La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La infanoj en la arboj

  • Verkinto: Gudrun Pausewang
  • Tradukinto: Nora Caragea
  • Originala lingvo: germana
  • Speco: por infanoj
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €10.36
  • Priskribo: Infanoj malhelpas la planon forbruligi arbaron.

    Resumo: Rande de la praarbaro vivas la familio Santana. Ĝi havas nur kelkajn etajn kampojn, kaj pro la helpo de la infanoj la familio povas satmanĝi. La infanoj kelkfoje eĉ havas tempon ludi en la granda arbaro. Sed iutage Mastro Ripoll, kiu estas posedanto de la tuta tereno, volas forbruligi la arbaron por akiri spacon por novaj kampoj. Kaj ĝuste la infanoj sukcesas per kuraĝa ideo forigi la planojn de Mastro Ripoll.

  • Paĝoj: 61
  • Alto: 200 mm
  • Eldonjaro: 2008
  • Notoj: Ilustrita
  • Recenzo:
    • La libro La infanoj en la arboj estas verkita per facilaj vortoj kaj simplaj frazoj. Do mi, komencantino, povis legi povis tralegi rapide kaj facile dum du tagoj. Poste mi voĉlegadis ĉiutage. Tio estis bona ekzercado por mi. (Kitaniŝiki (Japanio) - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2018)
    • De Irina Gonĉarova: Por infanoj
      pri Sud-Amerikanoj
    • De Ikar Akimenko: Recenzo pri 5 porinfanaj libroj, tradukitaj de Nora Caragea ("La infanoj en la arboj", "La avo en la ĉareto", "Fabloj kaj fabeloj", "Kuniberto kaj Kilevamba", "Avinjo")
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Por infanoj
pri Sud-Amerikanoj


esperanto.be/fel/mon/rec/iarb.html

Junaj legantoj de la recenzata rakonto povus danki la tradukistinon kaj la eldonistojn per la vortoj de la knabeto Umberto: „Nur de vi mi lernis, kiom grava estas la arbaro”. Tamen ne nur pri la harmonia unueco de la homo kaj naturo instruas la libro. Ĝi montras, kiel amo al la granda vivoplena medio kaj senprudenta riska kuraĝo, je kiu kapablas nur puraj infanaj animoj, povas venki en la nobla batalo kontraŭ ŝajne nevenkebla potenco.

Malgraŭ la neordinareco de la historio, kredeblas, ke ĝi povus okazi en la reala vivo. Ni aldonu, ke la rakonto enhavas multajn etnologiajn detalojn el la ĉiutageco de sudamerikanoj, ĝuste kaj malkomplike priskribas la vivon de la kamparanoj, jen malfacilan laboron, jen gajajn amuziĝojn de la indiĝenaj infanoj. Tio permesas kvalifiki la libron ne nur kiel atentokaptan kaj kortuŝan porinfanan legaĵon, sed ankaŭ kiel sentrudan fonton de novaj scioj pri la vivaj situacioj kaj vivmaniero de alilandaj popoloj.

La lingvaĵo de la traduko, farita de Nora Caragea kaj kontrolita de Roger Imbert, estas klara kaj gramatike senriproĉa - kio ne estas mirinda ĉe redaktado de Zlatko Tiŝlar. La proza teksto estas presita per grandaj literoj kaj nekutime aranĝita kvazaŭ versa - kio, verŝajne, devas faciligi por infanoj memlegadon. Ni rekomendus la libron ne nur por esperantemaj geknaboj, sed ankaŭ por Esperanto-instruantoj, kiam tiuj bezonas aldonan legaĵon pri la temoj naturo, etnoj, kamparaj laboroj, infanoj ĉirkaŭ la mondo, ks.

Multaj ilustraĵoj de Inge Steineke, la malmola glacea kovrilo kaj bonega blanka paĝ-papero kompletigas la plaĉan impreson pri la libro.

Irina Gonĉarova

Recenzo pri 5 porinfanaj libroj, tradukitaj de Nora Caragea ("La infanoj en la arboj", "La avo en la ĉareto", "Fabloj kaj fabeloj", "Kuniberto kaj Kilevamba", "Avinjo")

Publikigita ĉe
familioj.wikispaces.com
retpaĝo
Por la recenzado mi ricevis kvin porinfanajn librojn. Ĉar ili ĉiuj estas por infanoj kaj junuloj, kaj originale verkitaj en unu lingvo (la germana), kaj tradukitaj de unu persono, Nora Caragea, mi decidis krei unu komunan recenzon. Kiel la kunrecenzanton - tute nature - mi prenis mian kvinjaran filon.

Do, ni komencis de la elekto: kiun libron legi la unuan. La plej grava kriterio evidentiĝis la titolo. Kaj la unuan vicon pro ĝi gajnis "La infanoj en la arboj". Kiel la duan libron mia kvinjarulo ekvolis aŭskulti "La avo en la ĉareto" - post kiam mi klarigis, pri kiu ĉareto temas. Persone mi pensis, ke ni antaŭ ĉio legu libreton "Fabloj kaj fabeloj", ĉar ĝi konsistas el mallongaj rakontoj, kaj ni povus interrompi la legadon laŭbezone. Mi klarigis, ke la aliaj libroj estas longaj rakontoj po unu por tuta libro. Sed mia kunrecenzanto persistis, kaj li evidentiĝis prava. "La infanoj en la arboj" estis tralegita je unu spiro, sen paŭzoj. La filo postulis la sekvan, sed pro cirkonstancoj ĝi estis legita nur sekvatage. Kaj same seninterrompe.

La dua kriterio de la infana elekto estas la kovrilbildo. La kvinjarulo ekinteresiĝis pri helikoptero sur la kovrilo de "Kuniberto kaj Kilevamba". Kaj kiam ni eklegis, ni ne bedaŭris. La libro estis "finita" dum du vesperoj, la historio tre plaĉis al ni ambaŭ.

La tria allogilo por infanoj estas la internaj bildoj. Kaj, strange por plenkreskuloj, ili ne nepre estu ilustraĵoj por la fadeno de la rakontoj. Sed kiam la bildoj tamen reprezentas la vicon de eventoj el la rakonto, tio certe pli interesigas la leganton/aŭskultanton.
En la recenzataj libroj la ilustraĵoj estas plenumitaj en diversaj stiloj, sed ĉiuj grizaj, monokromataj, kio ĝenerale ne tre plaĉas al infanoj. Mia kunrecenzanto diris, ke laŭ li, ili estas "normalaj", ne bonaj sed tamen ne malbonaj. Ĉiuokaze, dum mia laŭtlegado li kun intereseto spektis ilin.

Kaj fine, malgraŭ komuna opinio de plenkreskaj eldonistoj, por infanoj gravas, ke ankaŭ la literoj aspektu alloge - eĉ se ili ne legas mem, nur aŭskultas kaj rigardas. Gravas kaj la elektita tiparfasono, kaj la grando de la literoj kaj tekstoblokoj, kaj la kontrasto inter la papera kaj teksta koloroj. Kaj certe gravas, ke plenumiĝu "la universala regulo": por ju pli malgrandaj infanoj estas destinita la libro, des pli grandaj literoj devas esti uzataj. Feliĉe, la eldonisto de la recenzataj libroj ĝenerale obeas ĉi regulon. Kaj mia kolegeto kun plezuro legis la titolojn de ĉapitroj en "Avinjo", "Kuniberto kaj Kilevamba" kaj "Fabloj kaj fabeloj".

Pri kio ja tekstas la libroj? "La infanoj en la arboj" rakontas pri malriĉa multinfana familio Santana, kiu loĝas rande de praarbaro. Iutage Mastro Ripoll, la posedanto de la tuta tereno, volas forbruligi la arbaron por akiri spacon por novaj kampoj. Kaj ĝuste la infanoj Santana kun amika helpo de eta Umberto Ripoll, la filo de la Mastro, savas la arbojn.
"La avo en la ĉareto" estas "ĉarma rakonto pri avo kaj lia nepo Pepito, pri literoj, "tiuj diablaĵoj", pri la vivo, ĝia senco kaj ĝiaj ĝojoj", kiel diras la dorsa kovrilo de la libro mem.
"Kuniberto kaj Kilevamba" estas bona ilustraĵo al tio, ke "ĝis hodiaŭ sur nia terglobo ekzistas homoj, kiuj suferas pro malsato, malsanoj kaj sekvoj de militoj aŭ aliaj katastrofoj; ili preskaŭ aŭ efektive pereas mizere. Aliflanke homoj, kiuj ne scias aŭ eĉ ne volas ekscii pri tiaj faktoj... Sed en ĉi tiu libro temas pri paro, kiu meminiciate dediĉas sin por savi la vivon de la loĝantoj sur la insulo Sisimanio. Kuniberto kaj Kilevamba ne simple alportas nutraĵojn por la suferantaj homoj, sed per kunlaboro ankaŭ de aliaj agantoj ili deziras trovi eliron el la katastrofo."
En "Fabloj kaj fabeloj" "rakontas antaŭ ĉio bestoj, sed ankaŭ arboj kaj floroj, krome kelkaj homoj kaj eĉ objektoj, pri plej diversaj eventoj. Ili pensigas nin pri ni mem kaj nia mondo, nia naturo kaj la ĉiutaga vivo."
"Avinjo" estas historio pri kvinjara knabo, kies gepatroj mortas. "Unue li tute ne perceptas, kio okazis. Lia avino decidas zorgi pri li. Kaj Kalle konstatas, ke ĉio estas tute alia ol antaŭe kun patro kaj patrino... Iom post iom ili alkutimiĝas unu al la alia kaj entreprenas komunan vojaĝon. Kiam Kalle estas dekjara, Avinjo malsaniĝas. Tiam montriĝas, ke ankaŭ ŝi bezonas lin...". Kvankam temas pri kvinjara infano (komence), la libro estas dediĉita al pli aĝaj geknaboj (mia propra kvinjarulo metis ĝin en la lastan lokon en listo laŭ intereseco).

Nun iom da kritiko. Verdire, la misoj malmultas kaj ne tre ĝenas. En "La infanoj en la arboj" (p. 32) estas stila sed ne gramatika ĉueraro: dum la tuta historio rakontatas en la as-tempo (prezenco), ĉi tie, unufoje kaj senbaze, la aŭtoro uzas is-finaĵon.
En "La avo en la ĉareto" (p. 21) ni legas: "Sur la brako ŝi portis sian etan infanon", sed sur la apuda ilustraĵo ni vidas la virinon teni la infanon en tuka bebportilo - do, tute ne sur la brako. Ĉar mia eta kolego siatempe spertis tiun specon de bebportado (kaj vidadas ĉe sia frateto), li tuj atentigis pri tiu malkongruo. Bedaŭrinde, mi ne havas la germanlingvan originalon, do ne scias, ĉu temas pri miso de la aŭtoro aŭ de la tradukinto.
En "Kuniberto kaj Kilevamba" (p. 14) estas uzita esprimo "ekdormis ŝiaj piedoj", feliĉe kun piednoto ("sensentiĝis"). Kiom rajtas la tradukinto paŭsi germanajn tropojn, mi ne scias. Persone mi pli internaciigus ilin. La tradukinto ankaŭ estas influita per ĝenerala tendenco misloki vorteton "ankaŭ" (p. 20, 32, 60), kiu normale devas stari _antaŭ_ vorto, al kiu ĝi rilatas. En frazo "Ŝi dispakis sandviĉojn donitajn de sinjorino Heberle..." (p. 31) post "sandviĉojn" devus esti komo. En eldiro "Do, mi manĝos ĝin unua" (p. 47) mankas "la" antaŭ "unua".
En "Avinjo" ni denove renkontas saman situacion kun esprimtropoj, ĉi-foje sen ajna piednoto: "En la lernejo ne plene funkciis." (p. 40). Ne sciante, ke en la germana lingvo frazoj kiel "Es geht!" estas tute normalaj, oni malfacile povas diveni, _kio_ ne plene funkciis en la lernejo. Du evidentaj mistajpoj finas la mallongan liston de riproĉoj: " -, " (p. 57) kaj "unuigaj" anstataŭ "enuigaj" (p. 69).
Ankoraŭ ĝenas min, ruson, la maniero uzi la citilojn - verŝajne la germantradicia. En "La infanoj en la arboj" tio estas tolerebla, sed en "La avo en la ĉareto" oni stumblas, legante la unuan fojon, ĉar ne tuj kompreneblas, kiu parolas momente. Kaj kiam oni laŭtlegas al infano, imitante diversajn voĉojn, tio gravas. En "Avinjo" citiloj ĉe diraĵoj tute forestas.

Entute la libroj estas bonaj, sufiĉe altkvalite produktitaj (se ne konsideri iliajn molajn kovrilojn, kio ne rekomendindas al porinfanaj libroj), kaj ne simple distraj, sed instruantaj ami, amiki, protekti la naturon; libroj pri la vivo kaj ĝiaj malgrandaj kaj grandaj ĝojoj. En Esperantujo porinfanaj libroj ne multas, des pli de tia nivelo. Nur ĉinoj rimarkeble aktivas sur tiu kampo, sed ili plejparte specifiĝas por tute malgrandaj infanoj, kiuj mem ne jam scipovas legi. Do, la iniciato de Nora Caragea estas ĉiel laŭdinda kaj subtenenda.

Ikar Akimenko

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.