La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kulturo kaj evoluo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kondiĉoj por evoluo de evolulandoj

La vorto „evolulando” estas eŭfemismo por la landoj postrestantaj, ofte ekskolonioj de okcidentaj potencoj. Ĉar la vere evoluintaj landoj plejparte apartenas al la „okcidenta” kulturo, la ĝenerala koncepto estas, ke necesas senrezerve grefti ĝin al la landoj neevoluintaj ekonomie kaj teknologie. Sed tio detruas la tradiciajn kulturojn kaj nur malofte kondukas al reala evoluo de la evolulandoj.

Al analizo de tiuj fenomenoj estas dediĉita la referaĵo de Mervyn Claxton [mevin klakstn], originale angle eldonita de Unesko en 1994, brile esperantigita (se ne konsideri kelkajn anglisme uzatajn prepoziciojn) de Johano Rapley [repli]. Kvankam ĝin antaŭas la averto, ke opinioj de la aŭtoro ne nepre koincidas kun la opinioj de Unesko, reale la libro estas kolekto de la plej komunaj ideoj pri interrilatoj de kulturo, teknologio kaj evoluo.

La ĝenro „referaĵo” diktas la karakteron de la verko kaj havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Ĉar ĉio devas esti dirita koncize, banalaj (sed pro tio ne nepre senrezerve korektaj) ideoj interplektiĝas kun freŝaj pensoj kaj ekzemploj. Manko de spaco por larĝe pruvi iujn asertojn kondukas al apero de certaj kontraŭdiroj. Ekzemple, banala ideo pri endogena fonto de la „okcidenta” evolukoncepto, donata komence kiel aksiomo, fakte ricevas realajn obĵetojn poste, dum analizo de diversaj eŭropaj pruntaĵoj; same la ideo pri speciala kultura, teknologia kaj ekonomia dinamismo de la protestantaj landoj trovas evidentan kontraŭdiron en la fakto, ke jen Italio jen Francio havis dum certaj periodoj avangardan pozicion en Eŭropo dum la Moderna Epoko. Aŭ la aserton, ke nur merkata ekonomia modelo stimulas evoluon, kontraŭdiras postaj ekzemploj de transformiĝo de evolulandoj en evoluintajn helpe de malmerkataj rimedoj. Malgraŭ tio, interesegaj freŝaj ekzemploj (malfacila enradikiĝo de forko en Anglio pro ĝia „nevireco”, individuismo de la muzulmana socio videbla el la domkonstruado ks) faras la legadon de la libro interesa kaj vekas propran pensadon. De tiu vidpunkto la plej interesa kaj enhavoriĉa parto de la libro estas la tria „Kulturo kaj teknologio”.

Kion, tamen, faru evolulandoj por vere integriĝi al la rapide evoluanta socio kaj ne postresti? La recepto de la aŭtoro estas ne tro originala: necesas ĝenerale sekvi la modelon de Japanio (kies ĉefaj trajtoj estas priskribitaj), kiu fariĝis evoluinta lando tre rapide, ne tro cedinte proprajn kulturajn specialaĵojn. Nu, la konsilo estas bona, sed ial malfacilas ĝin sekvi, kvankam oni certe provis ... Pli ofte, kiel asertas la aŭtoro mem, la evolulandoj agas ĝuste tiel, kiel estas malutile.

Konciza referaĵa stilo havas ankaŭ sian avantaĝon: ĝi rapide enkondukas la leganton en vastan koncernan problemaron, helpas orientiĝi en ĝi, trovi kelkajn gravajn fontojn pri la temo. Tial la libron indas rekomendi al la homoj, kiuj ne multon scias pri la afero, sed deziras rapide kun ĝi konatiĝi.

Nikolao Gudskov

My rating

Stars:
FEL code Password (password forgotten)

No more than 250 characters. You can use the letter "x" for the Esperanto accents. If you made a mistake, just type the text again. The old one will be deleted automatically.