La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Er ar o

  • Author: Stig Jacobson
  • Kind: novelo
  • Availability: In stock
  • Price: €4.80
  • Year of publication: 1998
  • Format: libro vinktita
  • Description: Jen la unua esperanta originalaĵo de tiu ĉi aŭtoro, kiu jam eldonis ankaŭ svedlingvajn verkojn. Dek originalaj noveloj pri travivaĵoj en diversaj epokoj de homoj ordinaraj kaj neordinaraj. Ilustrita de Kurt Frisk.
  • Pages: 52
  • Width: 145 mm
  • Height: 210 mm
  • Weight: 74 g
  • ISBN: 91-973467-1-3
  • Review:
  • Rating: Add my rating
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Er-aro ne or-dinara, sed ordinara


1999/05, p. 27

La libreto enhavas dek mallongajn rakontojn, „erojn” laŭ difino de la aŭtoro. Ĉiuj estas originale verkitaj. La temoj kaj karakteroj de la rakontoj estas diversaj. Jen policano kaptas suspektindan trampon, kiu asertas, ke li estas Ahasfero; matene la karcero, kien li estis metita, restas ŝlosita, sed la ulo mirinde malaperis. Jen estas ironia tripaĝa varianto de la monda historio, kie la ĉefan rolon ludas la korktirilo. Jen estas terura priskribo de la sekvoj, kiuj venus, se la homoj dirus (kaj skribus en la leteroj) veron, sinceraĵojn, kaj ne konvenciajn banalaĵojn. Jen teruraj (sortorompaj) sekvoj de hazarda adulto (cetere, ne sufiĉe motivitaj). Jen eksĵurnalisto-alkoholulo trovas fremdan manuskripton kaj publikigas ĝin, kio ne nur faras lin renoma verkisto, sed instigas plu verki mem.

La karaktero de la rakontoj estas malsama. Jen ili estas mistike-fantastaj, jen prezentas realismajn vivhistoriojn, jen penas esti spritaj. Tia varieco estus tute bona, kaj montrus la diversflankecon de la verkisto, se ili vere estus originalaj. Ne, mi tute ne akuzas la aŭtoron pri plagiato - ĉiuj temoj estas ja plene liaj propraj, sed dum legado konstante venas la penso: „ne ĝuste tion, sed ion similan mi jam ie legis...”. Do, temas aŭ pri variaĵoj de iuj temoj, aŭ simple pri sekundara literaturo!

En la antaŭparolo la aŭtoro diras, ke li „celis sendependan esperantan stilon”. Vere, pri lia stilo venas neniuj riproĉoj, iuj evidentaj svedismoj tute mankas. Sed ankaŭ io elstara en lia stilo, kio povus forgesigi pri la banaleco de la temoj, mankas. Spuroj de influo de la skandinava rakontmaniero neniel ŝanĝas la ĝeneralan impreson, nur fojfoje memorigas, ke la aŭtoro estas svedo. El ĉiuj rakontoj kun la plej granda plezuro mi legis la lastan (Kukola valso), sed ankaŭ ĝi iom tro memorigas pri F. Szilagyi [síladi] ...

La aspekto de la libro estas same modesta, kiel la enhavo. Bone impresas la tre konvenaj bildoj de Kurt Frisk, sed ilin eblus dismeti pli taŭge. Do, ne estas kaŭzoj por laŭdi la libron, sed same tute ne estas kaŭzoj por ĝin mallaŭdi! Nenio erara estas en la Er-ar-o, sed ĝi certe ne estas libro, kiu restos en literaturhistorio. Oni nenion malgajnos, se oni legos ĝin en trajno aŭ buso, sed ankaŭ neniom malgajnos, se tute ne legos. La unua esperantlingva libro de la aŭtoro, ĝi estas, laŭ lia primitiva vortluda maniero, libro ordinara, sed ne or-dinara.

Nikolao Gudskov

Aŭtoroj el kvar generacioj


N-ro 1138 / julio-aŭgusto 2001

Amoj kaj amantoj. Edgard Jamart (1929). Debrecen: Debrecena E-Societo, 2000. 60p. 21cm.
Amparolo. Novelaro. István Nemere (1944). Skövde: AI-fab-et-o, 1997. 80p. 2lcm.
La bato. Lena Karpunina (1963). Antverpeno: Flandra E-Ligo, 2000. 125p. 21cm.
Eraro. Stig Jacobson (1913). Skövde: AI-fab-et-o, 1998. 52p. 2lcm. Ilus.

La batoj de la vivo tute ne malmoligis la koron de Lena Karpunina. La aŭtorino de La bato ne strebas veki kompaton, nek priskribas kruelaĵojn. Ŝi ne ĝuas suferojn nek provas ĝuigi ilin al ia leganto.

La rakontaro estas fluo de rememoroj pri la infaneco forrabita, ŝparema, sindefendema, tro frue plenkreskiga: "... oni lasu nin elmigri en Amerikon. Ni ne volas vivi en ŝtato kiu ĵetas nin surstraten!! Pli mallaŭte! Se vi tiel parolados oni malliberigos vin!" Tiel ĉi interparolas la gepatroj. Kaj jen la paroloj de la instruistino: "Ho, vi kretenoj! Degenerintoj! Estas vana klopodo igi pensi tiujn ĉi pajlkapulojn!"

Mirinda varmeco fluas de ĉiu paĝo; homamo, kiu ne disigas apudulojn je dekomence bonaj kaj malbonaj. Karpunina patrinece, tamen sen ioma sukeraĵo, kreas siajn heroojn, ĉu malmolkorajn, ĉu digne kuraĝajn, ĉu vere kompatindajn. Kaj la amo ĉion venkanta, kiu fontas el la rusa animo, helpas la homojn vivi hominde la vivon hundindan de eks-Sovetio, mondo neniam revenonta, nek iam forgesota.

Soleco, deziro de miraklo: jen la ĉeftemo de István Nemere. Liaj novelanoj fuĝas, vivas solece, esploras internan memon, serĉas amon, la signifon de la vivo. Enviinda vivsoifo de la aŭtoro elvokas Jesuon el la urba katedralo kaj irigas Lin meze de la vivo. Jen Li eniras hazardludejon por poste feliĉigi malriĉulojn, jen Li vizitas maljunulinon. Biblia profeto aperas antaŭ junaj geedzoj. En aliaj rakontoj okazas ankaŭ miraklo sin kaŝanta malantaŭ ĉiutagaĵoj: la eterna interaltiro de du solaj animoj...

Stig Jacobson esplore vagas tra mallumaj etaĝoj de la homa subkonscio. La okazaĵoj de liaj rakontoj disvolviĝas subite. Misteraĵoj eniras la vivon seninvite, trude. La duonbiblia reĝo Ahaŝvero estas pridemandita en nuna policejo. La fluo de historiaj sinsekvaĵoj turniĝas reen: korktirilo estas elpensita kaj kreita antaŭ la boteloj. Jen ŝtono kovrita per elĉizita runa skribo. Subite la esploristo malkaŝas ĝian enigmon: li mem elĉizis la runojn antaŭ jarmilo. Al tiu ŝtono en alia rakonto iom similas foruzita teko plena de skribaĵoj. Ĝi transiras de-man-al-mane kaj neatendite ŝanĝas la vivovojon de iu posedanto.

La kaŝtukon de eksterrealeco, de supernaturaĵoj kvazaŭ trairas la rakonto "Gloris". Mirinda juna ĉevalo ribeliĝas kontra sia sorto, kontraŭ la sklaveco, mastreco de homo. Forta estas la memfida vagabondo ĝin aĉetinta, Martins. Li, ne la ĉevalo, iĝas vera sklavo: sklavo de duboj, maltrankvilo kaj dumnoktaj enorelaĵoj. Poste venas antaŭokulaĵo kaj fine la morto.

Kion kunhavas la tri verkistoj tiom malsamaj? Nur lingvon riĉegan, vivan kaj trafan. Ne ilo ĝi estas, sed la aero kiun enspiras la homaj kreaĵoj surpaĝe vivantaj.

La libro de Edgard Jamart, Amoj kaj amantoj, estas altvalora sciigilo pri tio kial kaj kiel homoj amas kaj amoras. Per multenombraj ekzemploj ĉerpitaj el la historio de la homaro kaj antikva literaturo, la aŭtoro esploras ĉiujn facetojn de la amo kaj amoro. La verketo strebas ĉirkaŭbraki dikegan faskon da problemoj, tial kelkaj citaĵoj helpos sendube ekopinii pri la libro:

"Romantika amo ŝajnas esti afero de la pasinteco." "Verkadi pri amo foje kaŭzas malplezuron." "La viro kaj virino estas sensivaj vivuloj, kiuj deziras pli ol manĝi, trinki aŭ gajni monon: ili volas karesi, kisi, esti dorlotataj kaj travivi plenan volupton." "En la moderna tempo deco ŝajnas eksmoda." "Oni ne imagas la amon sen la uzo de la buŝo." "Teorie amo estas grandanima sento, kiu honoras la homon, kiu spertas ĝin."

Yenovk Lazian

Recenzo/Review: Eraro

10 mallongaj, facile legeblaj, nekutimaj kaj ĝenerale interesvekaj noveloj de sveda verkisto- esperantisto.

“Nokto en policejo” prezentas al ni arestitan senhejmulon, kiu kolektas nekutimajn lignerojn. “La korktirilo” estas religia historio de tiu tre utila ilo. “Sincere via …” esploras la dialektikon inter vereco kaj ĝentileco. “La runŝtono” estas stranga sed iel familiara eltrovaĵo en la sveda arbaro. “Tramveturas la sorto” montras la vivefikojn de momenta, neantaŭpripensita delikto. “Gloris” estas tute nekutima kurĉevalo, kiun aĉetas tute nebona posedanto. En “La teko” malkuraĝa homo portas sian tekon en senhejmecon kaj morton, post kio kuraĝa homo portas ĝin el senhejmeco al gloro. “De torto al kreto” montras, ke ĉiu knabo havas ian utilan kapablon. En “Reveni por foriri” migrantan bicikliston regalas kampara maljunulino per tute nekutima vivrakonto. Kaj “Kukola valso” montras la potencon de muziko.

La titolo, laŭ la verkinto, ne venas el la radiko “erar’” sed el la sufiksoj “-er-” kaj “-ar-“.

Don Harlow

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.