La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kuniberto kaj Kilevamba

  • Verkinto: Gudrun Pausewang
  • Tradukinto: Nora Caragea
  • Originala lingvo: germana
  • Speco: por infanoj
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €9.30
  • Priskribo: Romano por grandaj infanoj kaj ne-plu-infanoj. Kiel geedza paro savas la loĝantojn de la insulo Sisimanio.
    Gudrun Pausewang estas unu el la plej popularaj aŭtoroj de porinfana literaturo en Germanio. En siaj libroj ŝi traktas gravajn problemojn en la mondo kaj kiel solvi ilin. Jen aktuala temo por junaj kaj ne plu tiel junaj legantoj: Ĝis hodiaŭ sur nia terglobo ekzistas homoj, kiuj suferas pro malsato, malsanoj kaj sekvoj de militoj aŭ aliaj katastrofoj; ili preskaŭ aŭ efektive pereas mizere. Aliflanke homoj, kiuj ne scias aŭ eĉ ne volas ekscii pri tiaj faktoj. Tiel ankaŭ en la komenco de la libro Kuniberto pensas: Tio ja tute ne koncernas min, kio okazas en aliaj landoj. Ni ne havas tempon por mediti pri tiaj aferoj. Same aliaj personoj opinias: Kial mi zorgu pri homoj, kiujn mi tute ne konas? Mi fartas bone, mi havas sufiĉe por manĝi, jen la ĉefa afero.
    Se, kiel en tiu ĉi libro, subite okazas iu akcidento ne antaŭvidebla, la situacio por tiuj mizeruloj ŝajnas ne solvebla. Ekzistas ja organizaĵoj, ekzemple Kuracistoj sen limoj (Médecins sans frontières) aŭ Kuracistoj por la Tria Mondo (Ärzte für die Dritte Welt) kaj pluraj aliaj iniciatoj, kies anoj riskante sian propran vivon, helpas tutmonde en regionoj, kie helpo urĝe necesas.
    Sed en ĉi tiu libro temas pri paro, kiu meminiciate dediĉas sin por savi la vivon de la loĝantoj sur la insulo Sisimanio. Kuniberto kaj Kilevamba ne simple alportas nutraĵojn por la suferantaj homoj, sed per kunlaboro ankaŭ de aliaj agantoj ili deziras trovi eliron el la katastrofo. Ili celas helpon per memhelpo.
    Konstatu mem, ĉu iliaj klopodoj estas sukcesaj...
  • Paĝoj: 109
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 2001
  • ISBN: 3000084975
  • Notoj: Ilustrita
  • Recenzo:
    • De Don Harlow: Recenzo: Kuniberto kaj Kilevamba / Review: Kunibert and Kilewamba
    • De Ikar Akimenko: Recenzo pri 5 porinfanaj libroj, tradukitaj de Nora Caragea ("La infanoj en la arboj", "La avo en la ĉareto", "Fabloj kaj fabeloj", "Kuniberto kaj Kilevamba", "Avinjo")
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Recenzo: Kuniberto kaj Kilevamba / Review: Kunibert and Kilewamba



esperanto-usa.org/en/node/773

Kuniberto Lempel, de la germana vilaĝo Grenhejmo, posedas butikon de paperaĵoj, kaj lin minacas nenio pli danĝera ol foja papervundeto. Unu tagon, sur benko en la parko, li renkontas junan nigran virinon — strangaĵon en eta Grenhejmo. Ŝi estas Kilevamba Lababa, filino de prezidento de iu afrika lando, kiu studas fariĝi flegistino kaj ambicias fariĝi homhelpantino. Enamiĝinte, Kuniberto proponas al Ŝi geedziĝon, vendas sian paperaĵbutikon, aĉetas helikopteron, kaj ili du fariĝas kunaj homhelpantoj, kies unua tasko estas savi la homojn de la insulo Sisimanio en la Manabia Oceano de malsatmorto pro lastatempa naftoŜipa katastrofo apud tiu insulo. Tion ili faras per multe da bonvolo, multe da muskolstreĉa laboro, kaj multe da helpo de kelkaj bonvolaj apudaj landoj.

 

Kunibert Lempel, of the German village of Grenheim, owns a paper-products show, where he is threatened by nothing more dangerous than an occasional paper cut. One day, on a bench in the park, he meets a young black woman — something very unusual in little Grenheim. She is Killewamba Lababa, daughter of the president of an African country, who is studying to become a nurse and has ambitions of becoming a "homhelpanto" (person who goes around helping other people). Kunibert, after falling in love with her, proposes marriage, sells his paper shop, buys a helicopter, and the two of them become "homhelpantoj" together; their first job is to save the people of the island of Sisimania in the Manabic Ocean from starvation caused by a recent tanker catastrophe off the island. They do so with much good will, much hard work and much help from several kind neighbor countries.

Se mi devus kritiki ĉi tiun libron, mi mencius ĉefe la senhezitan helpemon de kelkaj naciaj gravuloj (tion oni malofte vidas en la reala mondo) kaj la fantazian geografion de la mondparto sude de Turkio. La lingvaĵo estas rapide kaj facile legebla. La ilustraĵoj, eble pli ol la rakonto mem, estas taŭgaj por infana libro.

  If I had to criticize this book, I would mention mainly the unhesitating willingness to help of several important persons of neighboring nations (this is rarely seen in the real world) and the fantastic geography of the part of the world south of Turkey. The language is quickly and easily readable. The illustrations, perhaps more than the story itself, are suitable for a children's book.

Gudrun Pausewang estas konata germana verkisto de infanrakontoj, kiuj, laŭ mia usona gusto, iom pli taŭgas por plenkreskuloj ol por infanoj. Elinter Ŝiaj libroj jam aperis en Esperanto ankaŭ La lastaj infanoj de Oldrovalo, La avo en la ĉareto kaj La infanoj en la arboj.

  Gudrun Pausewang is a well known German author of children's stories, which, to my American taste, are perhaps a bit more suitable for grown-ups than for children. Among her books, in addition to this one The Last Children in Oldroval, The Grandfather in the Cart and The Children in the Trees have already appeared in Esperanto.

Don Harlow

Recenzo pri 5 porinfanaj libroj, tradukitaj de Nora Caragea ("La infanoj en la arboj", "La avo en la ĉareto", "Fabloj kaj fabeloj", "Kuniberto kaj Kilevamba", "Avinjo")

Publikigita ĉe
familioj.wikispaces.com
retpaĝo
Por la recenzado mi ricevis kvin porinfanajn librojn. Ĉar ili ĉiuj estas por infanoj kaj junuloj, kaj originale verkitaj en unu lingvo (la germana), kaj tradukitaj de unu persono, Nora Caragea, mi decidis krei unu komunan recenzon. Kiel la kunrecenzanton - tute nature - mi prenis mian kvinjaran filon.

Do, ni komencis de la elekto: kiun libron legi la unuan. La plej grava kriterio evidentiĝis la titolo. Kaj la unuan vicon pro ĝi gajnis "La infanoj en la arboj". Kiel la duan libron mia kvinjarulo ekvolis aŭskulti "La avo en la ĉareto" - post kiam mi klarigis, pri kiu ĉareto temas. Persone mi pensis, ke ni antaŭ ĉio legu libreton "Fabloj kaj fabeloj", ĉar ĝi konsistas el mallongaj rakontoj, kaj ni povus interrompi la legadon laŭbezone. Mi klarigis, ke la aliaj libroj estas longaj rakontoj po unu por tuta libro. Sed mia kunrecenzanto persistis, kaj li evidentiĝis prava. "La infanoj en la arboj" estis tralegita je unu spiro, sen paŭzoj. La filo postulis la sekvan, sed pro cirkonstancoj ĝi estis legita nur sekvatage. Kaj same seninterrompe.

La dua kriterio de la infana elekto estas la kovrilbildo. La kvinjarulo ekinteresiĝis pri helikoptero sur la kovrilo de "Kuniberto kaj Kilevamba". Kaj kiam ni eklegis, ni ne bedaŭris. La libro estis "finita" dum du vesperoj, la historio tre plaĉis al ni ambaŭ.

La tria allogilo por infanoj estas la internaj bildoj. Kaj, strange por plenkreskuloj, ili ne nepre estu ilustraĵoj por la fadeno de la rakontoj. Sed kiam la bildoj tamen reprezentas la vicon de eventoj el la rakonto, tio certe pli interesigas la leganton/aŭskultanton.
En la recenzataj libroj la ilustraĵoj estas plenumitaj en diversaj stiloj, sed ĉiuj grizaj, monokromataj, kio ĝenerale ne tre plaĉas al infanoj. Mia kunrecenzanto diris, ke laŭ li, ili estas "normalaj", ne bonaj sed tamen ne malbonaj. Ĉiuokaze, dum mia laŭtlegado li kun intereseto spektis ilin.

Kaj fine, malgraŭ komuna opinio de plenkreskaj eldonistoj, por infanoj gravas, ke ankaŭ la literoj aspektu alloge - eĉ se ili ne legas mem, nur aŭskultas kaj rigardas. Gravas kaj la elektita tiparfasono, kaj la grando de la literoj kaj tekstoblokoj, kaj la kontrasto inter la papera kaj teksta koloroj. Kaj certe gravas, ke plenumiĝu "la universala regulo": por ju pli malgrandaj infanoj estas destinita la libro, des pli grandaj literoj devas esti uzataj. Feliĉe, la eldonisto de la recenzataj libroj ĝenerale obeas ĉi regulon. Kaj mia kolegeto kun plezuro legis la titolojn de ĉapitroj en "Avinjo", "Kuniberto kaj Kilevamba" kaj "Fabloj kaj fabeloj".

Pri kio ja tekstas la libroj? "La infanoj en la arboj" rakontas pri malriĉa multinfana familio Santana, kiu loĝas rande de praarbaro. Iutage Mastro Ripoll, la posedanto de la tuta tereno, volas forbruligi la arbaron por akiri spacon por novaj kampoj. Kaj ĝuste la infanoj Santana kun amika helpo de eta Umberto Ripoll, la filo de la Mastro, savas la arbojn.
"La avo en la ĉareto" estas "ĉarma rakonto pri avo kaj lia nepo Pepito, pri literoj, "tiuj diablaĵoj", pri la vivo, ĝia senco kaj ĝiaj ĝojoj", kiel diras la dorsa kovrilo de la libro mem.
"Kuniberto kaj Kilevamba" estas bona ilustraĵo al tio, ke "ĝis hodiaŭ sur nia terglobo ekzistas homoj, kiuj suferas pro malsato, malsanoj kaj sekvoj de militoj aŭ aliaj katastrofoj; ili preskaŭ aŭ efektive pereas mizere. Aliflanke homoj, kiuj ne scias aŭ eĉ ne volas ekscii pri tiaj faktoj... Sed en ĉi tiu libro temas pri paro, kiu meminiciate dediĉas sin por savi la vivon de la loĝantoj sur la insulo Sisimanio. Kuniberto kaj Kilevamba ne simple alportas nutraĵojn por la suferantaj homoj, sed per kunlaboro ankaŭ de aliaj agantoj ili deziras trovi eliron el la katastrofo."
En "Fabloj kaj fabeloj" "rakontas antaŭ ĉio bestoj, sed ankaŭ arboj kaj floroj, krome kelkaj homoj kaj eĉ objektoj, pri plej diversaj eventoj. Ili pensigas nin pri ni mem kaj nia mondo, nia naturo kaj la ĉiutaga vivo."
"Avinjo" estas historio pri kvinjara knabo, kies gepatroj mortas. "Unue li tute ne perceptas, kio okazis. Lia avino decidas zorgi pri li. Kaj Kalle konstatas, ke ĉio estas tute alia ol antaŭe kun patro kaj patrino... Iom post iom ili alkutimiĝas unu al la alia kaj entreprenas komunan vojaĝon. Kiam Kalle estas dekjara, Avinjo malsaniĝas. Tiam montriĝas, ke ankaŭ ŝi bezonas lin...". Kvankam temas pri kvinjara infano (komence), la libro estas dediĉita al pli aĝaj geknaboj (mia propra kvinjarulo metis ĝin en la lastan lokon en listo laŭ intereseco).

Nun iom da kritiko. Verdire, la misoj malmultas kaj ne tre ĝenas. En "La infanoj en la arboj" (p. 32) estas stila sed ne gramatika ĉueraro: dum la tuta historio rakontatas en la as-tempo (prezenco), ĉi tie, unufoje kaj senbaze, la aŭtoro uzas is-finaĵon.
En "La avo en la ĉareto" (p. 21) ni legas: "Sur la brako ŝi portis sian etan infanon", sed sur la apuda ilustraĵo ni vidas la virinon teni la infanon en tuka bebportilo - do, tute ne sur la brako. Ĉar mia eta kolego siatempe spertis tiun specon de bebportado (kaj vidadas ĉe sia frateto), li tuj atentigis pri tiu malkongruo. Bedaŭrinde, mi ne havas la germanlingvan originalon, do ne scias, ĉu temas pri miso de la aŭtoro aŭ de la tradukinto.
En "Kuniberto kaj Kilevamba" (p. 14) estas uzita esprimo "ekdormis ŝiaj piedoj", feliĉe kun piednoto ("sensentiĝis"). Kiom rajtas la tradukinto paŭsi germanajn tropojn, mi ne scias. Persone mi pli internaciigus ilin. La tradukinto ankaŭ estas influita per ĝenerala tendenco misloki vorteton "ankaŭ" (p. 20, 32, 60), kiu normale devas stari _antaŭ_ vorto, al kiu ĝi rilatas. En frazo "Ŝi dispakis sandviĉojn donitajn de sinjorino Heberle..." (p. 31) post "sandviĉojn" devus esti komo. En eldiro "Do, mi manĝos ĝin unua" (p. 47) mankas "la" antaŭ "unua".
En "Avinjo" ni denove renkontas saman situacion kun esprimtropoj, ĉi-foje sen ajna piednoto: "En la lernejo ne plene funkciis." (p. 40). Ne sciante, ke en la germana lingvo frazoj kiel "Es geht!" estas tute normalaj, oni malfacile povas diveni, _kio_ ne plene funkciis en la lernejo. Du evidentaj mistajpoj finas la mallongan liston de riproĉoj: " -, " (p. 57) kaj "unuigaj" anstataŭ "enuigaj" (p. 69).
Ankoraŭ ĝenas min, ruson, la maniero uzi la citilojn - verŝajne la germantradicia. En "La infanoj en la arboj" tio estas tolerebla, sed en "La avo en la ĉareto" oni stumblas, legante la unuan fojon, ĉar ne tuj kompreneblas, kiu parolas momente. Kaj kiam oni laŭtlegas al infano, imitante diversajn voĉojn, tio gravas. En "Avinjo" citiloj ĉe diraĵoj tute forestas.

Entute la libroj estas bonaj, sufiĉe altkvalite produktitaj (se ne konsideri iliajn molajn kovrilojn, kio ne rekomendindas al porinfanaj libroj), kaj ne simple distraj, sed instruantaj ami, amiki, protekti la naturon; libroj pri la vivo kaj ĝiaj malgrandaj kaj grandaj ĝojoj. En Esperantujo porinfanaj libroj ne multas, des pli de tia nivelo. Nur ĉinoj rimarkeble aktivas sur tiu kampo, sed ili plejparte specifiĝas por tute malgrandaj infanoj, kiuj mem ne jam scipovas legi. Do, la iniciato de Nora Caragea estas ĉiel laŭdinda kaj subtenenda.

Ikar Akimenko

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.