La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Historio de la universala lingvo Volapuko

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Historio de la volapuka movado

Johann Martin Schleyer (1831-1912) aperigis en 1879 sian lingvo-projekton Volapuko (Volapŭk ,mondlingvo’). Okdek tri jarojn poste Johann Schmidt publikigis historion pri ties movado. Nun André Cherpillod eldonis tiun libron en Esperanto, tradukitan de Philippe Combot. Per tiu traduko ni povas do konatiĝi kun la organizaĵoj de tiu fascina antaŭulo de Esperanto. (Vidu recenzon pri la gramatiko de Volapuko en MONATO, septembro 1995, p. 23.) La libro estas organizita laŭtempe, en ĉapitroj, kiuj prezentas la nomojn de la kluboj kaj revuoj (tamen sen traduko). Tiel ni povas por ĉiu jaro vidi, kiom da kluboj kaj kiom da revuoj ekzistis. Nur en 1889 ne malpli ol 40 kluboj estis fonditaj. Sed jam en 1891 la movado estis en stato de atendado: oni parolis pri kvar partioj inter la volapukistoj, sed verdire du volis krei tute aliajn lingvojn kaj tiel ne plu apartenis al la volapuka movado. Pri tia disfalo oni kompreneble scivolas. La sorto de la lingvo ĉefe dependis de du viroj, Schleyer kaj August Kerckhoffs (1835-1903 aŭ 1905), datuval ,inventinta moŝto’ respektive kademal ‘akademia moŝto’ aŭ dilekel ,direktoro’ de la kadem ,akademio’. Estiĝis malamikeco inter la du, kaj Kerckhoffs eksiĝis el la akademio. La libreto donas mallongajn specimenojn de la origina Volapuko, la Volapuko de Kerckhoffs kaj la „nuna” Volapuko, t.e. tiu de Arie de Jong. Tamen mi kiel leganto soifas pri informoj rilate al la personaj kaj lingvaj flankoj de la disputo.
La libreto estas provizita per pluraj indeksoj: pri nomoj, gazetoj, libroj kaj lingvoj.

Christer KISELMAN

Recenzo: Historio de la universala lingvo Volapuko/Review: History of the World Language Volapuk

Kvankam la pli multaj homoj lernas Esperanton por uzi ĝin, restas malgranda sed neneglektebla grupo de adeptoj, kies intereso rilatas al la pli ĝenerala ideo de planlingvoj. Ĝuste ilin devus interesi ĉi tiu libro, verŝajne verkita en 1962, kiu pritraktas la unuan planlingvon, kiu akiris sufiĉe grandan komunumon de adeptoj.

 

Although the majority of people learn Esperanto in order to use it, there remains a small but non-negligible group of adherents whose interest related to the more general idea of planned languages. It is they who should be interested by this book, apparently written in 1962, which discusses the first planned language to acquire a fairly large community of adherents.

Schmidt ame skizas la historion de la lingvo Volapuko de la Schleyera inspiriĝo en 1879 tra la tre sukcesaj 1880aj jaroj, la unuaj streĉitecoj (en Bavario) en la volapuka movado, la reforma batalo inter Schleyer kaj Kerckhoffs, la malrapida fordegelo de la movado en la 1890aj jaroj, la preskaŭa malapero en la 1900aj jaroj, kaj la preskaŭa sed aborta renesanco post la reformoj de Arie De Jong. La libro finiĝas iom optimisme; malgraŭ la forpaso de De Jong en 1957, ankoraŭ en 1962 Volapükagased en Amsterdamo (kiu cetere eldonis la originalon de ĉi tiu libreto) evidente projektis ambician eldonan programon (ĉu ĝi iam efektiviĝis?).

  Schmidt lovingly sketches the history of the language Volapük from Schleyer's inspiration in 1879 through the very successful eighties, the first strains (in Bavaria) in the Volapük movement, the reform battle between Schleyer and Kerckhoffs, the slow melting away of the movement in the nineties, the near disappearance in the first decade of the twentieth century, and the near but aborted renaissance after Arie De Jong's reforms. The book ends somewhat optimistically; despite De Jong's death in 1957, as late as 1962 Volapükagased in Amsterdam (who published the original of this booklet) evidently planned an ambitious publishing program (was it ever realized?).

Tamen mi ne nomus ĉi tiun historion definitiva. Schmidt dediĉas tro multe da spaco al longaj listoj, unu por ĉiu jaro, de "gravaj" volapukistoj, urboj kun kluboj, kaj libroj eldonitaj en la lingvo (1) (kiujn li cetere reaperigas, ĝustaloke sed pleonasme, en kelkaj utilaj indeksoj), kaj tro malmulte da spaco al analizado de la sukcesoj kaj problemoj de la volapuka movado. Aliflanke, li ne emas esti aparte juĝema pri ekz-e la ĉefgravuloj de la reforma batalo, kaj donas tiom da estimo al Kerckhoffs kiom al Schleyer. Ni bezonas, en la estonteco, iom pli analizan historion de Volapuko.

  But I would not call this history definitive. Schmidt dedicates to much space to long lists, one for each year, of "important" Volapük speakers, cities with clubs, and books published in the language (1) (which he also causes to reappear, in the right place but redundantly, in several useful indexes), and too little space to analysis of the successes and problems of the Volapük movement. On the other hand, he does not tend to be especially judgmental about e.g. the principals in the reform battle, and gives as much respect to Kerckhoffs as to Schleyer. We need, in future, a somewhat more analytical history of Volapük.

Du aferoj trafis min tre interesaj. Unu rilatis al la tri kongresoj de Volapuko. Mi ĉiam bildigis ilin al mi kiel grandajn amasojn de volapukistoj, svarmantaj ĉie. Schmidt ne donas partoprenciferojn por la dua kaj tria kongresoj, sed mencias, ke 150 homoj partoprenis la unuan — iomete malpli ol kvarono de la nombro, kiu vizitis la unuan Universalan Kongreson de Esperanto du jardekojn poste, kaj nur 50% pli ol ĉeestis la plej grandan Tut-Kalifornian Esperanto-Konferencon, kiun mi memoras.

  Two matters strike me as very interesting. One relates to the three congresses of Volapük. I've always pictured them as huge masses of Volapük adherents, swarming everywhere. Schmidt does not give numbers of partcipants for the second and third congresses, but mentions that 150 people took part in the first — somewhat fewer than a quarter of the number who visited the first Esperanto World Congress two decades later, and only 50% more than were present at the largest All California Esperanto Conference that I remember.

La alia demando rilatas la nombron de adeptoj de Volapuko. Schmidt rifuzas fojajn taksojn de kvar milionoj, sed senhezite akceptas unu milionon. Tamen, ŝajnas al mi, laŭ la nombro de eldonaĵoj, la partoprenon en la unua kongreso, kaj la distribuo de kluboj, ke la cifero devis esti malpli, kaj ke la ĉefa entuziasmejo de Volapuko restis tra la historio de la lingvo la centro de Eŭropo (Germanio, Aŭstro-Hungario, Svislando), la Marnivelaj Landoj (Nederlando, Belgio) kaj eventuale Francio, kun nur relative malgrandaj penetroj en aliajn lokojn, kvankam tiuj "aliaj lokoj", tre disaj, troviĝis tra la tuta mondo.

  The other question relates to the number of adherents of Volapük. Schmidt rejects occasional estimates of four million, but unhesitatingly accepts one million. But it seems to me, from the number of publications, the participation in the first congress, and the distribution of clubs that the number has to be less, and that the chief center of Volapük enthusiasm remained throughout the history of the language the heart of Europe (Germany, Austria-Hungary, Switzerland), the Low Countries (the Netherlands, Belgium) and possibly France, with only relatively small penetrations into other places, although these "other places", very widely scattered, were found throughout the world.

La traduko ne estas malbona, sed mi devas plendi, ke du fojojn sur unu paĝo Combot uzas la vorton estimo anstataŭ la ĝusta takso.

  The translation is not bad, but I have to complain that twice on one page Combot uses the word estimo instead of the correct takso (estimate).

Libro utila por tiuj, kiuj ŝatas detalojn, sed malpli utila por tiuj, kiuj deziras klarigojn.

  A book useful for those who like details, but less useful for those who want explanations.


 

(1) Estis por mi granda plezuro vidi en la listo la nomon de la libro Bienalak de Theodor Storm; kaj fakte sur p. 28 Schmidt uzas la komencon de tiu romaneto por kompari la Schleyeran kaj DeJongan specojn de Volapuko. Mi unue renkontis la originalon, Immensee, kiam mi estis knabo kaj trovis ĝin inter la malnovaj mezlernejaj germanlingvaj tekstoj de mia patrino. Cetere, la Esperanta versio estas Imenlago kaj troviĝas en PDF-formato ĉe la eLibrejo de la lamentata kaj lamentenda Franko Luin.

  (1) It was a great pleasure for me to see in the list the name of the book Bienalak by Theodor Storm; and in fact on p. 28 Schmidt uses the beginning of that novella to compare Schleyer's and De Jong's variants of Volapük. I first encountered the original, Immensee, when I was a boy and found it among my mother's old high-school German-language texts. The Esperanto version is Imenlago and can be found in PDF format at the late Franko Luin's eLibrejo.

 

Don Harlow

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.