La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kie oni trovas tion en la Korano?

  • Auteur: Isai Sumber (ps)
  • Type: religion/philosophie
  • Disponibilité: Épuisé
  • Prix: ±€1.00
  • Année de publication: 1986
  • Forme: libro vinktita
  • Description: malgranda konkordanco
  • Specimen: MORTO je fiksita tempo, 16.62; 39.43 sinmortigo malpermesita, 3.146; anĝeloj venas por forpreni la animojn, 7.38; 32.12; nekredanto timas, 75.27-31; morto de Muhammad, 3.145; 15.100; mallonga tempo inter morto kaj reviviĝo, 20.104s; 23.113-115; 46.36 >[komparu:] MORTINTOJ, TAGO DE LA JUĜO
  • Pages: 32
  • Largeur: 147 mm
  • Hauteur: 210 mm
  • Poids: 50 g
  • Critique:
  • Évaluation: Ajouter mon évaluation
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Islamo

Serio „Voĉoj Kristanaj”, gvidata de remonstranta pastoro Gerrit Berveling, eldonis malgrandan konkordancon de la Nobla Korano, Kie oni trovas tion en la Korano? de Isai Sumber, cele iom diskonigi alies religian tradiciaron, helpi por multaj ĉe serioza ekstudo pri Islamo, kaj kontribui al la „daŭra necesega interkompreniĝo inter homoj de malsamaj religiaj komunumoj”. La libreto nek celas unuavice fakulojn, nek pretendas ian kompletecon. Kaj tamen ĝi vere estas inda, valora kaj utila ekpaŝo farita laŭ la Esperanto-traduko de Italo Chiussi de la Nobla Korano; jen eta ekzemplo: Sub „kristanoj”, unu el la pli ol 400 kapvortoj, ni trovas naŭ konkordancajn subtitolojn, kiel „amikoj de islamanoj”, referencantajn al dek ok lokoj en la Korano, ĉi-kaze „5.83-85”. Tiel ni povas serĉi en la Korano la 5an suraon, poste en tiu ĉi la 83an versiklon aŭ verson (eble pli bone diri «ajaon”), kaj fine legi mem: «Vi trovos, ke el ĉiuj homoj la plej akraj malamikoj de la kredantoj estas la Judoj kaj la idolanoj. Kaj vi trovos certe, ke la plej amikecaj al la kredantoj estas tiuj, kiuj diras: ,Ni vere estas Kristanoj’. Tio estas, ĉar inter ili estas religuloj kaj monaĥoj, kaj ĉar ili ne estas fieruloj.” ĉu ne aktuala temo? Samkiel en la traduko de Chiussi, pli sistema kaj preciza transskribo kaj eventuale esperantigo de arabislamaj vortoj pli seriozigus la verkon. Same pri nomtransskriboj. Tiel, anstataŭ zakat oni transskribu zakâtzaqât, esperantigo „zakato” se necese, kaj klarigu per io simila al „islama kanon(ik)a almozo”. Same, Allah iĝu Allâh, sed oni traduku per „Dio”, kun komenca majusklo (majuskloj ne ekzistas en la araba, tial la artikolo al- rolas majusklofunkcion). Tial arablingvaj biblioj tradukas „Dio” per Allah, kaj samtial la PlVa „Alaho” estas nur misformo komparebla eble kun „Goto, Iŝteno, Jumalao...”. Espereble esperantistoj fakaj pri arabiko kaj islamiko kontribuos al konkretigo de arabislama terminareto, cetere tre utila por nuntempaj eventoj, sur la paĝoj de Monato, kie bedaŭrinde ofte legeblas barbarismoj kiel „muzulmano”, „mahometano” anstataŭ „islamano”. aŭ eĉ „ŝiitoj” kaj „sunnitoj” anstataŭ „ŝijaistoj” kaj „sunaistoj”, respektive anoj de „ŝijao” kaj „sunao”.

Georgo Kamaĉo

Mon évaluation

Étoiles :
code FEL Mot de passe (mot de passe oublié)

Maximum de 250 caractères. Vous pouvez utiliser la lettre "x" pour indiquer les accents de l'espéranto. Si vous avez fait une faute, écrivez le texte de nouveau. La texte ancien sera supprimé.