimentoj ne ĉiam sukcesas; aparte menciindas tiurilate "ĉe l pensa stagn" sur p. 10, kies 1a kaj 3a strofoj atencas la Esperantan sonsistemon, kaj, komencante sur la sama paĝo, "Amaso sama", kies palindromaj versoj nur malbone interrilatiĝas -- temas ne pri poemo sed pri simpla versaro. Simile, "Primavero" (p. 9) vere ne havas sencon, krom eble esoteran. Aliflanke, la petolado pri vortoj kreitaj laŭ la nekutima (sed verŝajne ne kontraŭleĝa) formo trovata ĉe la populara floro "neforgesumino", en "Bal-ado" (p. 9-10), estas interesa, kontribuas al la poemo, kaj cetere subtenas la poeman ritmon. Kaj almenaŭ unu izola lingva eksperimento estas en si mem ja alloga -- la uzo de "dis" kiel prepozicio (en "...kaj pluvo pluis", p. 13). Kaj vere meritas la legadon la poemoj en kiuj Lozgaĉev ne eksperimentas sed emocias -- vidu ekzemple, kaj nur ekzemple, "La tempoj, de la tempo mezuriloj..." sur p. 14 kaj "Lulkanto" sur p. 15.

Kvankam mi ne povas legi la rusan lingvon, ŝajnas al mi -- ne kontrolinte la originalajn -- ke la eksperimentemo de Lozgaĉev ne lasas spurojn en liaj tradukoj, kiuj plenigas ok paĝojn plus la dorsokovrilon. Aparte plaĉis al mi la poemo de Bella Aĥmadulia (p. 16) kaj tiu de Velimir Ĥlebnikov (p. 18). Ĝenas min nur la fina verso de "Kvadrato de kvadratoj" de Igorj Severjanin -- ĉu mislokita komo, aŭ ĉu la subita nesimetrieco estas intenca? Ambaŭkaze la poemo interesas, sed la nescio iom jukas min. Ankaŭ al mi mankis entuziasmo pri la tradukoj el Aleksandr Puŝkin; temas pri la elektaĵo, ne pri la tradukoj (mi scivolas, ĉu Lozgaĉev ie entreprenis, post Devjatnin kaj Kalocsay, sian provon je "La Husaro", kiu ĉiam plaĉas al mi).

Same kiel ĉe aliaj poetoj en Esperanto, Lozgaĉev ne hezitas uzi plurajn vortojn, kiujn la ordinara leganto ne konos sen pluraj sinsekvaj vizitoj al PIV. Malsame kiel ĉe kelkaj aliaj poetoj, tiuj vizitoj ĝenerale estos fruktodonaj. Mi faris liston de 13 vortoj, kiujn mi ne konis, kaj ĉiuj troveblis en tiu leksika biblio; unu estis eĉ Fundamenta! Unu ankoraŭ restas por mi nekomprenata -- eĉ post la difino en PIV, "sarmento" proponas al mia menso nenian bildon (eble se mi loĝus en la Valo de Napa, kie oni kulturas vinberojn...).

Je la prezo, ĉi tiu monumenteto pli ol valoras la legadon.

Don Harlow

Bukeda krono kun vera diademo


marto 2001

Guto da roso (la dua). EI la japana trad. OKUMURA Rinzo (1912-2000). Osaka: la trad., 1996. 61 p. 19cm. Kanto de telegrafistoj. Josip Velebit (1911-2000). Berkeley: Bero, 1996. 78p. 22cm. Pluraj vibroj / Vibraçoes plurais. Dokito (Manoel Borges dos Santos, 1926). Salvador: Imagem Produçoes, 1998. 80p. 21cm. Speguliĝoj. Vimala Devi (ps. Teresa de Almeida). Thaumiers: La KancerKliniko, 1998. 24p. 24cm. Sur tranĉrando de ponard'. Nikolai Lozgaĉev (1957-98). Jekaterinburg: Sezonoj, 1998. 24p. 20cm.

En Esperantujo fariĝas sufiĉe normala kutimo legadi tute internacie, almenaŭ por serioza leganto. Do kunrecenzi volumojn japanan, brazilan, kroatan, rusan kaj portugalan devas egale normali.

Guto da roso (la dua) estas tradukvolumo, fenestro sur Japanio kaj la japanesko. Jam delonge la hajko ĉesis esti ekzotikaĵo en la Okcidento; tamen, refreŝigas foje reveni la fonton. Multege da hajkoj ĉi-volume plaĉegas al mi, pro trafeco, simplo aŭ/kaj belo. Tamen, ne scipovante la japanan, neniom mi kapablas mem konstati la nivelon tradukartan. Nur du hajkojn mi hazarde citu:

"Kaŝtanon / boras insekt' / lun-nokte" kaj

"Ĉe branĉo / korvo silentas. / Aŭtuno."

Mi ŝatas la dulingvan formaton de Pluraj vibroj. Legi la volumon estis bonega okazo praktiki la brazil-portugalan. Kaj kvankam multaj ĝiaj poeziaĵoj laŭ mia opinio tro didaktikas, tro amatoras aŭ tro banalas, ne mankas kelkaj veraj gemoj, or ekz. Ĉio Parolas kaj La Rozo kaj la Kolibro.

La kroata Kanto de telegrafistoj miakonstate enhavas kelkajn tre belajn kaj trafajn poemojn. Aparte mi menciu Ĉevalido Sultano, Printempa nokt' kaj Al nuboj. Teme la volumo estas miksa, kvankam pluraj poemoj esprimas tragedian vivsenton, sed ne nepre senesperan. La poemoj ankaŭ tre varias laŭ vers-formo kaj strukturo. La plejparto staras sur nivelo sufiĉe profesia. Tamen, mi ne dirus ke la poeto kontribuas per io vere nova al la eŭropa tradicio.

Sur tranĉrando de ponard' estas tre mallonga volumo, kaj preskaŭ la duono estas tradukaĵoj (inkluzive verkojn de rusaj klasikuloj, precipe Lermontov kaj Puŝkin). Ni vidas tamen ke Nikolai Lozgaĉev estis kompetenta poeto. Li elstaris ĉefe pro emo al vortludoj, ekz. en Primavero. Bedaŭrinde la poeto jam forpasis, kaj relative junaĝe.

Speguliĝoj estas la vera diademo en la bukeda krono. Ke Esperanta poeto citas el Jack Kerouac, kaj en la originala uson-angla, vere kaptas mian atenton. Nu, se tiusente mi pekas kontraŭ la verda stelo, mi rapidu diri, ke la citaĵoj en la germana, itala, portugala kaj franca estigas similan efikon... jen poezio kiu vere intertekstas kun la (post)moderna mondkulturo. Sed la citaĵoj nur rolas kiel enkondukoj en la originalaĵojn. Kurta, sed tre bonnivela poemo servu kiel specimeno de la voluma enhavo: "La silenta egoo / kaŝas dezirojn / kaj agojn / kontemplante sin en la splendoro / de lunoj kaj la nokto, / en la travivaĵa spegulo".

Petro Braŭn

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.