La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Verdaj Donkiĥotoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Verdaj Donkiĥotoj


1934

J. Lejzerowicz

Verdaj Donkiĥotoj

Publikigita ĉe
Pola Esperantisto 1933

T.H

Verdaj Donkiĥotoj

Publikigita ĉe
The British Esperantist 1933

Lobo

Malkohera, tamen leginda

En la volumo Verdaj Donkiĥotoj la aŭtoro - aŭ eldonejo - kunigis iom malsimilajn erojn: la romanon Paŭlo Paal kaj aron da priesperantistaj satiraĵoj sub la titolo La rondo familia.

Efektive jam la romano estas iom malkohera. Mi imagas, ke Baghy havis plurajn diversajn ideojn kaj ne sukcesis elekti aŭ malelekti iun el ili. Krome, ĝi estas romano esence nefinita, al kiu la aŭtoro algluis tre stumpan kaj nekontentigan finon.

La plej grava temo de la romano estas la spirita evoluo de Paŭlo Paal, juna terlaboristo en hungara vilaĝo. En la unua parto de la verko tiu protagonisto estas tre simpatia, individueca persono, tute malklera, apenaŭ legokapabla kaj iom naiva, tamen inteligenta. Tiun junulon Julio Baghy pentras kun amo kaj humuro, dank' al kiuj li ekvivas kaj iĝas neforgesebla persono en la Esperanta literaturo.

En la dua parto jam okazis al tiu rolulo drasta evoluo. Tie li jam estas klera, talenta skribanto kaj leganto, kiu havas multajn intelektajn interesojn, inter kiuj estas ankaŭ Esperanto. Kiel okazis tiu ŝanĝiĝo, ni ne detale spertas en la libro. Tamen klaras, kial ĝi okazis: pro interveno de "la moŝta fraŭlino", apenaŭ dekkvinjara blinda knabino, kiu per nekredeble matura rezonado kondukas Paŭlon sur novan vivovojon.

En la tria, tre stumpa parto, Paŭlo edziĝas al la vilaĝanino Anika, sed la geedza kunvivado ne iĝas feliĉa, pro malakordo pri la signifo de liaj intelektaj okupoj. Kiel dirite, vera fino mankas al la romano, anstataŭe Baghy okazigas renkontiĝon inter la aŭtoro kaj la modelo de la protagonisto, kies amaran, elrevigitan filozofion li mallonge specimenas antaŭ ol ĉesigi la verkadon. Malgraŭ ĉia estimo al "Paĉjo" Baghy necesas diri, ke tiu fino estas verka mallertaĵo.

En kelkaj partoj de la romano enplektiĝas ankaŭ aliaj temoj: satiro pri esperantistoj diverstipaj, panegiro pri la alta idealo de la esperantismo, socia kaj politika kritiko. Kiel ĉiam ĉe Baghy la rilatoj inter la vira protagonisto kaj la virinoj estas problemo. Aperas ĉi tie du el la kliŝoj, kiuj ĉe li anstataŭas verajn, realecajn virinojn. Unu estas la juna, saĝega anĝelo, kiu nek havas nek vekas korpajn dezirojn. Dua estas la tera karnulino, kiu volas ligi kaj bridi la viron. Oni tamen konfesu, ke en ĉi romano tiu dua rolo estas pli pozitive prezentita ol kutime, almenaŭ ĝis la lastaj paĝoj.

Kiel moton de la verko mi citus kelkajn vortojn de Paŭlo Paal: "Lomboŝ bone esprimis sin: 'La scio sen kora kompreno venenas.' Nun mi jam povas kompletigi la frazon: sed kun kora kompreno ĝi malebligas kuraĝajn paŝojn..." (p. 115)

La stilo de la romano estas tipa de Julio Baghy - plaĉa, flua, natura, ofte suka. Oni trovas belajn konkretigojn de la ideoj, kiel ekzemple la jenan:

- La patraj botegoj... Mi volis ciri ilin... Bonaj laboristaj botegoj.

Anika fakscie okulumis al ili.

- Jes, bonaj, sed tro eluzitaj por vi Paŭlo... Al vi decus nova paro, ne foira, sed almezurita.

- Ĉu nova?... Por mia patro ili bone taŭgis kaj ankaŭ mi paŝados sur la sama vojo. (...)

- La vojo jam formanĝis la plandojn de tiuj ĉi. Nova paro pli longe rezistus la koton.

- Sed la koto estas sama, Anika.

- La koto estas eterna... per unu paro da botegoj travadi ĝin ne eblas, Paŭlo. (p. 115-116)

Pri la dialogoj la impreso varias. Ofte ili estas tre vivaj kaj realecaj, precipe se ili okupiĝas pri konkretaj aferoj (kun aŭ sen subkomprenita figura senco, kiel en la supra ekzemplo). Sed jen kaj jen aperas ankaŭ dialogoj tro malnaturaj, rigidaj, oratore deklamaj. Tio validas precipe kiam oni diskutas pri grandaj ideaj demandoj.

Pri la lingvo apenaŭ necesus paroli. Baghy estis eble la plej grava persono en la elformado de natura proza lingvaĵo Esperanta. Ankaŭ ĉi-verke li ne ŝanceliĝas de sia vivanta lingvo.

Resuma prijuĝo pri Paŭlo Paal do estas, ke malgraŭ certa malkohero kaj celkonfuzo ĝi tamen legindas kaj certe konservos sian valoron, ĉefe pro la portreto de juna persono kun tre individuecaj trajtoj.

En la volumo sekvas naŭ satiraĵoj pri la esperantomovado kaj diversaj tipoj de esperantistoj. Ili tre varias laŭ stilo. Mi trovis tri el ili - La propagandisto, La organizanto kaj La grupfeino - sufiĉe humuraj kaj ĝueblaj. Ili estas pentritaj per trafa, originala tamen indulga peniko. Escepte oni trovas eĉ grajnon da memironio, kio cetere ne oftas inter Esperantaj satiristoj. Kontraŭe, La gvidanto estas skizeto tute nekomprenebla, La verkisto leĝera bagatelo kun kelkaj interesaj pensoj, kaj Lingva evoluo absurdaĵo kun grajno da plaĉa frenezo, en kiu bedaŭrinde mankas humuro. Gazeta servo baziĝas plene sur la fakto konata (al iamaj Esperantaj verkistoj), ke ĉiu fraŭlino dezirindas, ĉiu edzino evitindas. Ankaŭ la restanta duopo estas nesprita. Restas enigmo kial mankis al Baghy la necesa memkritiko por lasi tiujn provojn ripozi en paco tirkesta. Same enigmas kial oni bindis ilin kun Paŭlo Paal, kreante volumon eĉ pli malkoheran ol necese.

Sten Johansson

Verdaj Donkiĥotoj


1934

Georges Stroele

Paŭlo Paal. Mejloŝtonoj el la vivo de unu el ni de Julio Baghy


Novembro 2019
Paŭlo Paal estas eble la plej malmulte konata romano de Julio Baghy, ĉar ĝi estas kaŝita en volumo "Verdaj donkiĥotoj". Krom tiun romanon la volumo enhavas ankoraŭ naŭ mallongajn "karikaturojn" pri "La rondo familia".
La romano rakontas la historion de malriĉa, juna, bonkora kaj komence iom naiva kamparano sen kampo. Hazarde li renkontas blindan "moŝtan fraŭlinon", kiu instigas lin al legado kaj lernado. Verkisto donacas al li "sinjorajn", nekamparanajn vestaĵojn. Tial la homoj rigardas lin el nova vidpunkto. Iel Paŭlo Paal stumblas ankaŭ en la Esperanto-movadon, kio donas al Baghy la ŝancon al kelkaj portretoj de tipaj esperantistaj figuroj.

Promene (Germanio)

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.